pordo

*pord/o

  1. Libera spaco aranĝita en muro de urbo, konstruaĵo aŭ ĉambro, por en- kaj el-iri: ĉe ia eniro tra la pordoj (X); aĉeti sian bileton ĉe la pordo de la teatro; komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo kaj fenestroj (Z); en bona ordo tra la pordo! (Z).
  1. Ligna aŭ fera klapego, kiu fermas tiun spacon kaj povas duonturniĝi por ebligi la trairon: dika tabulega pordo (Z); unuklapa, duklapa pordo; vitra, krada pordo; fermi, ŝlosi pordon; ŝi malfermis la flankan pordon, kiu kondukis en ŝian ĉambron (Z); duone malfermita pordo (Z); ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas (Z); frapi je la pordo (Z); oni rompis poton je la pordo (Z); pordo de aŭto, de vagono; (analoge) la pordoj de ŝranko, de forno; (f) frapi je ies pordo (peti de tiu persono helpon); lasi malfermita la pordon por novaj traktatoj; sieĝi ies pordon (Z); neniam povus malfermiĝi por ŝi la pordo de favorkoreco (Z). [VIDU] pordferme.
  1. [ANATOMIO] Loko, kie la vaskuloj k.a. eniras en la hepaton: hepata pordo (porta hepatis).
  • porda
    1. Rilata al pordo (j).
    1. [ANATOMIO] Rilata al la hepata pordo: porda vejno (V. portae, kiu kolektas al la hepato la sangon de la diversaj digestaj organoj).
      pileo.
  • *pordego
    1. ĉefa pordo de domo, tra kiu eniras la veturiloj: kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis la korton (Z).
    1. Granda pordo de fortikigita urbo: la gardostaranto ĉe la pordego (Z); la poŝta kaleŝo haltis antaŭ la urba pordego (Z); ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando (X); (f) ĉu malfermiĝis antaŭ vi la pordego de la morto? (X).
    1. En Oriento, tia pordego, rigardata kiel simbolo de la urbo aŭ lando mem: Judujo funebras, ĝiaj pordegoj malĝoje nigriĝis (X); pordegoj de Hades ne superfortos ĝin (N) (mian eklezion); la Plejalta Pordego (malnova nomo de la turka registaro).
  • pordeto
    Malgranda pordo, ofte aranĝita en pli granda: ŝi enkuris en la pordegon kaj forte ĵetfermis post si la pordeton (Z); pordeto de stalo, de giĉeto.
  • pordisto
    Homo, kies okupo estas gardi domon, kontrolante la enirantojn, donante informojn pri la loĝantoj ktp: aperis galonita pordisto (Z); ŝi renkontis la pordiston, kiu portis faskon da ligno al unu el la loĝejoj (Z); pordisto de preĝejo; pordistejo; pordistedzino (Z).
  • antaŭpordo
    Porĉo.
  • ĉefpordo
    La pordo, kiu kondukas al la domparto destinita al la vizitantoj.
  • fenestropordo
    Fenestro, kies klapoj atingas ĝis la planko kaj tra kiu oni povas en- aŭ el-iri.
  • ferdekpordo
    [ŜIPOJ] Aperturo en ferdeko, tra kiu oni enmetas pakaĵojn en holdojn, aŭ pordo, kiu kondukas de la ferdeko al la internaĵo de la ŝipo.
  • fulgopordeto
    Pordeto, malfermebla ĉe la bazo de fumtubo, kamentubo ks, por ebligi forprenon de la fulgo.
  • klappordo
    Horizontala pordo en planko aŭ plafono.
  • kluzpord (et)o
    Vd kluzo.
  • latispordo
    Pordo, kies kadro entenas latison.
  • stratpordo
    Pordo, kiu kondukas el la domo rekte en la straton.
  • svingpordo
    Risorta pordo, kiun oni povas malfermi de ambaŭ flankoj, kaj kiu mem refermiĝas, sed ne ŝlosiĝas.
  • ŝovpordo
    Pordo, kies plataĵo ŝoviĝas sur reloj, paralele al la muro.
    husumo.

