inversa

invers/a (4)

Estanta en mala, kontraŭa pozicio aŭ direkto rilate al alia: la antipodoj estas rilate al ni en inversa pozicio; la gvidisto, erarinte pri la vojo, returniris en inversa direkto; inversa bildo; inversa rilato (rilato inter du kvantoj, el kiuj unu pligrandiĝas laŭ la mezuro, kiel la alia malpligrandiĝas); la korpoj sin altiras laŭ inversa rilato de la kvadrato de sia distanco; [MATEMATIKO] inversa operacio (alia operacio tia, ke ambaŭ operacioj kune nenion ŝanĝas).
  • inverse
    En inversa maniero: la akvo spegulas inverse la objektojn; movi piŝton de supre malsupren kaj inverse.
    returne.
  • inverso
    1. Io inversa.
    1. a) [MATEMATIKO] (pp bildigo f) Bildigo g tia, ke la kunligaĵoj f o g kaj g o f estas identoj.

    b) [MATEMATIKO] (pp nombro aŭ elemento de grupo, rilate al donita elemento a) La elemento b, kiu plenumas la ekvaciojn ab = ba = 1.
    1. = reverso.
  • inversigi
    Meti en inversan pozicion aŭ direkton: inversigi bildon, elektran fluon, la rolojn.
    renversi.
  • inversigo
    ŝanĝo de movdirekto en la inversa direkto.
  • inversigebla
    Tia, ke ĝi povas esti inversigata: inversigebla vorto (tia, ke ties literoj, legataj en la inversa direkto, liveras la saman vorton, ekz. Laval, oro ktp); [MATEMATIKO] en ringo la inversigeblaj elementoj estas la divizoroj de la unuo.
  • inversigilo
    [ELEKTRO] Komutilo, servanta por inversigi la konektajn ekstremaĵojn de unu parto de cirkvito.
  • inversigilo de iro
    [TEKNIKOJ] Grupo de interrompiloj kaj ŝaltiloj por ŝanĝi la internajn konektojn, kaj tiel inversigi la direkton de l' movo de maŝino.
  • inversigilo de poluso
    Mekanika aŭ elektra organo por konstantigi la polusecon ĉe la klemoj de generatoro.
  • neinversigebla
    Tia, ke ĝi ne povas esti inversigata: neinversigebla tendenco; la neinversigebla fluo de la historio.

    inversa


    Iel rilatitaj:

    bildx dorsx folix samx spegulx