flari

*flar/i (tr)

  1. Percepti odorojn: nazon ili havas, sed ne flaras (X); la Eternulo flaris la agrablan odoron (X); kariofila oleo, kiun oni povas nur flari (Z).
  1. Esplori, distingi kaj ĝui (pp odoro): tiu (la blinda Isaako) flaris la odoron de liaj vestoj (X); la rozoj taŭgas nur por rigardi kaj flari ilin (Z); hundo flaras la murbazojn.
  1. = enflari.
  • flaro
    Percepto de odoro: unu flaro sufiĉas!
  • flara
    Rilata al la flarado: flara nervo.
  • flarado
    Tiu el la kvin klasikaj sensoj, per kiu oni perceptas la odorojn: la sento de flarado estis ĉe li disvolvita en plej alta grado (Z); havi delikatan flaradon. SIN. flarsenso.
  • flarsenti (tr)
    Ekkoni per flarado: oni povis flarsenti, kiaj manĝaĵoj estis pretigitaj (Z); de malproksime la ĉevalo flarsentas la batalon (X).
  • antaŭflari
    (f) Anticipe ekkoni, suspekti: antaŭflari malfeliĉon (Z).
  • ekflari
    Enspiri aeron, por distingi odoron.
  • elflari
    Malkovri per flarado: elflari spuron.
  • enflari
    Ennazigi: enflari tabakon (Z).
    snufi.
  • priflari
    Esplori per flarado: ĉashundo priflaras la leporon.

    flari

    REVO: [flari]
    aromo.haladzo.mucida.odoro.parfumo.
    gusta.

    Iel rilatitaj:

    anosmix antaŭ brilx fumx gustx nazx odorx