obtuza

obtuz/a (3)

  1. [MATEMATIKO] (pp angulo) Pli granda ol orto (90°), sed malpli granda ol streĉita angulo (180°). SIN. malakuta.
  1. Malklara, kiel la malaltaj notoj de gamo; kvazaŭ sufokita: obtuza, iom rompita voĉo; nur aŭdiĝas de hufoj obtuza frapado (G); kvazaŭ li aŭdis la fantomecan obtuzan blekadon (Z); la obtuza kantado de la temaŝino (Z); obtuze tondra bruo de lavango (Z).
    malakra, mallaŭta. SIN. malakuta.
  1. Ne preciza, ne klare sentata: obtuza doloro, malĝojo; en la okuloj brulis fajro de retenata obtuza kolero (Z); obtuze suferi.
  • obtuzilo
    [FIZIKO] [TEKNIKOJ] Aranĝaĵo servanta por malfortigi aŭ malklarigi sonojn, lumradiojn kc.
    dampilo.
  • transobtuza
    [MATEMATIKO] (pp angulo) Konkava.

    obtuza


    Iel rilatitaj:

    akutx aŭdx dampx folix triangulx voĉx