rajdi

*rajd/i

  1. (ntr) Iri, sidante sur la dorso de besto, kiun oni gvidas: vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj (X); kavaliroj kaj sinjorinoj surĉevale rajdas tra la arbaro (Z); en rapida trotado ili rajdis laŭ la vojo (Z); rajdu tien, rajdu al la foiro (Z); (analoge) rajdi sur ies ŝultroj.
  1. (ntr) Veturi per ia ilo, sidante kvazaŭ sur ĉevalo: rajdi sur biciklo; rajdante sur siaj migrobastonoj kiel sorĉistinoj (Z).
  1. (tr) Esti kvazaŭ en rajda pozicio sur, partnero dum koito: k laŭ la mod' ĉevala li rajdis min de poste (W); ho, brava ĵokeino mia, vi rajdis min sen vipo, sprono (TC).
    amazono.
  • rajdo
    Ago de tiu kiu rajdas: rajdo normala, difekta. [VIDU] rajdarto.
  • rajda
    Rilata al rajdo: rajda vetkurado; rajda statuo.
  • rajde
    En la maniero de iu, kiu rajdas: ili sidas rajde sur bastono (Z); (f) malfeliĉo venas rajde, foriras piede (Z).
  • rajdado
    Irado rajda: la rajdado estis longa kaj laciga; dum la rajdado tra la arbaro (Z).
  • rajdanto
    1. Homo, kiu rajdas: ne estas piediranto kolego al rajdanto (Z).
    1. Pezilo, rajde sidanta sur la vekto de pesilo, kaj ŝovebla tien kaj reen, por ĝusta determino de la pezo.
    1. Metala peceto kun duobla fendeto, kiun oni povas rajde meti sur slipon, por pli facile retrovi ĝin inter aliaj.
  • rajdantaro
    Grupo da rajdantoj.
    kavalkado.
  • rajdejo
    Loko, kie oni ekzerciĝas en la rajdarto.
  • rajdigi
    Fari, ke iu rajdu: li rajdigadis sur, siaj genuoj iliajn ĉarmajn infanojn (Z).
  • rajdisto
    Viro, plejofte soldato, kies metio estas rajdi: pretergalopis skadro de rajdistoj, armitaj per lancoj (B); (metafore) hispanaj rajdistoj ( [ARMEOJ] iu el serio de moveblaj bariloj, konsistantaj el ligna bloko kun feraj pikiloj, uzataj por protekti defendlinion kontraŭ kavalerio, tankoj ks, ankaŭ nomataj Frisaj ĉevaloj).
  • antaŭrajdanto
    1. Tiu, kiu rajdas antaŭ karavano, trupo aŭ veturilaro, por liberigi la vojon.
    1. = postiljono 2.
  • ekrajdi
    Komenci rajdadon: ekrajdi sur kameloj (X); ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno (Z).
  • postrajdi (tr)
    Sekvi aŭ persekuti, rajdante: la militistoj de Faraono postrajdis la hebreojn.
  • artrajdisto
    Artisto, kiu dresis ĉevalon al malfacilaj irmanieroj kaj prezentas ĝin publike.
  • pikrajdisto
    En la taŭrbatalo, rajdisto, kies rolo estas lacigi la taŭron per pikoj de sia lanco.

    rajdi

    Bildvortaro


    105-01 -8 : dresrajdado
    105-01 : dreskvadrato; dresejo
    105-02 : dresejbarilo; kvadratbarilo
    105-03 : dresata ĉevalo; dresĉevalo
    105-04 : piedingo
    105-05 : nigra rajdĵaketo
    105-06 : blanka rajdpantalono
    105-07 : cilindra ĉapelo
    105-08 : irmaniero; maniero de hufometado
    105-09 -17 : obstaklorajdo
    105-09 : stangobarilo, duonfiksa obstaklo (simile: heĝo; foso kun heĝo; duobla barilo; hurdo)
    105-10 : saltĉevalo
    105-11 : saltselo
    105-12 : selrimeno
    105-13 : brido
    105-14 : ruĝa rajdjako
    105-15 : rajdkaskedo
    105-16 : ŝirmobandaĝo; krurbandaĝo
    105-17 : pasternoŝirmilo
    105-18 -21 : terenrajdo, parto de tritaga aŭ kompleta rajdo (kune kun ĉas- kaj dresrajdo)
    105-18 : kampovego
    105-19 : remparo, firma obstaklo
    105-20 : kasko; ŝirmokasko
    105-21 : vojindikilo; vegindikilo; vegmarko
    105-22 -24 : obstaklorajdo; hurdorajdo
    105-22 : heĝo kun akvofoso, fiksa obstaklo
    105-23 : salto
    105-24 : rajdvipo
    105-25 -37 : trotkonkurso
    105-25 : trotkonkursejo; ĉevaltrotejo
    105-26 : sulkio
    105-27 : spokorado kun plasta ŝirmilo
    105-28 : sulkirajdanto en trotvestaĵoj
    105-29 : kondukŝnuro; kondukiloj
    105-30 : trotĉevalo
    105-31 : makulkolora ĉevalo; bunta ĉevalo; ruana ĉevalo
    105-32 : ŝirmrulaĵo (malebligas malsuprenrigardon)
    105-33 : gamaŝo; krurmufo; kruringo
    105-34 : maleolŝirmilo
    105-35 : startnumero
    105-36 : vitrita spektantejo kun totalizatoraj giĉetoj
    105-37 : tabulo de totalizatoro; totalizatora tabulo
    105-38 -40 : galopkonkurso; vetgalopado
    105-38 : galopĉevalo, konkursĉevalo
    105-39 : ĵokeo (profesia rajdisto)
    105-40 : galopejo; galopvego

    Iel rilatitaj:

    amazonx antaŭ artx azenx biciklx bridx irx piedingx ĉevalx