familio

*famili/o

  1. Aro konsistanta el patro, patrino kaj infanoj: patro de la familio (Z); vivi en sia familio; en malsata familio mankas harmonio (Z); se vi scias la adreson de lia familio, transdonu al ĝi mian kondolencon (Z); al senfruktulino li donas familion (X) (infanojn).
  1. La tuta parencaro, ĝenerale: mia familio estas la plej malgranda el ĉiuj familioj de la tribo (X); ĉiu familio havas sian kriplulon (Z); aparteni al nobela familio.
    domo, gento.
  1. [BIOLOGIO] Sistematika unuo (familia) ampleksanta parencajn genrojn, kun rango malsupera al ordo, supera al genro, montrata en botaniko per la sufikso ac, en zoologio per la sufikso ed: familio de rozacoj, de akcipitredoj.
  1. [LINGVOSCIENCO] Tuto de la lingvoj devenantaj de unu komuna pralingvo: la dana lingvo apartenas al la ĝermana familio; la praĝermana lingvo apartenis al la hindeŭropa familio.
  1. [MATEMATIKO] Kolekto de elementoj.
    aro, klaso.
  1. [TIPOGRAFIO] Kompleto de tiparoj kun diversaj fasonoj, gradoj, pezoj ktp, sed kun simila aspekto kaj komuna nomo: Palatino kaj Kuriero estas tiparaj familioj; la programo estas liverata kun ĉ. 75 tiparoj en pli ol 30 familioj.
  • familia
    1. Rilata al familio: la familia domo (Z); komunaj familiaj manĝadoj (Z); familiaj aferoj (Z); familia simileco (B); familia nomo; familia tombo (Z); inter familiaj ĝojoj kaj devoj kvin jaroj pasis (Z); unu granda rondo familia (Z).
    1. Familiara.
  • familiano
    Ano de unu familio.
  • familianaro
    Tuto de la parencaro: grandnombra familianaro, kies ĉiuj membroj rigardadis la rabenon kiel estron (Z).
  • familiestro
    ĉefo de familio: la familiestroj de la familio de Gilead (X).
  • samfamiliano
    Membro de la sama familio.
  • subfamilio
    [BIOLOGIO] Sistematika unuo (subfamilia) ampleksanta tre parencajn genrojn de la sama familio, montrata en zoologio per la sufikso en, en botaniko per la sufikso oide: subfamilio de malusoideoj, de lutrenoj.
  • superfamilio
    [ZOOLOGIO] Sistematika unuo (superfamilia), ampleksanta tre parencajn familiojn de la sama ordo, montrata per la sufikso oide: superfamilio de homoideoj.
  • vortfamilio
    [LINGVOSCIENCO] Tuto de la vortoj formeblaj el unu rad. , aŭ (en etnaj lingvoj) devenantaj de unu sola vorto en la pralingvo: en fino de la Ekzercaro troviĝas tipa vortfamilio de la radiko san.


    Esprimoj


    Kia patro, tia filo
    Kuzo je la tria grado
    Onklo sur la patra flanko

    Kelkaj kunmetaĵoj

    familia, familia mediteranea febro, familianaro, familiano, familiara, familiaraĵoj, familiareco, familiariĝi, familiestro, familinomo, samfamiliano, subfamilio, superfamilio, vortfamilio

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    av(in)o
    avo patrinflanka
    bofil(in)o
    bofrat(in)o
    bogepatroj
    bopatr(in)o
    duonfil(in)o
    duonfrat(in)o
    duonpatr(in)o
    edz(in)o
    familianoj
    fil(in)o
    gepatroj
    idaro
    ido
    infano
    kromedz(in)o
    kuz(in)o
    laktofrato
    membro
    nep(in)o
    nev(in)o
    nutrofrato
    onkl(in)o
    oĉjo
    parencaro
    parencino
    parencoj
    patr(in)o
    posteuloj
    postnepo
    praav(in)o
    praavo
    pranepo
    praonklo
    prapatr(in)o
    ĝemelo

    agnato
    ano
    branĉo de familio
    domo

    genealogio
    generacio
    genro
    kognato
    kolekto
    ordo

    antaŭuloj
    atavismo
    bastardeco
    bastardo
    bildigo
    filigi
    geedziĝi
    incesto (= sangadulto)
    nomo
    puerpera
    samsanguloj
    seninterrompa ĉeno de generacioj
    simileco

    naski
    homo

    Iel rilatitaj:

    -ac -an -ar -id agnatx antaŭ arbx arx atavismx avx bastardx bildx blazonx branĉx domx edzx familix filx fratx ge genealogx generacix genrx gentx homx incestx infanx klasx kognatx kolektx kuzx laktx lingvx membrx naskx nepx nevx nomx nutrx oide onklx ordx parencx patrinx patrx post puerperx samx sangx similx tribx ĝemelx