foliklo

folikl/o

  1. [BOTANIKO] Unuvalva kaj unukamera kapsulo, malfermiĝanta nur laŭ la ventra suturo.
    guŝo.
  1. [ANATOMIO] (folliculus) Nomo de diversaj saketformaj organoj: hara foliklo (folliculus pili).
  • fermita foliklo
    [ANATOMIO] Limfoida organeto, trovebla sur diversaj mukozoj, ĉefe sur la konjunktiva kaj la digesta, kaj tute aparte sur la intesta, kie ili ankaŭ grupiĝas en platojn.
  • ovariaj folikloj
    [ANATOMIO] Veziketoj, situantaj en la kortiko de la ovario; ĉiu ovaria foliklo konsistas el unu ovolo ĉirkaŭita de multaj foliklaj ĉeloj mem entenataj de folikla teko; ĝi sekrecias oestrigajn hormonojn, i.a. oestradiolon.
  • foliklino
    [BIOLOGIO] Oestrono.
  • foliklito
    [MEDICINO] Inflamo de foliklo.
  • harfoliklo
    [ANATOMIO] Cilindroida haŭta kavaĵo, en kiun enigas la harradiko.
  • dufoliklo, plurfoliklo
    [BOTANIKO] Grupo de du aŭ pluraj folikloj, devenanta el la sama du- aŭ plur-karpela floro: foliklo de akonito, de peonio.

    foliklo


    Iel rilatitaj:

    folix fruktx korpx