volvi

*volv/i (tr)

  1. Plurfoje rondmeti ion flekseblan ĉirkaŭ io alia: volvi ŝnuron ĉirkaŭ bastono (B), tukon ĉirkaŭ la brusto (B), bandaĝon ĉirkaŭ vundita brako; volvu ilin (la ordonojn de viaj gepatroj) sur vian kolon (X); bone volvita cigaredo; zorge volvita ombrelo.
    bobeni.
  1. Rondforme turni platan objekton ĉirkaŭ ĝi mem: volvi paperfolion en cilindron; velke volvitaj rozpetaloj; [KUIRARTO] volvita bovida ŝultro; volvitaj anĉovoj.
    ruli.
  • volvi sin
    Volviĝi.
  • volvo
    Unu ĉirkaŭiro de io volvita: volvo de induktobobeno.
    ĉiro.
  • volva
    Rilata al volvo (j): volva movo, linio.
  • volvado
    Ago de iu, kiu volvas.
    volvobranĉo, volvotigo.
  • volvaĵo
    1. Io volvita: volvaĵo el lanfadenoj, el tabakfolioj; volvaĵo de lupolo (Z); (f) ŝiaj pensoj estis kiel interkonfuzita volvaĵo (Z).
    1. [ELEKTRO] Aro de la volvoj de induktobobeno: dudrata volvaĵo (el duoble faldita drato, por eviti meminduktancon); kaĝa, kompensa volvaĵo.
  • volviĝi
    1. Iĝi volvita.
    1. [BOTANIKO] Daŭre ĉirkaŭkreski per sia tigo ĉirkaŭ apudaj korpoj (plantoj, stango ktp): dekstren, maldekstren volviĝi.
  • volviĝo
    Ago kaj estmaniero de io, kio volviĝas: la volviĝoj de ampelopso, de krispaj haroj.
  • volvoplanto
    Planto grimpanta per volviĝantaj tigoj (ekz. lupolo, kalistegio).
    otigo.
  • ĉirkaŭvolvi
    ĉirkaŭigi objekton per io, kio volviĝas ĉirkaŭe: ĉirkaŭvolvi la kolon per rubando (B); sian bierkruĉon li ĉirkaŭvolvis per trunkoj (tigoj) de lupolo (Z); ŝi ĉirkaŭvolvis Janjon pli zorge per la lana ŝalon; (f) la ŝtato ĉirkaŭvolvas la moderncan individuon per multegaj ligiloj.
    vindi.
  • disvolvi
    1. Etendi plata ion volvitan: (la komizoj) devas scii disvolvi, elmeti kaj mezuri la ŝtofojn (Z); disvolvi la standardon, por ĝin flirtigi; mi vidis disvolvitan skribrulaĵon (X).
    1. (f) Iom post iom kreskigi, evoluigi, doni pli grandan forton aŭ vastecon aŭ prilaboritecon: disvolvi ĉiujn siajn kapablojn, la popolan instruadon; talento, kiu ne havas povosciadon teknikan, estas forto primitiva, blinda, ne disvolvita (Z); vidante, kiel tiu amo disvolvas sin (Z); la scienculoj disvolvis kiel fundamentan penson la sentencon, ke [...] (Z); disvolvitaj landoj.
  • daŭrigebla disvolvo
    [EKOLOGIO] Disvolvo, kiu satigas la bezonojn de la nuna generacio, ne endanĝerigante la eblojn de venontaj generacioj satigi siajn bezonojn: la termino 'daŭrigebla disvolvo' famiĝis pro la raporto de UN-komisiono pri la medio kaj disvolvo.
  • disvolviĝi
    1. Iom post iom kreski, malfermante sin: flora burĝono, kiu ne estas sufiĉe forta por disvolviĝi (Z); la malgranda pizo disvolviĝas bonege (Z); ĝi eligas ĝermojn kaj disvolviĝas en la daŭro de unu sekundo (Z).
    1. (f) Evolui al pli forta, vastigita aŭ prilaborita formo: ni malpermesus al la lingvo libere kaj sane disvolviĝi (Z); se la amaso hodiaŭ silente rigardas aferon malrapide sed konstante disvolviĝantan [...] (Z); en tiu regiono la kotona industrio pli kaj pli disvolviĝis; meze de tiu pensa svarmaĵo, sur kiu disvolviĝadis la movo de vortoj kaj faroj de miloj da homoj (Z).
