sago

*sag/o

  1. Stangeto, pintigita aŭ provizita per ŝtona aŭ metala pinto ĉe unu ekstremo, kun plumoj ĉe la alia, kiun oni pafas per arko: li almetis sagon sian al la tendeno (X); li ekpafis sagon sur min (Z); ŝi dezirus kun rapideco de sago atingi sian ĉambreton (Z); (f) la sagoj de Amoro ( [VIDU] torĉo); du koroj trapikitaj de flamaj sagoj (Z).
  1. Distanco inter kurbo kaj rekto, pli precize:

a) [MATEMATIKO] (pp segmento de disko) La distanco inter la mezo de la arko kaj la mezo de ties ŝnuro.
b) [TEKNIKOJ] La maksimuma distanco inter streĉita ŝnurego aŭ premita trabo kaj la rekta linio inter ties du ekstremoj.
  1. [TRAFIKO] Piktogramo, indikanta direkton: por la lifto sekvu la sagon.
  • sagaro
    [MATEMATIKO] Figuro, imagiganta plurajn arojn kaj bildigojn inter tiuj.
  • sagi (ntr)
    ĵetiĝi tiel rapide, kiel sago: (f) ĉiuflanke sagis ŝercoj.
  • sageto
    Malgranda sago, uzata mane en diversaj ĵetludoj.
  • Sagisto
    Sagitario.
  • sagujo
    Ujo, portata surdorse, en kiu la arkistoj tenas siajn sagojn.
  • sagforma
    [BOTANIKO] (pp organo, i.a. folio) Havanta formon de sago, kun pinta apekso kaj kun flankaj bazaj partoj pinte plilongiĝintaj.
    lancoforma.
  • alsagi (tr)
    Celi aŭ trafi per sago.
  • fleksosago
    [TEKNIKOJ] = sago 2b.
  • fulmosagoj
    [MITOLOGIO] Fulmaj armiloj de Jupitero kaj Toro.

    sago


    Iel rilatitaj:

    akrx arbalestx folix