fronto

*front/o

  1. [ARMEOJ] La antaŭa linio aŭ parto de batalpreta armeo: metu Urian en la fronton de la plej forta batalo (X); iri al la fronto; li mortis ĉe la fronto; (analoge) ĉe la fronto de la sekvantaro (B); multe da sinjoroj, kaj en la fronto la kronprinco mem (B); en la fronto de la kuranta anaro brilis flavaj ladoj (Z).
  1. [ARMEOJ] La direkto, al kiu rigardas formita soldatlinio: ŝanĝi la fronton; haltu! front! frontŝanĝo.
  1. Organizita unuiĝinta formitaĵo cele al vigla agado: la fronto de la laboristoj; la popolfronto (politika alianco de la laboristaj partioj kaj de la maldekstraj burĝaj partioj); (f) la ekonomia fronto.
  1. Antaŭa parto de objekto: fronto de konstruaĵo, monumento, maŝino, aŭtomobilo; la fronto ĉe marbordo (promenejo inter la maro kaj la vicoj de domoj); frontartikolo (ĉefartikolo); fronto de monero, medalo (la flanko, sur kiu estas prezentita vizaĝo. [VIDU] dorso).
  1. La tranĉlimo de disigo-facoj de diversdensaj aermasoj kun la terfaco: varma, malvarma, descenda fronto.
  • fronta
    Apartenanta al fronto: fronta fenestro, ĉambro; frontaj radoj; fronta atako ( [VIDU] flanka).
  • fronte
    Sur la fronta flanko.
  • fronte al
    Kontraŭrigarde al, vidalvide al.
  • fronti (ntr)
    Sin turni prezentante fronton kontraŭ io aŭ iu por batali: fronti kontraŭ malamikon, danĝeron, malbonŝanĉon; nia domo frontas kontraŭ (rigardas al) parko.
  • alfronti (tr)
    Fronti kontraŭ: alfronti defion, danĝeron, malsanon.
  • malfronta
    Dorsflanka, malantaŭa.
  • leterfronto
    La tuto de la indikoj presitaj aŭ gravuritaj fronte de komerca, oficiala letero.


     
    vidalvide al, frontrigarde
    frontala, sagitala
    gablo, piniono

    antaû frunto fasado frontono kontraŭ direkto vento ataki flanko batali defendi militi bati
     


    Iel rilatitaj:

    antaŭ atakx aversx batalx batx defendx direktx domx fasadx flankx frontonx fruntx havenx kapx kontraŭ militx ventx vidx ŝanĝx