ŝarko

*ŝark/o


[ZOOLOGIO] Fiŝo el la subklaso de elasmobrankoj, kun longforma korpo, nesimetria vosto kaj triangulaj brustnaĝiloj; kelkaj estas gravaj rabfiŝoj, danĝeraj eĉ por naĝanta homo.
rajo.
  • ŝarkoj
    Ordo (Selachii) de elasmobrankoj, ampleksanta la ŝarkojn.
  • martelŝarko
    G. (Sphyrna) de ŝarkoj el la varmaj maroj, kun la antaŭa parto de kapo plata, duloba, en formo de batparto de martelo.
  • mustelŝarko
    Sp. (Mustelus mustelus) de malgranda ŝarko ofta en Atlantiko kaj Mediteraneo. SIN. marmustelo.

    ŝarko


    Iel rilatitaj:

    akantiasx fiŝx folix