lobo

lob/o (4)

  1. [ANATOMIO] Rondforma elstara parto de organo: loboj de cerebro (lobi cerebri), de pulmo; kvadrata lobo (de la hepato); (analoge) lobo de la orelo (pendanta malsupro de la orela aŭriklo).
  1. [BOTANIKO] Pli-malpli rondkontura eltranĉaĵo en organo (talo, limbo de folio, de petalo k.a.).
  1. [ARKITEKTURO] En rozo, ĉiu el la partoj de la cirklo, kiu elstaras el la interno.
  • loba
    1. Rilata al lobo.
    1. Lobohava.
  • lobeto
    Malgranda lobo: [BOTANIKO] lobeto de talo de likeno; [TEKNIKOJ] lobeta pumpilo.
  • trilobuloj
    [PALEONTOLOGIO] Klaso (Trilobita) de maraj artropodoj el paleozoiko (de kambrio ĝis permio), kies korpo estas laŭlonge kaj laŭlarĝe triloba.
  • nazlobo
    Vd nazo.

    lobo


    Iel rilatitaj:

    cingulx folix nazx orelx