for

*for


I- Cirkonstanca morfemo signifanta:
  1. Movon al malproksimo: iri for en bona hor' (Z); tago festa, for aferoj (Z); li pafis sin for (Z); prenu for de l' glavo vian manon (Z); lia poŝhorloĝo estis ŝtelita for de la hoko (Z); la libretoj estis dissenditaj for en la mondon; (f) li deturnis nun siajn pensojn for de la ĉagrenoj de la tago (Z); iru for kun via absurdaĵo (Z) (forgesu ĝin).
  1. Staton en malproksimo: la knabo serĉis kaj serĉis, sed la pilko estis kaj restis for (Z); ve al tiu, kiu devas vivi for de l' gepatroj! (Z); M. staris jam kelke da paŝoj for de ŝi (Z); sur la kampo, for de l' mondo [...] amikino kantas (Z); (f) tio estis for de mia intenco; for eĉ ke li estus riĉulo, li ne havas unu groŝon (K).
  1. Malaperon, neniiĝon: for konscienco, venos potenco (Z); pasinta doloro for el la koro (Z); for de l' okuloj, for de la koro (Z); la digo estos for kaj la torento povos pli libere fluegi (Z); ĉia espero estis for.
  • II- Interj. (pro elipso de 'estu' aŭ 'pelu') signifanta energian forpelon aŭ (f) rifuzon: for en la balaaĵon! li ekkriis (Z); for tiun ĉi bildon! (Z); for en la polvon vi, brilanta ornamo! (Z); for la manojn! (Z); for la revoj!, for de mi! (Z); for de tie ĉi!; for kun ĝi! (Z); for do tiun ŝarĝan maskon de kvieteco kaj virto! (Z); for, for lia sceptro kaj trono-vin mem mi deziras aminda! (Z); for la neŭtralismon!; for la atomarmilojn!.
    eks!
  • III- Kombinebla morfemo, havanta la samajn tri signifojn:
  • fora
    Malproksima: li loĝas en fora angulo de Siberio; la fora horizonto; foraj veloj glitis sur la maro; fora estonteco.
  • fore
    Malproksime: mi loĝas pli fore; la stacidomo estas fore je duonhoro; li etendis al la amiko la brakojn de fore.
  • foren
    Malproksimen: rajdi multe da mejloj foren (Z); li eksopiris foren al sia patrujo, for en la malproksiman mondon (Z); ili diskuris foren; tiun demandon li juĝas de punkto tre alta kaj foren videbliganta.
  • fori
    Esti fora: foras por ĉiam la estaĵeto [...] .
  • foraĵo
    Malproksimaĵo: li malaperis en la foraĵo.
  • foreco
    Pozicio malproksima: en sesdek-kilometra foreco troviĝas ruinoj.
  • *forigi
    1. Meti malproksimen: forigu lin! (Z); forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni (Z); estas bone por kelka tempo ien forigi la vipon (Z); forigi najlon (X).
    1. Malaperigi: forigi, makulon, malvarmon, breĉon, mankon; por forigi ĉiujn dubojn (Z), embarasojn (Z); kiom da ĉagrenoj kaj suferoj povus esti forigitaj (Z); malĝojo baldaŭ la maljunulon forigos (Z); la forigo de lia peko (X).
  • foriĝi
    1. Iri malproksimen: foriĝu, mi diras al vi! (Z); enpakiĝu kaj foriĝu (Z); ili rapide foriĝis kaj ili troviĝis apud [...] (Z).
    1. Malaperi, neniiĝi: ĉi tiu libro de la instruo ne foriĝu de via koro (X); de plendo kaj ploro ne foriĝas doloro (Z); foriĝis via malpieco (X).
  • antaŭforigi
    Malhelpi, neniigi ion, antaŭ ol ĝi povis komenci: antaŭforigi laborakcidentojn, malsanon epidemian.
    preventi, profilaktiko.
  • neforigebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin forigi: la tie kreskantaj beroj lasas post si en la mano [...] neforigeblan makulon (Z).
  • erarforiĝi
    Iri for de io, erarante: erarforiĝi de la vojo de prudento (X).
  • fulmoforigilo
    Fulmosuĉilo.
  • IV- Pref. havanta la samajn tri signifojn:
    1. foreskorti, forkuri (Z), forpafi, forpreni, forporti (Z), forŝteliĝi, forvagi, forveturi (Z) ktp.
    1. foresti (Z), formeti (Z), forteni.
    1. forakrigi, forbruli, forleki, forputri (Z); forfunebri sian vivon (Z) ktp.

    PMEG: [for]


    proksima

    Iel rilatitaj:

    abdikx ablacix abolx aferezx antaŭ apokopx apostrofx asindetx balax deportx forestx forlasx forprenx mankx proksimx puŝx tranĉx