de

*de


I- Prepozicio montranta:
A. rilatante al verbo:
  1. la punkton de la spaco, kie komenciĝas movo, la malproksimiĝon, la deiron, k metafore la devenon, la malsimilecon: foriri de iu loko; desalti de ĉevalo; la vazo falis de la tablo; puŝi ion de si; veturi de Parizo ĝis Berlino; viŝi de sia vizaĝo la ŝviton; savu min de miaj malamikoj; deveni de nobela gento; ricevi de iu donacon, gratulon; la helpo venis de li; salutu lin de mi; ili diferencas de ni nur per la koloro; forkuri de antaŭ iu; eliris de apud li ĉiuj (X); sin levi de ĉe la tablo(Z); ŝi prenis mian filon de ĉe mi (X); preni de super la kapo de iu (Z); ekstermi popolon de sur la tero (X).
    el, for, deveni, kaŭze de, komisie.
  1. la punkton de la tempo, kie komenciĝas ago: de nun; de mateno ĝis vespero; de du jaroj li malsanas; de tiu tempo (Z); de eterne; konsekrita al Dio de el la ventro de sia patrino (X).

RIM. 1 Pro la multsenceco de 'de', oni povas precizigi la tempan signifon per la uzo de 'de post' k 'detempe de': redonu al ŝi ĉiujn elspezojn de la kampo de post la tago, kiam ŝi forlasis la landon (X); de post la apero de homo sur la tero (X); li estas batalisto detempe de siaj plej junaj jaroj (X). Kiam oni volas esprimi, ke la referenctempo estas mem daŭro, k ke la agado komenciĝis kun tiu daŭro, uzeblas 'ekde' (vd ĉi-sube), aŭ, 'de antaŭ': tiuj ostaĵoj postrestis de antaŭ la diluvo (ili estas antaŭaj al la diluvo); de antaŭ kvar tagoj li kuŝas ne manĝante.
  1. la metaforan originon, la kaŭzon: tremi de febro, paliĝi de kolero; dispremita de timo; l' aero resonis de bruo terura; de kantado senpaga doloras la gorĝo (Z); ili malaperis de subita teruro (Z); ili ebriiĝis, sed ne de vino (X); la tero pleniĝis de maljustaĵoj (X); ne satiĝas la okulo de vidado (X).
    pro, kaŭze de.
  1. la aganton de ago, esprimata per pasiva participo aŭ samsenca verba formo: li estis ĉirkaŭita de la tuta familio (Z); ŝi estas amata de ĉiuj (Z); la tero estas kovrita de neĝo (Z); la tablo estis kovrita de la servanto per tapiŝo; dika branĉo rompiĝis de la vento; tio dependas de la cirkonstancoj.

RIM. 2 Post pasiva formo, montranta malproksimiĝon, konfuzo povas okazi inter la sencoj 1 k 4 de la prep. 'de'. En tiaj okazoj oni rezervas 'de' por la senco 4, k uzas 'disde' por la senco 1: infano forprenita disde la patrino; de la amaso li estis apartigita disde mi: oni renkontas ankaŭ 'el de' por la senco 1: bieno heredita el de lia patro; poemo citita el de Heine.
  1. la apartenecon: de kiu estas tiu libro (al kiu apartenas tiu libro, aŭ kiu estas ĝia aŭtoro)?;
  • B. rilatante al subst.:
    1. la posedanton: la libro de Petro; la genio de Z.; la palaco de la reĝo (reĝa); la kanto de la birdoj (birda); la ĉirkaŭaĵoj de la urbo; li estas la fiero de sia patro.
    1. la posedatan econ: ĉevalo de blanka koloro (blankkolora); potoj k kruĉoj de plej diversa formo k grando (B); floroj de nekomparebla odoro (B); homo de granda talento (grandtalenta); sakoj de diversaj grandecoj; bestoj de sama speco (samspecaj); libroj de sama valoro; afero de duba karaktero
    1. la rilaton inter du subst-oj, el kiuj la dua estas mezuro de la unua: sumo de mil frankoj; alto de dudek metroj; ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton (X); daŭro de kvar monatoj; atingi la aĝon de okdek jaroj. [VIDU] da.
    1. difinitan limigitan apartaĵon de priparolata aŭ jam priparolita aĵo: donu al mi pecon de tiu kuko (Z); akceptu duonon de la kuko, kiun mi aĉetis.
      da.
    1. la aganton de ago, kiun esprimas subst.: la amo de la gepatroj al siaj idoj; la ekspluatado de la homo al (aŭ je) la homo.
      fare de.
    1. la objekton de ago, kiun esprimas subst.: mortigo de homo estas krimo; la preparo de la venonta kongreso; la prezentado de Hamleto en Antverpeno; la enkonduko de E. en la programojn; mi dankas pro la komuniko de via letero; multaj estas la elpensintoj de lingvoj internaciaj.
  • RIM. 3 Post subst. , esprimanta agon, konfuzo povas okazi inter la sencoj 6, 10 k 11 de la prep. 'de': *la nutrado la infanoj de ilia patrino estas la plej sana. Por tion eviti, oni disponas du rimedojn:
    1. ) kiam oni devas samtempe esprimi la subjekton k la objekton de la subst-a ago, oni povas anst. 'de' 10 uzi 'fare de' aŭ 'far': nutrado de la infanoj fare de ilia patrino (aŭ: far ilia patrino).
    1. ) kiam oni havas por esprimi nur la objekton de la subst-a ago, oni povas anstataŭigi 'de' 11 per 'al': nutrado al la infanoj. En tiaj okazoj Z. foje uzis la akuz-on.
  • 12 la dependecon de la dua subst. rilate al la unua, sen preciza senco: la prezo de pano; sukceso de entrepreno; utileco de E.; konkludo de la parolado; ŝtono de falpuŝiĝo; sub la masko de homamo.
    RIM. 4 Pro la multsenceco de 'de' estas konsilinde uzi laŭeble, por diversaj adjektoj, pli precizan prep-on. ('en', 'el', 'pri', 'pro', 'super', 'kontraŭ', 'antaŭ' k.a.): la SAT-kongreso en Gotenburgo; la fruktoj el la ĝardeno; la konkludo el la leciono; la enspezoj el la festo; la ministro akceptis la honorprotektecon super la kongreso; la problemo pri la senarmiĝo; doni pruvojn pri sia kuraĝo; la modo pri tio pasis jam antaŭ longe (Z); la preparoj por la festo, ktp.
    C. rilatante al adj. aŭ adv.:
  • 13 la gramatikan dependecon: glaso plena de akvo; esti kontenta de io; (mal)proksima de; meze de; norde de; kaŭze de helpe de; komence de, kondiĉe de, sekve de; for de l' okuloj, for de l' koro.
    je.
  • II- Morfemo kun la senco 1, A, 1 aŭ 2.
  • deigi
    Apartigi, meti (ion) malproksimen de: en tiaj globkrajonoj oni ne povas deigi la skribpinton.
  • deiĝi
    Iĝi apartigita: ŝia kalkanumo deiĝis.
  • ekde
    De la komenco de: ekde Pollando-divido, jam sabron li ne portis (G); ekde tri jaroj la pesto furiozis en la lando; (f) ĉiuj gradoj de armeo, ekde vicleŭtenanto ĝis generalo.
  • III- Pref. kun la senco 1, A, 1 aŭ 2: defali, deflui, deformi, deklini, demeti, dekontrahi, delasi, deskvamigi, deversi, devojigi ktp.
    de