    pordo


    Esprimoj

    Balai antaŭ sia pordo (Z).
    Ekbruis la fermata pordo.
    Elĵetita tra la pordo, li revenas tra la fenestro.
    Eniri pordpuŝe, kune kun la pordo.
    Forpeli iun tra la pordo.
    Frapfermi la pordon antaŭ ies nazo.
    Frapi je ies pordo por peti helpon.
    Frapu kaj estos malfermita al vi.
    Homoj pri kiuj ni ne scias, de kie ili estas.
    Hundo gardanta du pordojn restos malsata (oni ne povas servi du mastrojn samtempe).
    Kiu frapas, al tiu oni malfermas (Z) (la pordon).
    Komenciĝis mizero, ĝi venas per pordo k fenestroj (Z).
    La ŝlosado de la pordo estis komandata de ekstere (per elektra cirkvito).
    Malfermi la pordon en plena larĝo.
    Ora ŝlosilo ĉiun pordon malfermas (Z).
    Pasu do tra la fenestro, se la pordo estas fermita!.
    Pelu mizeron tra l' pordo, ĝi revenos tra l' fenestro (Z).
    Pordo kondukanta el la ĉambro en la ĝardenon, donanta aliron al la strato.
    Puŝi la pordon per piedoj.
    Respondi la pordon.
    Se ĉiu balaos antaŭ sia pordo, tiam en la tuta urbo estos ordo (Z).
    Sonorigi ĉe ies pordo.
    Sukcesa venkanto de pordoj malfermitaj (Z).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    antaŭpordo , fenestropordo , ferdekpordo , fulgopordeto , klappordo , kluzpord (et)o, kluzpordo , latispordo ,porda,pordego,pordeto, pordhoko ,pordisto, pordoferme , pordokurteno , pordopivoto , pordosonorilo , pordoĉeno , stratpordo , svingpordo , ĉefpordo , ŝovpordo

    Parto de

    alero
    alkovo
    anso
    butono
    embrazuro
    fenestro
    fingroplato
    flugilo
    fosto
    frapilo
    friso
    frontono
    giĉeto
    gutlado
    hokingo
    hoko
    kadro (framo)
    kadrumo
    kardino
    kento
    klapego
    klinko
    lambrekino
    lintelo
    luketo
    luko
    manilo
    noktosonorilo
    panelo
    perono
    pivoto
    rabeto
    randaĵo
    riglilo
    riglobutono
    serurbuŝo
    serurlango
    seruro
    sojlo
    stango
    tenilo
    timpano
    ĉarniro
    ĉeno
    ŝtopgarnaĵo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    husumo
    pavezo
    porĉo
    poterno
    spegulŝranko
    stratpordo
    svingpordo
    ŝovpordo
    ŝoĵio

    duklapa
    fajrhaltiga
    faldebla
    kabineta
    korta
    krada
    unuklapa
    vitra
    fermita nur senŝlose
    pordoferme

    albati
    alkateni
    barikadi
    deŝovi
    feltizi
    fermi
    frapadi
    frapi
    klaki
    knari
    komandi
    malfermi
    malŝlosi
    masonfermi
    puŝfermi
    rigli
    sonorigi
    tirfermi
    vitri
    ŝlosfermi
    ŝlosi
    ŝraŭbi

    atendovico
    dirko

    eniro
    enveturejo
    kluzo
    krako
    kupeo
    kurteno
    paspartuo
    pilastro
    pileo
    strikposteno
    ĉambro
    ŝranko
    ŝtipeto
    ŝuskrapilo

    Ankaŭ vidu:

    domo , fenestro , hejmo , hejti , hundo , loĝi , urbo

    Iel rilatitaj:

    Cerberx alerx alkovx ansx antaŭ barbakanx barikadx batx butonx dirkx domx embrazurx enirx fajrx faldx feltx fenestrx fermx flugx fostx frapx frisx frontonx giĉetx hejmx hejtx hokx hundx husumx irx kabinetx kadrx kardinx katenx kentx klakx klapx klinkx kluzx knarx komandx kortx kradx krakx kupex kurtenx ladx lambrekinx lintelx loĝx lukx lumx manx meblx murx panelx paspartux pasx pavezx peronx pilastrx pilex pivotx platx porĉx postenx poternx rabetx randx riglx serurx skrapx sojlx sonorx stangx stratx svingx svinx tenx timpanx urbx vagonx varmx veturx vicx vitrx ĉambrx ĉarnirx ĉenx ŝlosx ŝovx ŝoĵix ŝrankx ŝraŭbx ŝtipx ŝtopx