oro
or/o
- [KEMIO] Elemento, Au, atomnumero 79, atommaso 196,97.
- [KEMIO] [GEOLOGIO] Metalo el la kuba sistemo, ruĝe flava aŭ flava, estiĝinta en vejnoj, koncentrita en aluvioj aŭ en detritaj petroj; la plej maleebla kaj dratigebla el ĉiuj metaloj: solvaĵo, kombinaĵo de oro; folioj, pulvoro el oro; filigrano el oro; virga, rafinita oro; trinkebla oro ( [FARMACIO] solvaĵo el ora klorido).
- Tiu metalo, rigardata kiel tre multevalora kaj tial uzata en juvelarto, monfabrikado ks: ne ĉio estas oro, kio brilas (B); ne valoregalas al ĝi (la prudento) oro kaj vitro (X); ne deziru alpreni al vi la arĝenton aŭ oron, kiu estas sur ili (idoloj) (X); ili venos al Seba, portos oron kaj olibanon (X); statuo el masiva oro; temp' estas valoro simile al oro (Z); al or' similas la silento (Z); pagi per oro (ne per monbiletoj); el la militakiritaj urboj li fortrenis kun si oron kaj grandajn trezorojn (Z); [FINANCO] rezervoj de oro (de banko, lando); suferi je grava elfluo de oro; malpermeso de oreksporto. [VIDU] orbati, orbriko, orbulo, pigmento.
- Monabundo, riĉeco: la avida serĉado de oro (Z); ĉu mi faris la oron mia espero? (X); kiu havas oron, havas honoron (Z); por sia oro ĉiu estas sinjoro (Z); ne defendas oro kontraŭ doloro (Z); ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro (Z) (per mono oni faras ĉion).
- (f) Multevalora, bonega afero: lia kapo estas pura oro (X); ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro (Z); li estas tute el oro kaj fero (nekorupteble firma); ĉiuj liaj versoj estas fajna oro.
- [HERALDIKO] Flavo.
ora - Konsistanta el pli-malpli pura oro: ora ringo (Z), medalo; oraj falsaj dentoj; ora plumo; manĝi el oraj teleroj; diojn orajn ne faru al vi (X); [BIBLIO] la Ora Bovido; oraj inkrustoj.
- Entenanta oron: oraj minoj; oraj vejnoj; ŝildo kun oraj literoj; pentraĵo sur ora fono; ora farbo; oraj floroj presitaj sur (ledo) (Z); ora brokato; [KEMIO] ora monoklorido (AuCl), ora triklorido (AuCl3).
- Rilata al riĉeco: promesi orajn montojn (Z); ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas (Z); ora pluvo (f).
- Tiel multekosta aŭ grava, kiel oro: ĉu tiu dolĉa ora tempo estas frukto de fantazio neniam efektivigebla? (Z); la oraj versoj de Pitagoro; la ora proporcio; tio estas oraj paroloj!; ora geedziĝo (50a datreveno de tiu ceremonio); revenigi la oran tempaĝon (Z) (paradiza praa epoko, laŭ la antikva kredo).
- Samkolora, kiel oro: ŝiaj oraj haroj; oraj fruktoj (Z) (citronoj); oraj spikoj.
ori (tr)
Kovri per maldika tavolo de oro: orita kadro (Z), braceleto (B); liaj haroj lumis, kvazaŭ ili estus oritaj (Z); orita papero; (f) la suno oris la fenestrajn vitrojn; pensoj oritaj per la lasta rebrilo de l' amo (B); oritaĵo forviŝiĝas (Z). orado
Ago ori. oraĵo
Objekto el oro, precipe juvelo ks. oraĵisto
Tiu, kies metio estas prilabori orajn objektojn. orato
Salo de orata acido, H3AuO3 aŭ HAuO2. oreca
Simila al oro: oreca galanterio; oreca sulfuro (komuna nomo de orflava antimona sulfido, Sb2S3). orejo
Sabla demetaĵo en fluejo de rivero, entenanta orajn eretojn. origi
Ori: la suno origis la brilpurajn bukojn de la Biblio (Z); arto de la origado. oriĝi
Iĝi orkolora: la rostata kokido apetitveke oriĝis; la nuboj oriĝis ĉe la leviĝanta suno. ordona, orhava
[GEOLOGIO] Entenanta oran ercon. orkolora
Havanta la koloron de oro: iu kun orkoloraj butonoj (Z); la nuboj inter la kamentubo lumis orkolore (Z). reori
Denove ori: reori kradon de kastelo; (f) reori blazonon. senorigi
Forigi la ortavolon elde la supraĵo de objekto: senorigita porkoleda tapeto. briloraĵo
Ornamo, farita el tre malgrandaj lamenetoj el orsimila substanco, por briligi brodaĵojn, teatrajn vestojn ktp. cianorato
Salo de HAu (CN)4 (tetracianorato). cianorito
Salo de HAu (CN)3 (tricianorato). randorita
(pp libro) Havanta paĝrandojn kovritajn per ortavoleto. RIM. 'or/' enestas en kelkaj propraj nomoj kun signifo aŭ materiala: la Orfelo (Vd felo), la Orlando (Eldorado), la Bordo Ora (Ganao); aŭ metafora: la Ora Korno (ĉe Istanbulo).
