velo

*vel/o

  1. [ŜIPOJ] Granda forta peco el tolo aŭ alia samefika materialo, fiksita ĉe la mastoj kaj etendita, por kapti la venton kaj antaŭenigi akvoveturilon: ferli, malferli, brajli, rigi, hisi la velo (j)n; la vento estis favora kaj ili streĉis la velojn (Z); la vento puŝegis la plenblovitan velon (Z); kvadrata, latina velo; laŭlarĝa velo (kvarranda velo, kiu etendiĝas transverse de la masto ĝis ambaŭ flankoj de la ŝipo); laŭlongaj veloj; bramvelo, topvelo; mataj veloj de jonko.
    bonedo, gafo, jardo, ĵibo, raliko, spinako, stajo, veltabulo.
  1. Aparato, el tolo aŭ tabuloj, fiksita ĉe la brakoj de ventmuelilo, por kapti la venton.
  1. [ANATOMIO] La pli-malpli streĉita membrano de kelkaj organoj: valva velo (de la atrioventriklaj valvoj); palata velo (velum palatinum); mola palato (muskolomembrana septo, kiu kompletigas malantaŭe kaj malsupre la ostan palaton, kaj disigas la partojn buŝan kaj nazan disde la faringo); [BIOLOGIO] la palata velo, leviĝante, fermas la nazajn kavojn dum la glutado, k, malleviĝante, ebligas la prononcadon de la nazaloj kaj velaroj.
    uvulo.
  • vela
    Rilata al velo.
  • vel (ad)i (ntr)
    Veturi per helpo de velo(j): la boato veladis tra la lago; veladi kontraŭ la vento (
    boardi).
  • velaro
    Tuto de la veloj de ŝipo: veturi kun plena velara.
  • velpreta
    Preta ekveli.
  • velveturi (Z)
    Veli.
  • antaŭvelo
    Velo fiksita ĉe la antaŭa masto.
  • ekveli
    Streĉi la velo (j)n, por ekveturi.
  • reĝvelo
    ĉiu el la plej altaj veloj de fregato.

    velo

    REVO: [velo]

    blovi fonetiko korpo maro sporto ŝipo

    Bildvortaro


    100-01 -39 : velboato
    100-01 : antaŭa ferdeko; pruo
    100-02 : masto
    100-03 : trapezoŝnuro
    100-04 : prustaja distreĉilo
    100-05 : ĵibo; stajvelo
    100-06 : antaŭstajo; prustajo
    100-07 : antaŭvelo
    100-08 : antaŭvela takelo
    100-09 : transversa stajo
    100-10 : streĉbolto de transversa stajo
    100-11 : mastpiedo
    100-12 : bumtakelo
    100-13 : antaŭvela ŝkotopinĉilo
    100-14 : antaŭvela ŝkoto
    100-15 : ŝvertujo*
    100-16 : ŝkotokapstano
    100-17 : ŝverto
    100-18 : bumŝkota glitfiksilo
    100-19 : bumvela ŝkoto
    100-20 : gvidrelo de antaŭvela ŝkoto
    100-21 : elklinzono
    100-22 : longigo de rudrostango
    100-23 : rudrostango
    100-24 : rudrokapo
    100-25 : rudroplato
    100-26 : spegulo; pobofaco
    100-27 : akvoelfluilo; senakviga truo
    100-28 : bumvela halso
    100-29 : velfenestro
    100-30 : bumo
    100-31 : suba raliko
    100-32 : ŝkotkorno
    100-33 : antaŭraliko
    100-34 : latujo; latpoŝo
    100-35 : velolato
    100-36 : postraliko
    100-37 : ĉefvelo; bumvelo
    100-38 : ĉefvelokapo; bumvelkapo
    100-39 : velflageto; vimplo; ventomontrilo
    100-40 -56 : velboataj kategorioj
    100-40 : finna jolo; Fin-Dingi [Finn- Dinghy]
    100-41 : jolo de klaso 470-a
    100-42 : jolo Pirato
    100-43 : olimpika jolo
    100-44 : jolo de klaso 49-a
    100-45 : jolo Fluganta Holandano [Flying Dutchman]
    100-46 : ŝarpio* de 12 m 2 [Sharpie]
    100-47 : hansa jolo (jolo kun unuecigita kilŝverto*)
    100-48 : jolo Stelo [Star]
    100-49 : kilboato Drako [Dragon]
    100-50 : kilboato solingo* [Soling]
    100-51 : krozjolo de 20-m 2
    100-52 : katamarano
    100-53 : duobla ŝelo
    100-54 : balta slupo (rifjaĥto) de 30 m 2
    100-55 : jaĥto de klaso 5,5 metra
    100-56 : altmara jaĥto de IMS-klaso
    101-01 -13 : velpozio kaj ventodirektoj
    101-01 : velado ventoposte
    101-02 : ĉefvelo; bumvelo
    101-03 : antaŭvelo
    101-04 : papilia pozicio de veloj
    101-05 : kapuso
    101-06 : ventodirekto
    101-07 : kontraŭventa ŝipo; ŝipo kontraŭvente
    101-08 : flirtantaj veloj; tremantaj veloj
    101-09 : kontraŭventa velado; lofado
    101-10 : boardado
    101-11 : velado per flankorta vento
    101-12 : ventlarga velado
    101-13 : larga brizo
    101-14 -24 : regatto; boatkonkurso
    101-14 : starto- kaj celbuo
    101-15 : startiga ŝipo
    101-16 : trianguleca itinero (konkursvojo)
    101-17 : returniga buo
    101-18 : kursobuo
    101-19 : unua rondiro
    101-20 : dua rondiro
    101-21 : tria rondiro
    101-22 : krozostreko
    101-23 : postventa streko
    101-24 : larga streko
    101-25 -28 : krozado
    101-25 : kroza streko
    101-26 : halsado
    101-27 : ĝirado
    101-28 : perdo de vojstreko pro halsado
    101-29 -41 : ŝelformoj de velboatoj
    101-29 -34 : krozjaĥto kun balastkilo
    101-29 : pobo
    101-30 : kulerpruo
    101-31 : akvolinio
    101-32 : balastkilo
    101-33 : balasto
    101-34 : rudro
    101-35 : konkursjaĥto
    101-36 : plumbokilo
    101-37 -41 : jolo, ŝvertojaĥto* (kun stabiliga naĝilo)
    101-37 : levebla rudro
    101-38 : stirejo
    101-39 : kajuto; kajuta superkonstruo
    101-40 : rekta steveno
    101-41 : levebla ŝverto* (stabiligilo)
    101-42 -49 : poboformoj de velbarkoj
    101-42 : jaĥtopobo
    101-43 : pobospegulo; pobofaco
    101-44 : kanupobo
    101-45 : pinta pobo
    101-46 : nomŝildo; nomplato
    101-47 : kilnaĝilo
    101-48 : faca pobo
    101-49 : pobospegulo; pobofaco
    101-50 -52 : klinkovra bretŝelo
    101-50 -57 : bretŝelo de lignaj boatoj
    101-50 : ekstera ŝelbreto
    101-51 : ripo
    101-52 : nito
    101-53 : karavela bretŝelo
    101-54 : juntripa konstruo
    101-55 : juntripo; laŭlonga ripo
    101-56 : diagonalkarvela bretŝelo
    101-57 : interna bretŝelo

    Iel rilatitaj:

    antaŭ aŭrikx balancelx barkx blovx boardx bonedx brajlx brigx bulenx fonetikx korpx marx sportx tabulx ventx veturx ŝipx