ŝildo

*ŝild/o

  1. [HISTORIO] Malmola kovrilo, kiun la antikvaj militantoj portis per la maldekstra brako por sin ŝirmi kontraŭ batoj kaj ĵetoj: prenu ŝildon kaj armilojn, kaj starigu! (X); tie estis malhonorita la ŝildo de herooj (X); levi iun sur la ŝildon (honorige); (f) la plej rimarkinda viro de Atenoj, kiu por la popolo estis ŝildo kontraŭ la tridek tiranoj (Z); (f) [ARMEOJ] nuklea ŝildo (la nuklea armilaro de Usono, kiu protektis ties aliancanojn dum la malvarma milito).
  1. ŝirma plato aŭ ekrano, en aparato, maŝino: ŝildo de premaera borilo, de elektra tornilo; termika ŝildo de raketa kajuto.
  1. a) Tabuleto, pendigita super butiko aŭ gastejo kun signoj aŭ skriboj anoncantaj la specon de komerco: por vino bona ŝildo ne bezona; lumŝildo.

b) (vs) Tabuleto, fiksita ĉe muro de domo kaj indikanta la nomon kaj fakon de la tie laboranta persono aŭ entrepreno.
  1. [GEOLOGIO] Vasta regiono de la terkrusto, konsistanta el tre agaj (ĝenerale antaŭkambriaj) kaj tre rigidaj petroj (precipe magmaj kaj metamorfaj): Kanada, Balta ŝildo.
    kratono.
  • ŝildeto
    ĉia malgranda plato, surportanta iujn identigajn informojn.
  • ŝildisto
    Servisto, kiu dumire portadis la ŝildon de sia mastro: antaŭ la dioj flugis la flugilhavaj ŝildistinoj (Z).
  • ŝildoforma
    [BOTANIKO] Havanta la formon de ŝildo: la ŝildoforma folio de tropeolo.
  • blazonŝildo
    Tabuleto en formo de militŝildo, sur kiu estas pentritaj insignoj de iu nobelo, regno, urbo, korporacio, ks: domoj ornamitaj kaj garnitaj per blazonŝildoj (Z).
    heraldiko, koloro, metalo, pelto, ŝildobazo, ŝildokapo.
  • brustoŝildo
    Subvesta brustoŝirmilo, por ŝirmi homon kontraŭ pafoj.
  • okulŝildo
    [AGRIKULTURO] Tiu peco de ŝelo kaj ligno, kiu estas detranĉita kune kun greftota okulo, kun kiu ĝi formas greftaĵon.

    ŝildo


    Iel rilatitaj:

    folix insektx tabulx ĉevronx ĝardenx