tabako

*tabak/o

  1. [BOTANIKO] Sp. de nikotiano (Nicotiana tabacum), kultivata por folioj, kiuj estas fonto de tabako 3.
  1. Kn de sp-oj de nikotiano, same uzataj kiel tabako 1.
  1. Materialo por fumado, maĉado aŭ snufado, liverita el la folioj de tabako 1 aŭ 2, sekigitaj kaj diversmaniere preparitaj: li tre dezirus fumi pipon da tabako (Z); mi ne fumas cigarojn, ankaŭ ne maĉas tabakon, kaj nek mi nek mia edzino flaras tabakon (Z); la uzado de tabako estas malbona kiel por la sano, tiel ankaŭ por la kaso.
    cigaredo, pipo.
  • tabaka
    Rilata al tabako: ĉirkaŭita de nuboj da tabaka fumo (B); tabaka butiko, komerco.
  • tabakejo
    Loko, kie oni kultivas tabakon 1.
  • tabakismo
    [MEDICINO] Akuta aŭ kronika toksiĝo per tabako.
    nikotinismo.
  • tabakisto
    Butikisto, kiu vendas tabakon 3.
  • tabakozo
    [MEDICINO] Pneŭmonokoniozo de la laboristoj, kiuj kribras la tabakan pulvoron.
  • tabakujo
    1. Saketo, por teni provizon da tabako.
    1. Skatolo aŭ poto, por la sama uzo en ĉambro, domo.
  • tabakfabriko
    Fabriko, en kiu oni el la folioj de tabako 1 preparas la diversajn formojn de tabako 3.

    tabako

    Bildvortaro

    259 : Tabakvaroj kaj fumadutilaĵoj


    259-01 : cigarkesto
    259-02 : cigaro (specoj: Havana, brazila, Sumatra)
    259-03 : cigareto
    259-04 : pritranĉita cigaro
    259-05 : kovrofolio, surfolio
    259-06 : subkovra folio, subfolio
    259-07 : cigarkerno
    259-08 : cigarujo
    259-09 : cigartranĉilo, cigargilotino
    259-10 : cigaredujo
    259-11 -13 : cigaredskatolo
    259-12 : cigaredo, filtrila cigaredo
    259-13 : buŝumo
    259-14 : tubobuŝuma cigaredo, papiroso*
    259-15 : cigaredvolvilo
    259-16 : cigaredingo
    259-17 : cigaredpapera bloko
    259-18 : rultabako
    259-19 : maĉtabako; unu dozo: pinĉo da tabako
    259-20 : snuftabakujo
    259-21 : alumetujo, alumetskatolo
    259-22 : alumeto
    259-23 : sulfura kapo (brulkapo)
    259-24 : frotsurfaco
    259-25 : tabakpaketo (specoj: fajne tranĉita, nefajne tranĉita, premkubo)
    259-26 : fiska banderolo, impostmarko
    259-27 -29 : benzina fajrilo
    259-28 : fajroŝtono
    259-29 : meĉo
    259-30 : gasa fajrilo (unufoje uzebla fajrilo)
    259-31 : flamregulilo
    259-32 : ĉibuko
    259-33 : stumpopipo, mallonga pipo
    259-34 : argilpipo
    259-35 : longa pipo
    259-36 : pipforneto
    259-37 : pipĉapo
    259-38 : piptubo
    259-39 -41 : erikpipo
    259-40 : buŝumo
    259-41 : sabloblove aŭ polure vejnita surfaco
    259-42 : nargileo, akvopipo
    259-43 : tabaksaketo
    259-44 : pipilaro
    259-45 : pipskrapilo
    259-46 : pippurigilo
    259-47 : tabakpremilo
    259-48 : pippuriga drato

    Iel rilatitaj:

    cigaredx cigarx cindrx folix fumx