figuro

*figur/o

  1. Videbla ekstera formo de estaĵo: la figuro de Marta, kiu enpense estis iom klinita antaŭen, rektiĝis (Z); tiu figuro estis sia propra figuro, reflektita en la spegulo (Z); tiu ĉi rigardo laŭkuris de la piedoj ĝis la kapo la gracian figuron de la instruistino (Z); ŝia tuta figuro estis senmova (Z); (f) li estas grava figuro de la angla literaturo.
  1. Belarta objekto, prezentanta, reproduktanta estaĵon: Abraham disbatas la figurojn de la idoloj (Z); la figurojn de iliaj dioj disbatu (X); ludkartaj figuroj (reĝo, reĝino kaj fanto).
  1. Kunigo de linioj, punktoj kaj surfacoj: geometriaj figuroj.
    diagramo, grafikaĵo.
  1. [BELETRO] Procedo, kiu igas la penson pli frapa, reliefigante la esprimon: oni distingas la literfigurojn, la sonfigurojn, la vortfigurojn, la frazfigurojn, la ritmofigurojn, la stilfigurojn, la parolfigurojn k.a.; retorika figuro.
    metaforo, tropo.
  1. [MUZIKO] Aparta, signifa notgrupo, melodia aŭ ritma.
    frazo 3.
  • figura
    Rilata al figuro:
    1. figura arto (figuri abstrakta);
    1. figura senco (ne la propra, laŭlitera senco); figure uzata vorto.
  • figuri (tr)
    1. Prezenti, reprodukti formon, figuron de estaĵo aŭ objekto: la statuo, pentraĵo, bildo figuras personon, leonon, floron, vazon.
    1. Prezenti la aspekton de, roli per sia eksteraĵo: li ne figuras en tiu filmo.
      aktori, pozi.
  • figurado
    Ago de tiu, kiu figuras.
  • figuraĵo
    Io figurita.
    bildo, desegnaĵo, ilustraĵo.
  • figuranto
    [SPEKTAKLO] Aktoro, kiu ne gravas por la intrigo kaj prezentas nur neparolantan figuron: vivanta bildo, en kiu partoprenis ĉirkaŭ cent figurantoj (B); organizi la figurantaron de baleto, revuo, efekta teatraĵo. SIN. statisto.
  • figureto
    Malgranda figuro (statueto, ornamaĵeto prezentanta beston ktp).
  • antaŭfiguri
    Anticipe figuri: iuj teologoj asertas, ke la Malnova Testamento antaŭfiguras la Novan.
  • misfiguri
    Prezenti sub malbona aspekto la figuron de iu aŭ io.
  • transfiguri
    Doni pli brilan, noblan figuron: la ĝojo lin transfiguris.
  • transfiguriĝo
    [KRISTANISMO] Alpreno de glora supernatura aspekto far Jesuo, kaj tion memoriganta festo (6an de Aŭg.).
  • belfigura
    Prezentanta belan figuron: belfiguraj komizoj altiras la aĉetantinojn (Z).
  • ĉifonfiguro (Z)
    Birdotimigilo kun proksimuma figuro de homo.
  • frazfiguro
    Lingvofiguro, koncernanta la sintakson. [VIDU] anakoluto, elipso, enalago, hipalago, hendiadino, inversio, pleonasmo, silepso, zeŭgmo.
  • literfiguro
    [BELETRO] Lingvofiguro, koncernanta la fonetikon. [VIDU] aferezo, apokopo, dierezo, krazo, metatezo, sinkopo, sinerezo, tmezo.
  • parolfiguro
    Lingvofiguro, koncernanta la parolarton. [VIDU] aposiopezo, apostrofo, eksklamacio, enumeracio, epanortozo, epifonemo, gradacio, ironio, koncedo, pretericio, prolepso, prozopopeo.
  • sanktfiguro
    Ikono: sanktfigurojn (iu) ornamas kaj homojn malamas (Z).
  • stelfiguro
    Konstelacio.
  • stilfiguro
    [BELETRO] Lingvofiguro, koncernanta stilistikon. [VIDU] antitezo, enantiozo, eŭfemismo, hipalago, hiperbolo, litoto, oksimoro.
  • ŝakfiguro
    [LUDOJ] ĉiu el la ŝakpecoj, kiuj povas moviĝi en ĉiuj direktoj (reĝo, damo, ĉevalo, kuriero, turo), kontraste al la peonoj.
  • tutfigure
    Tiel, ke la tuta figuro estas prezentita: li estis skulptita tutfigure.
    busto, kapo.
  • vortfiguro
    [BELETRO] Lingvofiguro, koncernanta la semantikon. SIN. tropo. [VIDU] antifrazo, antonomazio, katakrezo, metaforo, metonimio, perifrazo, sinekdoko.

    figuro


    Iel rilatitaj:

    anaforx antaŭ antifrazx antitezx antonomazix asonancx bosx damx desegnx formx teatrx timx ĝardenx