ovo

*ov/o

  1. [BIOLOGIO] ĉelo, kiu rezultas el la unuiĝo inter du seksaj ĉeloj (gametoj). SIN. zigoto.
  1. [ZOOLOGIO] ĉelo, produktata kaj ellasata de la inoj de animaloj, enhavanta ĝermon de estonta samspeca animalo: nefekundigita ovo (SIN. ovolo), fekundigita ovo (SIN. zigoto, ovo 1); ovo disvolviĝas jen ekster la patrina korpo (ovonaskuloj: birdoj, plej multaj fiŝoj, plej multaj insektoj k.a.), jen en ĝi (vivonaskuloj: mamuloj k.a.); ovo de birdoj kaj de reptilioj konsistas el ovflavo (ovo ss), kiun ĉirkaŭas ovblanko kaj ŝelo, ambaŭ sekreciitaj de la ovodukto; matura ovo (matura, fekundigebla ovolo); demeti, ellasi ovojn; la korta koko neniam metas ovojn (Z); tiu estas ovo de meleagrino! (Z).
    ovario, ovocito, ovolo.
  1. [KUIRARTO] Granda ovo 2, produktata de kokino aŭ aliaj kortobestoj kaj uzata kiel nutraĵo: enŝele boligitaj, duonkuiritaj, malmole kuiritaj ovoj; farĉitaj ovoj (malmole kuiritaj ovoduonoj garnitaj per la flavo, majonezo kaj herboj); doni ovon, por ricevi bovon (Z) (trompi la ŝanĝanton); pli valoras tuj ovo, ol poste bovo (Z);sed eble tiu ĉi simpleco de la gramatiko, kiun tiel laŭdas la volapükistoj, estas io simila al la ovo de Kolumbo? (Z) (io, kiu ŝajnas tre simpla, nur post kiam geniulo ĝin eltrovis).
  • ovaĵo
    Manĝaĵo farita el ovoj.
    omleto.
  • ovaro
    Tuto de la ovoj 2 de animalino.
    frajo.
  • ovingo
    Malgranda vazo, en kiun oni metas ovon, por ĝin manĝi enŝele.
  • ovoida
    Havanta la aspekton, formon de ovo: ovoida kapo.
  • ovoido
    [FARMACIO] Medikamenta preparaĵo globoforma aŭ ovoforma, enmetota en la vaginon.
    supozitorio.
  • *ovujo (ark.)
    Ovario.
  • ovulo
    Ovonaskulo.
  • ovumi (ntr)
    Ellasi ovo(j)n: la ovumado de la specio okazas en Majo.
  • *ovblanko, ovoblanko (Z)
    Senkolora, per kuirado blankiĝanta kaj solidiĝanta albumina parto de ovo 3.
    albumino.
  • ovoflavo
    Interna flava parto de ovo, riĉa je proteinoj, lipidoj (i.a. lecitino) kaj vitaminoj A kaj D: ĉiuj ovoflavoj vivigis kaj elŝovis la kapon (Z).
  • ovoforma
    Ovoida.
  • ovogenezo
    [BIOLOGIO] Estiĝo kaj disvolviĝo de inseksaj ĉeloj.
  • ovonaska, ovovivonaska
    Vd naski.
  • ovoneĝo
    [KUIRARTO] Saŭmigita ovoblanko kun sukero.
    sufleo, meringo.
  • eloviĝi
    Eliri el la ovo: la cignido nur pene eloviĝis; (f) poemlibroj eloviĝas en konsterna multeco.
  • ĉurovo (fm)
    Testiko.
  • fiŝovoj, fiŝovaro
    Kungluiĝintaj ovoj de fiŝo: dolĉa, milde fiŝovara parfumo.
    frajo, kaviaro.
  • supovaĵo
    [KUIRARTO] Kuirbanitaĵo el ovoj, kiun oni pecigas kaj metas en supon.
  • ŝaŭmovaĵo
    [KUIRARTO] Kirlitaj ovoj kun lakto, poste frititaj en pato: ŝaŭmovaĵo kun ŝinko, lardo.

    ovo


    Esprimoj

    Enŝele boligitaj ovoj.
    Flavo de ovo.
    Kirli ovoblankon al ŝaŭmo.
    La ovoj, ju pli longe estas kuiritaj, fariĝas des pli malmolaj (mole, malmole kuirita ovo).
    Mi volas havi la ovon kuirita ( ke la ovo estu kuirita).
    Mi volas havi la ovon kuiritan (= kiu estas kuirita).
    Omleto kun lardo, kun asparagaj pintoj, kun aromherboj, kun konfitaĵo.
    Pli valoras tuj ovo, ol poste bovo.
    Sorbi krudan ovon.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    eloviĝi, fiŝovaro,, fiŝovoj,ovaro,ovaĵo, ovblanko,ovingo,ovo, ovoblanko, ovoflavo, ovoforma, ovogenezo,ovoida,ovoido, ovonaska, ovoneĝo, ovovivonaska,ovujo,ovulo,ovumi, supovaĵo, ĉurovo, ŝaŭmovaĵo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    birda
    boligita
    farĉita
    fekundigita
    fiŝa
    freŝa ovo
    kokina
    matura
    reptilia

    bati ovon
    kirli
    poĉi ovojn

    lipidoj
    proteinoj
    vitaminoj

    albumeno (ovoblanko)
    albumino (ovoblanko)
    frajo (ovaro)
    kalazo
    kaviaro (fiŝovaro)
    meringo (ovoneĝo)
    omleto (ovaĵo)
    ovario (ovujo)
    ovocito
    ovolo
    sufleo (ovoneĝo)
    testiko (ĉurovo)
    vivonaskulo
    zigoto (ovo)
    ĉelo
    ĝermo
    ŝelo
    ŝinkomleto

    Ankaŭ vidu:

    manĝi, menuo

    Iel rilatitaj:

    albumenx albuminx batx biotinx birdx blankx bolx botargx farĉx fekundx fiŝx flavx folix formx frajx freŝx genezx insektx kalazx kaviarx kirlx kokx korpx kuirx lacertx lipidx manĝx maturx menux meringx naskx neĝx omletx orx ovarix ovocitx ovolx pastx plantx poĉx proteinx reptilix seksx suflex supx testikx viandx vitaminx zigotx ĉelx ĉurx ĝermx ŝaŭmx ŝelx ŝinkx