karto

*kart/o

  1. Kartonfolieto, de kiu unu flanko estas uzata por korespondo: poŝta karto (Z); ilustrita karto (Z).
    slipo.
  1. Kartonfolieto, oficiala aŭ ne, surhavanta presitajn aŭ manskribitajn indikojn kaj uzata kiel legitimilo aŭ rajtigilo: vojaĝa karto (Z) (Rusia enlanda pasporto); balotrajtiga karto; porciuma karto; vizitkarto; lasi sian karton ĉe iu; studentmatrikula karto; enirkarto.
  1. Trukarto.
    slipo.
  1. En restoracio, kartonfolio kun listo de la manĝaĵoj kaj ties prezoj: manĝi laŭ la karto (kiam la kliento elektas manĝaĵojn sur la karto).
    menuo 1, fiksa 3.
  1. [LUDOJ] Maldika kartonfolieto, ortangule tranĉita, prezentanta sur unu flanko kolorajn emblemojn; uzata por ludi diversajn ludojn: ludi kartojn (Z); miksi (Z), dismeti (Z) la kartojn; demeti, preni karton; falsaj kartoj; (f) trudita karto (neevitebla elekto); tutaj gregoj da brutoj estis metataj sur karton (riskataj) kaj malgajnataj (Z); la vivo staras sur la karto (Z) (ekstrema situacio); blindulo kartojn ludi ne devas (Z) (oni respondecas pri siaj eraroj).
    taroko. [VIDU] kartaŭguri, kartodomo.
  1. = mapo: la karto de Eŭropo (Z).
  1. [ELEKTRO] elektronika cirkvito sur cirkvita tabulo, ofte aparte aldonebla al kompleksa aparato: kartingo (por teni karton kaj kontakti kun ĝi); kartujo (skatolo, en kiu kartoj estas instalitaj); ĉefkarto; kromkarto. SIN. cirkvitkarto.
    bloko.
  • karta
    Rilata al karto, precipe 5: distriĝi kun soldatoj per karta hazardo (G); karta kompanio (Z) (kunludantaro); karta emblemo.
  • kartaro
    1. Aro de 32 aŭ 52 kartoj 5, necesaj por ludi tiun aŭ alian ludon.
    1. Aro da trukartoj.
    1. = maparo.
  • karteto
    1. Vizitkarto.
    1. Etikedo.
  • cirkvitkarto = karto 7.
  • invitkarto
    ĝentila karto, por inviti al festo, edziĝo ktp.
  • kompaskarto
    Vd kompaso.
  • ludkarto
    Karto 5.
  • manĝkarto
    Karto 4.
  • membrokarto
    Atestilo, ke la posedanto estas membro de asocio, partio, sindikato ks.
  • poŝtkarto
    Karto 1.
  • trukarto
    [KOMPUTIKO] Karto uzata por registri datenojn per truoj: trukartotajpilo; trukartolegilo; trukarta eligilo.
    trubendo.
  • vizitkarto
    Blanka karto, surhavanta ies nomon kaj adreson, eventuale aliajn informojn, por faciligi la sociajn rilatojn: gravurita vizitkarto.

    karto


    Aso.Atuti.Blufi (en pokera ludo).damo.Fanto (= bubo).fanto.Fari ĉeson (provizore rezigni pri rajto ludi).figuro.Gajni en kartludo.Gajni, perdi la partion.Ĝui peĉe niĝran misfortunon ĉe pokero.Havi fortunon ĉe la ludkarto.Ili ludis kartojn je grandaj sumoj.Karoo.Kartaro.kartludo.kartoĉo.Kero.Konata trompisto ĉe kartludo.Kvaro da kartludantoj.La amo al kartludo lin plene ruinigis.La atuto estas kero.La naŭ de piko, trefa damo.Li, prenis du prenojn kaj mi faris tri.Miksi, disdoni, sterni la kartojn.Partio de kartoj.Partnero.Piko.Poentoj.Renonci.Superatuti.Surtabligi siajn kartojn.Ŝlemo.Talono.Trefo.Trio de asoj.ludkarto.
    ludi



    Iel rilatitaj:

    arkanx asx atutx bakaratx belotx biletx briĝx folix hotelx kuirx ludx randx skatolx sportx