fingro

*fingr/o

  1. ĉiu el la ekstremaj moveblaj partoj de manopiedo, ĉe bestoj kaj homo: fingroj de simio; starigi sur la fingroj de la piedoj (Z); sur la fingroj de la piedoj li aliris al la pordo (Z); viro, kiu havis sur la manoj kaj sur la piedoj po ses fingroj (X).
  1. (ss) ĉiu el la fingroj de la homa mano: la dika (Z); montra (Z); longa (Z); ringa (Z); malgranda (Z) fingro; liaj fingroj estis glacie malvarmaj (Z); li havis longajn ostecajn fingrojn (Z); ili promenis, interkroĉite per la etaj fingroj; li enŝovis la fingrojn en siajn orelojn (Z).
    ungo, falango, hipotenaro.
  1. Tiu manparto, rigardata kiel esprimilo de ago aŭ sento: kalkuli laŭ la fingroj (Z); li minacas per fingro en la poŝo (Z) (timeme); oro nur fingron eksvingas kaj ĉion atingas (Z); ne movi unu fingron; meti la fingron sur la buŝon (ĉit!); tabeloj skribitaj per la fingro de Dio (X); montrado per fingro (X) (malbonaŭgura gesto); la nekomprenebla fingro de Nemezo (Z); havi (ion) sur la pinto de la fingro (Z) (tute preta); (f) meti la fingron sur ion (Z) (serĉante trafi ion); oni tuŝas kvazaŭ per fingro (evidente vidas) la ekonomian faktoron; bruligi siajn fingrojn (kompromiti sin, sperti malagrablaĵojn. [VIDU] lipharoj) en ia afero.
  1. Tiu manparto, rigardata kiel proksimuma mezuro: tago ne longos fingron (K); la kuglo pasis je du fingroj de lia vizaĝo; (f) ne estas eĉ duonfingro da simileco (Z).
  • fingra
    Rilata al fingro: fingra anatomio, operacio, ringo.
  • fingri (tr)
    1. [MUZIKO] Montri, en muzika partituro, la fingron uzendan por ĉiu noto.
    1. [MUZIKO] Ludi muzikpecon per fingroj, metitaj en aparta maniero.
  • fingrado
    Ago uzi siajn fingrojn en aparta maniero ĉe ia muzikpeco.
  • fingraĵoj
    [ANATOMIO] Parto de organo, prezentanta similecon kun fingroj.
  • fingreto
    Bela maldika fingro: la fingretoj de bebo; ŝiaj fingretoj dancis sur la klavaro.
  • Fingreto
    Alnomo de fabela persono, tiel malgranda kiel dikfingro: Elinjo-Fingreto (Z), Petro-Fingreto.
  • fingringo
    1. Metala aŭ plasta ĉapeleto, kiun oni metas sur la finon de la longa fingro, por ĝin ŝirmi: por ne piki la fingron ĉe l' kudrado oni portas fingringon (Z).
    1. Tiu objekto kiel malgranda mezurilo: via fingringo da cerbo! (Z).
  • fingrujo
    1. ĉiu el la partoj de ganto, destinitaj enteni unu fingron.
    1. Samforma ilo, el kaŭĉuko aŭ simila materio, uzata de kuracisto, por ŝirmi unu aŭ du fingrojn (la montran kaj la mezan) okaze de iuj tuŝoj.
  • fingrumi (tr)
    Tuŝi, palpi aŭ movi per la fingroj: fingrumi la brelokojn de sia poŝhorloĝo, la lobon de sia orelo, la butonojn de televidilo; ŝi seke diris, ke ŝi ne ŝatas la fingrumantojn.
  • interfingrigi
    Kunigi, interplektinte la fingrojn: ŝi konvulsie interfingrigis la manojn (Z).
  • dikfingro
    Polekso.
    halukso.
  • pieda dikfingro
    Halukso.
  • etfingro
    La malgranda fingro.
  • mezfingro
    La plej longa fingro, kiu troviĝas en la mezo.
  • montrofingro
    Tiu fingro plej proksima al la dikfingro.
  • piedfingro
    Fingro ĉe la piedo: piedfingre danci (streĉante la pintojn de la piedfingroj).
  • ringofingro
    La fingro, troviĝanta inter la mezfingro kaj la etfingro.

    fingro


    Esprimoj

    Donu fingron al avidulo, la tutan manon li postulas.
    Fingro : dika (polekso), montra, longa, ringa, malgranda.
    Meti la fingron sur ion (serĉante trafi ion).
    Mordi al si la ungojn.
    Ne movi eĉ unu fingron.
    Nervoze tamburi per fingroj sur tablo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    dikfingro, etfingro, fingra, fingrado, fingraĵoj, fingreto, fingreto, fingri, fingringo, fingro, fingrolarĝo, fingroplato, fingrosigno, fingroturbo, fingrujo, fingrumi, interfingrigi, mezfingro, montrofingro, pieda dikfingro, piedfingro, ringofingro, trifingra mevo

    El Hindo-eŭropa: PAG (fiksi)

    fingro , kompakta , pacifiko , pacifismo , paco , pagano , pagi , paĝo , paki , pakto , paliso , propagando , propagi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    dika
    granda
    longa

    dek
    kvin

    kalkuli
    kudri
    minaci
    montri

    brako
    bulmano
    falango
    halukso
    manartiko
    mandorso
    mano
    membro
    piedo
    pojno
    polekso
    polmo
    ungo
    ungo (kaj duonluno)

    anatomio
    cifero
    enkarniĝinta ungo
    korpo
    kvanto
    mezuro

    Iel rilatitaj:

    Pacifikx anatomix artikx brakx bulx ciferx daktiloskopix dek dikx dorsx falangx fingrx folix grandx haluksx hipotenarx kalkulx karnx klavx kompaktx korpx kudrx kvantx kvin longx manx membrx mezurx minacx montrx pacifismx pacx paganx pagx paktx pakx palisx palpx paĝx piedx pojnx poleksx polmx propagandx propagx ringx tamburx tuŝx ungx