verda

*verd/a

  1. Samkolora, kiel juna herbo aŭ folio: tablo kun verda tapiŝo (por ludo aŭ diskutado); porko el kupro, kiu pro maljuneco aspektas tute mallume verda (Z); verda lacerto (Z); la knabo dormis sur la verda musko; la verdaj folietoj de aliĝo (Z); li estis verda de ĵaluzo.
    smeralda.
  1. Kovrita de herbo aŭ folioj: apud la verda remparo, kiu ĉirkaŭas Kopenhagon (Z); la verdaj kampoj, arbaroj; la verda sezono (printempo); en serene verda somera tago (Z); la verda Erino.
  1. Ankoraŭ juna, ne sekiĝinta: verdaj legomoj; manĝi verdajn pizojn; bastono el verda ligno; (f) ankoraŭ verda maljunulo.
  1. Ne matura: verda greno; la akra gusto de la verdaj pomoj; (analoge) verda kafo (ankoraŭ ne rostita).
  1. Simbolanta ion favoran: la verdaj trafiklumoj (permesantaj trairadon); la verda lumo de ŝipo, aviadilo (montranta la dekstran flankon);
    tribordo.
  1. Rilata al la E.-movado: la verda standardo (Z); la Verda Stelo (Z), 'El unu verda vivo' (A).
  1. [EKOLOGIO] [POLITIKO] Aktive batalanta por la protektado de naturo kaj medio. [VIDU] ekologiismo.
  • Verda
    Nomepiteto de la plej U kabo de Afriko (17°30'U, 14°45'N): Verdakaba insularo (okcidente de Senegalo).
    Kabo-Verda.
  • verdo
    La verda koloro: la verdo rapide velkas (B); la verdo estas la koloro de la espero (Z); la mildaj verdoj de Veronezo.
  • verdi (ntr)
    Impresi per sia verda koloro: verdas la naturo; sur kampoj verdis lino kaj tritiko (B).
  • verdaĵo
    1. Objekto verda.
    1. Vegetaĵoj: sub la palmoj kreskis abundo da verdaĵo (Z).
  • verdeco
    Eco de io verda: la arbaro havis freŝan verdecon.
  • verdejo
    Verda loko: ili opiniis, ke nun ili ripozas en la plej vera verdejo de la arbaro (Z); aranĝi verdejojn inter la domturoj de urbego.
  • verdeta
    Dube, proks. verda: verdeta marĉa akvo; (f) neinteligenta, verdeta virino (Z).
  • verdigi
    Fari ion verda: Mi verdigas arbon velkintan (X).
  • verdiĝi
    Iĝi verda: jam la kampoj verdiĝas.
  • verdulo
    1. Esperantisto
    1. [POLITIKO] Membro de ekologiisma partio.
      ekologiisto.
  • botelverda
    Havanta la malhelan koloron de botela vitro.
  • celadonverdo
    Hela, kvazaŭ velka verda koloro (kiel la rubandoj de Celadono).
  • ĉiamverda
    Havanta ne deciduajn foliojn: ĉiamverda bukso.

    verda


    Doni al iu la verdan lumon.La legombazaro montris la tutan gamon de verdo.Semaforo: la ruĝa, oranĝa, verda lumo (lumsignaloj).
    herbejo.juna.kamparo.nematura.neseka.timoverda.verdulo.
    koloro.

    Iel rilatitaj:

    absintx algx bilardx botelx folix junx kolorx lignx maturx novx