Esprimoj
Adori la oran bovidon (= monon).
Ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro (per mono oni faras ĉion)
Kiu havas oron, havas honoron.
La ora nombro (responda al aparte harmonia proporcio).
La ora nombro.
Ne defendas oro kontraŭ doloro.
Ne ĉio estas oro, kio brilas.
Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas.
Parolo estas arĝenta, sed ora la silento.
Temp' estas valoro simile al oro.
Utopiulo esperas revenigi la oran tempaĝon (feliĉan praan tempaĝon, je kiu kredis antikvuloj).
ĝentila kaj trankvila, kun koro el oro.
Kelkaj kunmetaĵoj
briloraĵo,cianorato,cianorito,ora,orado,oralgoj,orato,oraĵisto,oraĵo,orbati,orbriko,orbulo,ordona,oreca,orejo,oreksporto,orhava,ori,origi,oriĝi,orkolora,oro,orpigmento,randorita,reori,senorigi
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
alojo ( ( kunfandaĵo)
altapreza
arĝento : blanke-griza valora metalo (Ag)
bonega afero
damaskeni
dika orero
drato
elemento
facile fadenigebla
fidu brilan eksteron)
flava : kun koloro de matura citrono, kun koloro simila al tiu de oro
flava metalo
gisbriko
ingoto
juvelarto
juvelisto (oraĵisto)
juvelo : ornamaĵo el multekosta materialo (oro, arĝento, valora ŝtono.)
juveloj
karato
krisolo ( fandvazo)
metalo
ministo
moneroj
mono
multekosta
multvalora
ora dispartigo
ora koro
ora ringo, medalo
orarĝento
orbriko
orbulo
oresploristo
orfolio
orita kadro, braceleto
orlavisto
ormaso
oro : flaveca valora metalo (Au); ori: tegi per oro
oro laŭ folioj, laŭ fandaĵoj
orruĝa
orŝtoneto
ovoflav(aĵ)o: flava interna parto de ovo
pagi per oro (ne per valorpaperoj)
Paktolo ( orrivero)
plaki
promesi orajn montojn ( ŝmiri)
riĉeco
simbolo Au. stampilo
titro
trezoro : alte ŝatata, bone gardata havaĵo; tuto de la multekostaj objektoj kaj (aŭ) mono apartenanta al iu/io
valori: havi (grandan, iun) valoron; havi meriton
valoro : graveco; dezirindeco; grandeco de kosto; ŝatateco; utileco
Ankaŭ vidu:
financo. fiziko. juvelo. kosti. mono. pagi. riĉa. valor/o.
Bildvortaro
260 : oraĵisto kaj arĝentaĵisto
260-01 : laminilo, drata kaj lada premrulilo
260-02 : tirstablo
260-03 : drato (ora aŭ arĝenta drato)
260-04 : drilo
260-05 : kverstango
260-06 : elektra fleksŝafta bormaŝino
260-07 : globa frezilo kun tenilo
260-08 -10 : fandoforneto
260-09 : ŝamota kovrilo
260-10 : grafita krisolo, fandvazo
260-11 : krisoltenajlo
260-12 : arĉosegilo
260-13 : arabesko-sega klingo
260-14 : lutbrulilo
260-15 : helictranĉa plato
260-16 : cilindra lutkompresoro
260-17 : oraĵisto
260-18 : matrickubo
260-19 : cizelilo, stampilo
260-20 : oraĵista stablo
260-21 : leda pulvorujo
260-22 : fajlodorno
260-23 : ĉizojo
260-24 : ringokalibrigilo
260-25 : ringokalibrilo
260-26 : ringorondigilo
260-27 : fingrokalibrilo
260-28 : ŝtala ortilo
260-29 : ledkuseno
260-30 : cizelilujo
260-31 : cizelilo, stampilo
260-32 : magneto
260-33 : stablopuriga broso
260-34 : gravura globo
260-35 : orpesilo
260-36 : senoksidiga lutlikvo
260-37 : inkandeska plato (el lignokarbo)
260-38 : lutaĵdrato
260-39 : lutborakso
260-40 : fasona martelo
260-41 : cizela martelo
260-42 -46 : polurmaŝino
260-43 : polvoforsuĉilo
260-44 : polurbroso
260-45 : pulvorkolektujo
260-46 : malsek-brosa aparato
260-47 : ronda fajlilo
260-48 : ruĝa hematito
260-49 : plata fajlilo
260-50 : tenilo de fajlilo
260-51 : polurŝtalo
Iel rilatitaj:
Paktolx
alkemix
alojx
artx
arĝentx
aŭripigmentx
blondx
braceletx
brikx
brilx
bulx
damaskenx
darkemonx
dratx
elementx
esplorx
fadenx
fandx
financx
fizikx
fiŝx
flavx
folix
honorx
ingotx
juvelx
kadrx
karatx
korx
kostx
krisolx
lavx
legomx
masx
materialx
medalx
metalx
minx
monunux
monx
ovx
pagx
partx
plakx
prezx
ringx
riverx
riĉx
stampx
titrx
trezorx
valorx
vestx
ŝmirx
ŝtonx