tigo
tig/o
- a) [BOTANIKO] Parto de la korpo de la vaskulplantoj, kiu portas burĝonojn, foliojn kaj eventuale florojn kaj fruktojn, kaj kiu kune kun la radiko konsistigas la akson de la planto: aera, subtera (
rizomo, tubero), herbeca, ligneca tigo.
branĉo, stipo 2, trunko, ŝoso, pedunklo, petiolo.
b) [BOTANIKO] Parto de la korpo de la briofitoj (eksklude de la talaj hepatmuskoj), kiu portas la foliojn. - (f) Tio, kio kunligas elementojn, simila al tigo.
- [TEKNIKOJ] Cilindra maldika parto de objekto, kiu kuntenas flankajn partojn: tigo de ŝlosilo, de bolto, de ŝraŭbo (la parto ne kanelita); tigo de tranĉilo (tiu najloforma parto, kiu eniĝas en la tenilon); tigo de kristala glaso.
limbeca tigo
[BOTANIKO] Kladodio. tigeto
ĉiu tigsimila portilo de planto, i.a. pedunklo, petiolo, sporoportanta hifo. sentiga
Ne havanta tigon. sentigigi
[KUIRARTO] Forigi la tigojn (pedunklojn) de la vinberoj antaŭ la fermentado, precipe por ruĝa vino.
senberigi. flortig (et)o = pedunklo. folitig (et)o = petiolo. ĝermotigo
[BOTANIKO] Rudimenta tigo de la embrio de la semplantoj. plumtigo
Vd plumo 1. volvotigo
[BOTANIKO] Tigo de iuj plantoj (ekz. konvolvulo), kiu volviĝas ĉirkaŭ apudaj korpoj (plantoj, stango ktp).
volvobranĉo.
Iel rilatitaj:
arbx
branĉx
florx
folix
lignx
plantx
vostx