kelto

kelt/o

Ano de antikva hindeŭropa gentaro, kiu invadis grandan parton de Eŭropo kaj Malgrandazion, kaj fiksiĝis precipe en Gaŭlio, Kimrio kaj Irlando.
  • kelta
    1. Rilata al la keltoj: la keltaj lingvoj; la kelta religio.
    1. [LINGVOSCIENCO] Rilata al lingvogrupo, kiu konsistas el du subgrupoj: la gaela (irlanda, skotgaela, manksa) kaj la britona (kimra, kornvala kaj bretona).
  • Keltio, Keltujo
    1. [HISTORIO] Parto de Gaŭlio, inter Sejno kaj Garono.
    1. (M) La tuto de la landoj, en kiuj konserviĝas elementoj (lingvaj, folkloraj ks) de la kelta civilizacio.
  • kelt-ibero
    Ano de popolo, el deveno miksita de keltoj kaj iberoj, loĝantaj en Keltio en la epoko de la Romana konkero.
  • antaŭkelta
    Ekzistinta antaŭ la invado de la keltoj: antaŭkelta loknomo.

    Iel rilatitaj:

    antaŭ bardx belgx britonx homx