du

*du

  1. Numeralo, esprimanta la nombron post 1 en la serio de la entjeroj (2, II): du manoj faras ĉion, sed unu nenion (Z); trafi du celojn per unu ŝtono (Z); du botoj faras paron (Z); kiu ĉasas du leporojn, kaptas neniun (Z); du militas, tria profitas (Z); kiun el la du vi volas, ke mi liberigu al Vi? (N). [VIDU] ducent, dudek.
  1. Nomo de la cifero 2.
  • dua
    Vicmontra numeralo, signifanta, ke la koncernataĵo venas post unu antaŭa: sen speso unua ne ekzistas la dua (Z); ĵus eksonis la dua (horo); la duan de Marto 1961; Napoleono la dua.
  • duo
    1. Aro de du aferoj aŭ personoj: mi aĉetis duon da komodoj; trefa duo.
      paro, garnituro.
    1. La nombro aŭ la cifero 2: oni enskribis duon, k ankoraŭ kian duon! duon kun minuso! (Z).
  • due
    En la dua loko: unue mi redonas al vi la monon, due mi dankas vin (Z).
  • dueco
    Eco de tio, kio havas du partojn: la dueco de la homo (korpo k animo); la dueco de la Roma registaro ( [VIDU] konsulo).
  • duigi
    Dividi en du partojn, ne disigante: la lumo duigas lian vizaĝon; la tapiŝon faldigu (faldu) duige (Z).
  • duiĝi
    Dividiĝi en du partojn, ne disiĝante: duiĝi meteologia mapo; duiĝo de la personeco
  • duilo
    [STATISTIKO] Mediano.
    duil/ ³.
  • duobla
    1. Prezentanta nombron aŭ kvanton, kiu estas al la antaŭa kiel du al unu: por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t.e. dek frankojn (Z); venigu sur ilin tagon de mizero k frapu ilin per duobla frapo (X); Eliŝa diris: duobla parto de via spirito estu do sur mi! (X).
    1. Konsistanta el du partoj: duobla kaverno (X); ili faris la surbrustaĵon duobla (X); duobla fadeno estas pli forta ol unuobla (Z).
    1. Prezentanta du aspektojn, duvizaĝa, hipokrita: duobla ludo, diplomatio; li havas duoblan karakteron, identecon.
  • duoble
    1. Multiplikate per du: certe kiel duoble du kvar (Z); duoble pli ol ĉio, kion li havis (X).
    1. En duobla maniero: kiu donas rapide, donas duoble (Z); kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano (X).
  • duoblo
    Duobla kvanto aŭ nombro.
  • duoblaĵo
    1. Duoblo: duoblaĵon ili ekposedos en sia lando (X).
    1. Dua ekzemplero: de ĉiuj miaj leteroj mi konservas duoblaĵojn.
    1. [LINGVOSCIENCO] ĉiu el du vortoj, devenintaj el unu sama vorto en fontlingvo: 'pezi' k 'pesi' estas duoblaĵoj el la franca 'peser'.
  • duobligi
    1. Fari, ke io estu duobla: duobligu la sumon, k mi akceptos.
    1. = dubli.
  • duobliĝi
    Iĝi duobla: (f) de tiu tago mia amikeco al li duobliĝis (Z).
  • duono
    Unu el la du egalaj partoj de tuto: tri estas duono de ses (Z); duonon de tiu ĉi piro mi manĝis (Z); je la tria (horo) k duono; Samario ne faris eĉ duonon de viaj pekoj (X); se duono de ni mortos (X); (f) bela vizaĝo estas duono da (de) doto (Z); vi ne havas duonon da penso en la kapo (Z).
  • RIM. 'duon' estas uzata pref-e kun la signifoj:
    1. de preciza aŭ proksimuma duono: duonlitro, duonhoro, duonplena; duontole bindita; duontaga plugado (X); duontribo (X).
    1. de nepleneco, nekompleteco: duonnuda, duonkuirita, duonlumo, duonvoĉe, duonfermita, duonsurda.
    1. de parenceco inter la infanoj de unua edziĝo k la dua edzino de ilia patro (resp. la dua edzo de ilia patrino) aŭ inter tiuj infanoj k la infanoj de tiu dua edziĝo: duonpatro, duonpatrino, duonfrato; Karolo estas mia nepropra filo (aŭ duonfilo), ĉar mi estas la dua edzo de lia patrino (Z).
  • duona
    1. Prezentanta duonon de io: ili restis tri k duonan horojn; komenco bona-laboro duona (Z).
    1. (pp organo) Havanta nur la duonon de tio, el kio ĝi kutime konsistas.
  • duone
    En duona maniero: li faris sian taskon nur duone; iele, iome, duone malbone (Z).
  • duonigi
    1. Fari, ke io iĝu duono: la avarulo minacis duonigi niajn salajrojn; jam la sepan tagon de la sieĝo oni devis duonigi ĉies porcion.
    1. [MATEMATIKO] Dividi en du egalajn partojn: duonigi strekon; duonigi angulon (bisekci ĝin).
  • duoniganto
    [MATEMATIKO] (pp rekto) La punkto aŭ rekto, kiu duonigas strekon resp. angulon.
  • duoniĝi
    Iĝi duona: la valoro de tiuj paperoj duoniĝis dum la krizo.
  • duopo
    Grupo de du aferoj aŭ personoj: kantista duopo.
  • duopa
    Prezentanta duopon: duopa flava linio de la natrio ĉe spektroskopo; duopaj kondukiloj; [BOTANIKO] kontraŭe duopaj folioj, floroj ks (duope insertiĝantaj sur la ekstremaĵoj de diametro de tigo, pedunklo ks.
    alterna, verticila).
  • duope
    En grupo de du: ili detranĉis branĉon kun unu peniko da vinberoj k ekportis ĝin sur stango duope (X); Marta restis duope kun la virino (Z).
  • duuma
    [MATEMATIKO] (pp nombrosistemo) Prezentanta la nombrojn kiel sumojn de potencoj de kun entjeraj eksponentoj: en la duuma sistemo, 4, 7 k 9 estas skribataj respektive 100, 111 k 1001. SIN. dubaza, binara 3. [VIDU] kodo.
  • disduigi
    Dividi en du partojn, disigante: disduigi kukon; disduigi la gvardion; [LUDOJ] disduigi kartojn (dividi kartoblokon en du partiojn, post la miksado).
  • disduiĝi
    Dividiĝi en du partojn, disiĝante: la vojo, trako, branĉo disiĝas.

