fibro

*fibr/o

  1. Filamento aŭ filamenta ĉelo, kiu en laŭlonga kunmeto kun samspecaj fibroj konsistigas iujn histojn de animaloj kaj vegetaĵoj: la kolagenaj fibroj kaj la elastaj fibroj en la interstica substanco de la kuniga histo donas al ĝi rezistecon kaj flekseblecon; muskola fibro (ĉelo kun glataj fibretoj, t.e. glata fibro; aŭ sincitio kun fibretoj formitaj el diskoj alterne helaj kaj malhelaj, t.e. stria fibro); nerva fibro (aksono de neŭrono, ĉirkaŭita de ingo kun aŭ sen mjelino); lignon oni devas segi transverse al la fibroj; fibroj de silka fadeno; (f) ekkoni ĉiujn fibrojn de la homa koro; kontraŭ tiu ĉi mensoga kulpigo ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! (Z).
  1. [GEOLOGIO] Analoga elemento de iuj mineraloj: asbesto konsistas el blankaj fibroj.
  1. [TEKNIKOJ] Samforma artefarita produkto: nilona fibro; vitra fibro (fibro el vitro, uzata por doma izolado kaj por armaturi plastaĵojn); optika fibro (fibro el vitro, plasto, silico ks, uzata por transsendi bitigitajn informojn per lumo).
  1. [MATEMATIKO] Malbildo de punkto.
  • fibra
    Konsistanta el, rilata al fibro: fibra viando, [MATEMATIKO] fibra spaco.
  • fibreto
    1. Eta fibro.
    1. [BIOLOGIO] Longa elemento, glata aŭ striita, de la muskolaj fibroj: la fibretoj estas la efikantoj de la kuntiriĝo. SIN. muskolfibreto.
  • fibriĝi
    Iĝi tia, ke la fibroj apartiĝas el la tuto.
  • fibrino (Z)
    [BIOLOGIO] Filamenta proteino, blanketa kaj elasta, kiu solidiĝas ĉe spontana koaguliĝo de sango, limfo kaj iaj eksudaĵoj.
    sero.
  • fibrinogeno
    [BIOLOGIO] Solvebla proteino, sintezata en la hepato, cirkulanta en la sangoplasmo kaj transformiĝanta en fibrinon okaze de koaguliĝo.
  • fibromo
    [MEDICINO] Tumoro el fibra histo, t.e. el faskoj de kuniga histo kune kun ĉeloj de konektiva speco.
  • disfibri (tr) (Z)
    Apartigi la fibrojn disde la cetero de la ŝtofo.
  • mikrofibreto
    [BIOLOGIO] Mikroskopa ĉela fibreto: celulozaj mikrofibretoj de la vegetaĵa ĉelo.
  • miofibrito
    [MEDICINO] Inflamo de la konektivo senpere ĉirkaŭanta la faskojn de skeletaj muskolfibroj.
  • muskolfibreto.
    fibreto 2.

    fibro


    Iel rilatitaj:

    folix kordx korpx lignx sangx ŝtofx