palmo

*palm/o

[BOTANIKO] Arekaco: grandaj ventumilformaj palmoj staris gracie (Z); li vidis la kampojn trans la kanalo kaj la plantitajn tie palmojn (B).
  • palmoj
    [BOTANIKO] Arekacoj.
  • palmaĵo (evi) = palmfolio.
  • palmobrando (Z) (evi) = palmfolio. [VIDU] palmodimanĉo.
  • palmofolio
    Folio de palmo.
  • palmopieda
    Vd piedo.
  • betelpalmo = kateĉuareko.
  • daktil (o)palmo
    Daktila feniko: la daktilpalmo etendis sian foliaron tre alte (Z). SIN. daktilujo.
  • kateĉupalmo
    [BOTANIKO] Kateĉuareko.
  • kokospalmo
    Vd kokoso.
  • oleopalmo
    Sp. de eleo (Elaeis guineensis), el kies nuksopolpo oni ekstraktas palmoleon, kuirarte kaj industrie uzatan.
  • palmoŝoso
    Manĝebla, apeksa burĝono de iuj palmoj.
  • sagupalmo
    Vd saguo.
  • sukerpalmo
    [BOTANIKO] Pluraj sp-oj de arboj el la fam. arekacoj (precipe Borassus flabellifer kaj Arenga pinnata), kiuj estas utiligataj por produktado de sukero.

    palmo


    Iel rilatitaj:

    arbx daktilx folix olex sukerx vinx ĝardenx