    de

    PMEG: [de]

    Esprimoj

    La vazo falis de la tablo.
    De mateno ĝis vespero.
    Paliĝi de kolero.
    La tablo estis kovrita de la servanto per tapiŝo.
    Infano forprenita disde la patrino.
    De kiu estas tiu libreo?
    La vortaro de Petro.
    Alto de dudek metroj.
    Donu al mi pecon de tiu kuko.
    La amo de la gepatroj al siaj idoj. (fare de)
    Mortigo de homon estas krimo.
    Glaso plena de akvo.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    de,de post,deadmoni,deankriĝi,deapartiĝi,debari,debati,debato,debeti,debeto,debila,debileco,debiliga,debitejo,debiti,debito,debitoro,debranĉigi,debrulaĵo,debuti,decentra,decentra forto,decintri,defalaĵo,defalema,defali,defalo,defaziĝo,deflagro,deflankiĝi,defleksiĝo,deflugi,deflui,defluilo,deformebla,deformi,defraŭdi,defroti,degliti,degrati,degutadi,degutigi,degutigilo,dehaki,dehidratigi,deigi,deirpunkto,deirpunkto,deiĝi,dekalciiĝi,dekalkiĝi,dekalkuli,deklini,dekliniĝi,dekliniĝo,dekonduki,dekontrahiĝo,dekradi,dekrementi,dekremento,dekroĉi,dekrucigo,dekutimigi,dekutimiĝi,delasi,delevi,deliberiĝi,delogi,deloki,delokigo de broso,delokiĝo,demamigi,demet(ad)o,demetaĵo,demeti,demetiĝi,demordi,demorfinizo,denaska,denaskiĝa,denature,denaturiganto,denaturigi,denove,depafi,depago,dependa,dependaĵo,depende de,dependeco,dependi,depost,depostuli,depremita volbo,depreni,depreso,deprunti,deprunto,depuŝi,derompi,deruli,desalti,desekci,deskrapi,deskui,deskvamiĝi,desolvi,desorĉi,desuba,desupra,desupri,detavoliĝi,detempe,deteni,deteniĝemo,detiri,detondi,detranĉa,detranĉaĵo,detranĉi,detronigi,deturni,deturniĝi,deveni,devenigi,deveno,deviŝi,devojiĝi,deĉenigi,deĉerpi,deĉevaliĝi,deĵeti,deŝiri,deŝovi,deŝutilo,ekde

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    al
    antaŭ
    aparteni
    da
    el
    en
    fare de (far)
    kaŭze de
    kontraŭ
    posedi
    pri
    pro
    rilatante al
    super

    Ankaŭ vidu:

    prepozicio, komenco, morfemo

    Iel rilatitaj:

    al antaŭ apartenx da des el en farx kaŭzx komencx kontraŭ morfemx posedx prepozicix pri pro rilatx super