  • disvolviĝo
    Stato de io, kio disvolviĝas: por la bona disvolviĝo de nia lingvo estus plej necese, ke mi dedicu mian tempon nur al tradukado (Z); historio kun progresanta disvolviĝo (Z); la landoj disvolvitaj devas helpi la landojn en disvolviĝado.
  • elvolvi
    1. Disvolvi: blankruĝa floraĵo plene elvolviĝinta (Z).
    1. Klare kaj detale prezenti temon por ĝin konigi kaj komprenigi: elvolvi argumenton, planon; tiun ĉi ideon mi elvolvis en unu dika broŝuro (Z).
    1. [MATEMATIKO] Esprimi per (finia aŭ nefinia) serio, produto, aŭ simile: elvolvi funkcion en potencoserion; elvolvi laŭ potencoj de la variablo; elvolvi determinanton.
  • elvolvaĵo
    [MATEMATIKO] Esprimo prezentanta donitan funkcion per elvolvado: furiera serio estas elvolvaĵo de funkcio laŭ sinusoj aŭ eksponencialoj.
    serio.
  • volviĝa nombro
    [MATEMATIKO] Entjero, kiu indikas, kiomfoje fermita kurbo ĉirkaŭiras fiksan punkton.
  • envolvi
    Tute kovri objekton per io, kio volviĝas ĉirkaŭ ĝi: envolvi pakaĵon en paperon (B); ŝi estis tute nuda, kaj tial ŝi envolvis sin en siajn densajn longajn harojn (Z); la valo estis envolvita en blanka nebulo (B); tio servis por envolvado de butero kaj sukerpulvoro (Z); li envolvis sin en severecon kiel en mantelon (X).
    kunruli.
  • dekstrenvolviĝa
    [BOTANIKO] Dekstruma.
  • intervolvi
    Volvi objektojn unu ĉirkaŭ alian: limakoj intervolvitaj en formo de abomeninda bulo (Z).
  • kunvolvi
    Volvi en unu tuton, blokon ks: amaso da ŝtofoj disvolvataj kaj kunvolvataj en senĉesa susurado (Z); la rondo sin distordas, kunvolvas refoje en mil volvaĵojn (G).
    kunplekti.
  • kunvolvaĵo
    Kunvolvita objekto: kunvolvaĵo da drapo, da paperfolioj.
  • malvolvi
    Disvolvi 1: malvolvi tukon de la kapo (B); eĉ la kripla rozarbeto malvolvis siajn foliojn (Z).
  • maldekstrenvolviĝa
    [BOTANIKO] Maldekstruma.
  • naturdisvolvo
    [EKOLOGIO] Kreado de kondiĉoj favorantaj la ekeston de nova naturo, nome la establiĝon de diversaj specioj de sovaĝaj plantoj kaj bestoj.
  • suprenvolvi
    Kuspi: kun manikoj suprenvolvitaj ĝis la kubuto (B).
  • ampervolvo
    [ELEKTRO] Unuo de magnetomova forto produktata de kurento de unu ampero fluanta tra unu volvo de konduktilo.
  • rulvolvaĵo
    Kunvolvaĵo: granda pergamena rulvolvaĵo (Z).
  • RIM. 'volv' estas suf-e uzata en nomoj de unuoj: ampervolvo.

    volvi


    akceli.ampleksi.Bloko da ŝtofo (kiun oni disvolvas antaŭ aĉetantoj).cigaro : tabako volvita en tabakfolio, por fumi.disfaldi.disvolvi.disvolviĝi.efektivigi.elvolvanto.elvolvato.elvolvi.enhavi.envelopo.envolvaĵo.envolvaĵo.evolui.evolvento.fleksebla.komprenigi.kreskigi.kunvolvi.malvolvi.plenumi.plifortigi.pligrandigi.progresigi.vindi.
    evolui. floro. folio. fumo. matematiko. ruli.

    Iel rilatitaj:

    ampleksx bobenx enhavx eventx evolux florx folix fumx havx irx matematikx okazx plantx rulx sternx