amplifi

[fiziko] [elektro] [telekomunikoj] Plifortigi elektrajn oscilojn aŭ alternajn kurentojn.
  • amplifo
    Pliigo de la (alterna) tensio aŭ kurento de telekomunika kurento en kondukilo aŭ de ricevita radiosignalo per taŭga aparato: indico de amplifo, koeficiento de amplifo.
  • amplifa
    Rilata al amplifo: amplifa stacio (en telekomunika lineo ks).
  • amplifilo
    Aparato, por pliigi la energion de elektraj osciloj aŭ kurento.
    transistoro.
  • antaŭamplifilo
    Unuŝtupa amplifilo, uzata por plialtigi la nivelon de malfortaj signaloj ricevitaj de anteno, mikrofono ks.
    amplifi



    Iel rilatitaj:

    antaŭ elektrx pli stacix