burĝono

  1. [ BOTANIKO] (pp vaskulplantoj) ŝvela volvaĵo de junegaj, disvolviĝontaj ŝosoj, folioj k eventuale floroj: foliburĝono, ŝosburĝono, florburĝono.
    butono, ĝermo, okulo.
  1. (f) io analoga al burĝono: oni apenaŭ ekvidis la burĝonojn de sia juna brusto; ofte la senco de iu vorto diferencas de alia nur per la bildo, kiun ĝi entenas burĝone; [BOTANIKO] burĝono de la ĉelo de gisto.
  • burĝoni (ntr)
    1. Naski burĝonojn, komenci montri foliojn aŭ florojn: kiam niaj vinberĝardenoj burĝonas (X); [BOTANIKO] ĉelo de gisto burĝonas k tiel nesekse reproduktiĝas.
    1. (f) Ekkomenci prosperi: vigla E-ista movado burĝonas nun en la urbo.
      ekbrili, ekflori, ĝermi.
  • gustoburĝonoj
    [ BIOLOGIO] Gustorganoj de la lango.
  • ĝermburĝono
    [BOTANIKO] (pp semplantoj) Rudimenta apeksa burĝono de la embrio k poste de la plantido.
    burĝono

    burĝono


    Iel rilatitaj:

    BIOLOGIO BOTANIKO adventivx arbx bulbilx butonx florx folix gustx legomx okulx plantx rozx ĝermx ŝosx