reno

*ren/o

  1. [ANATOMIO] (ren) Organo, ĝenerale para, troviĝanta en la abdomena kavaĵo de la vertebruloj, kaj servanta por elfiltri konsistaĵojn de urino el la sango: ablacio de unu reno; ŝvebanta reno (kies ligamentoj loziĝis).
    nefro, kalkuluso, litiazo.
  1. [KUIRARTO] Tiu sama organo de besto, uzata kiel manĝaĵo: trapikitaj bovidaj renoj.
  • rena
    Rilata al reno: [ANATOMIO] rena arterio; renaj piramidoj (formantaj la renan medolan substancon).
  • artefarita reno
    [MEDICINO] Dializa aparato, ekstera al la organismo, kiu purigas la sangon okaze de iuj afekcioj aŭ de manko en la funkciado de la renoj; la sango estas deprenata de iu arterio k, post cirkuligo laŭ duontralasa membrano, rekondukata al vejno de la paciento.
  • renaĵo
    [KUIRARTO] Manĝaĵo, farita el reno 2: fritita renaĵo kun bambuŝosoj kaj kapsikoj.
    hepataĵo.
  • renino
    [BIOLOGIO] Enzimo sekreciata de la reno, kiu partoprenas en la reguligo de la arteria tensio.
  • surrena
    [ANATOMIO] Troviĝanta sur la reno: surrena glando (endokrina, formita de kortiko kaj medolo: gl. suprarenalis).
  • kortikosurrena
    [ANATOMIO] Rilata al la kortiko de la surrena glando: kortikosurrena hormono. [MEDICINO] steroida hormono.

    reno


    Iel rilatitaj:

    Adisonx aksungx aldosteronx artx folix korpx