    du


    Esprimoj

    Certe kiel duoble du estas kvar.
    Ĉiu medalo du flankojn posedas.
    Egalaj kiel du akvogutoj.
    El du malbonoj pli malgrandan elektu.
    Havi du - ŝnurojn al sia arko (plurajn rimedojn por sukcesi).
    Kiu ĉasas du leporojn kaptas neniun.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    Jesaja la du,Lunduon,disduig,disduiĝ,du,duafoj,duafoj,duagrad,duakanon,duaklas,duarang,duavica produktant,dudrata line,du,duec,dufaden,dufoj,dufoj,dufolikl,duform,duformec,duformism,duig,duil,duiĝ,dujar,dujara enoter,duklad,duklap,dukolor,dukolora sorg,dukonkav,dukonveks,dukorn,dukorn,dukotiledon(ul)o,dulater,dulinear,dulingv,dulingvec,dulipson,dulit,dulornet,dumast(ul),dumetalism,dumezuril,dumonat,dunaskit,dunom,dunomiala koeficient,du,duobl,duobla konsonant,duobla refrakt,duobla timon,duobla v,duoblaĵ,duobl,duoblig,duobliĝ,duobl,duokulec,duonLun,duonLun,duon,duona Lun,duondut,duon,duonelitr,duonfrat,duongant,duonglob,duonhis,duoniga serĉ,duonigant,duonig,duoninsul,duoniĝ,duoniĝtemp,duonjar,duonkaleŝ,duonkarbazid,duonkomprenig,duonkovit,duonkudr,duonkuŝ,duonligna perilj,duonlignec,duonligneca kapsik,duonlitr,duonlum,duonmalmola kopal,duonmanik,duonmask,duonmetamorfoz,duonmonat,duonmondum,duonnot,duonnud,duon,duonoficial,duonoktav,duonombr,duonombropolarimetr,duonombrum,duonparazit,duonpatrin,duonpatr,duonpenetrebl,duonpermeabl,duonprofil,duonrond,duonsek,duonsemajn,duonsfer,duonsilent,duonsimio,duonton,duontralas(ant),duontralasiv,duonuma junt,duonvoj,duonvokal,duonvort,duonvort,duonvoĉ,duonvoĉ,duonŝed,duonŝu,duop,duop,duop,duparti,dupartiga serĉ,dupied,dupiedul,dupint,duploid,duploidec,duploidul,dupolus,dupolus,dupunkt,during,dusak,dusamar,dusekc,duseks,dusenc,dusencaĵ,dusencec,dusid,dusignif,dutakt,dutonalec,dutub,duum,duume kodita dekuma kod,duvalvulo,duvizaĝ,duĝemin,versduon,ĉiudujara

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    cifero
    dubli (duobligi)
    dueto
    duala
    entjero
    hipokrita (duvizaĝa)
    mediano (duilo)
    mezurunuoj
    nombro
    numeralo
    paro
    rango
    valoro

    Ankaŭ vidu:

    dimensio, kalkuli, kvanto, matematiko, mezuri, nombro, ordo, pli, prezo, sama, simila.

    Iel rilatitaj:

    ambaŭ ambivalencx amfibologix baskulx bi- bifidx bifilarx bikonkavx bikonveksx bilabialx bimetalx binarx bis! bisekcx bitx bo- ciferx dimensix dualx dublx duetx entjerx folix forkx hipokritx kalkulx kvantx lokx matematikx medianx mezurx neniu nombrx numeralx ordx parx pli prezx rangx sakx samx similx simplx valorx