destino

destin/o

Tio, kio influas la sinsekvon de eventoj:
  1. Supernatura forto, havanta tian influon: Povo de antaŭdecido: peza faro, kiun por li rezervis la destino (Z); tiuj, kiuj faras verŝon por la Destino (X) (oferon al tiu diaĵo).
    fato, sorto. [VIDU] fatalo, fortuno, providenco.
  1. Tuto de la cirkonstancoj, kiuj influas la vivon de difinita persono, popolo k.a.: la kota rondo de la homa destino (Z); nia destino estos ami (Z); trezorojn, kiujn li devas eluzi konforme al sia destino (Z); vi meritas certe alian destinon (Z); la destino de Romo estis konkeri la mondon.
    alvokiĝo.
  1. Difinita celo, uzo de objekto: laŭ la destino de ĉiu kandelabro (X); ŝia perlo havis la destinon definitive ligi la florkronon (Z); la destinon de tiu testamenta postlasaĵo oni ne rajtas ŝanĝi.
  • destini (tr) (1)
    Efiki kiel destino 1, 2, t.e.:
    1. Antaŭfiksi la celon aŭ la uzon de: la panon ŝi destinis por si, la lakton por la infano (Z); la tero, kiun mi destinis por viaj patroj (X); destini lokon por objekto, daton por parolado, trajnon por milita transporto; la reĝo mem destinis por vi, kion vi devas manĝi (Z); jen la kabineto destinita por la lernado de mia filino (Z); destinita por lernejoj historio de la literaturo (Z); la homaranismo estas destinita sole nur por homoj libere pensantaj (Z); domoj destinitaj esti ŝtonamaso (X).
    1. Atribui per antaŭdecido: por li destinas (Dioj) taskon, kiu ŝajnas nesolvebla (Z); kiu destinis direkton por la fluo? (X); la reĝo destinis por li malbonan sorton (Z); la limoj al li destinitaj de la naturo (Z).
    1. Antaŭfiksi la vivkondiĉojn, funkcion de iu: oni destinis lin por komerca kariero; vin mi destinos por la glavo (X); la virino, kiun (li) destinis por la filo de mia sinjoro (X); eŭnuko, kiun ĉi tiu destinis por servado al si (X); vi destinis ilin por puni (X); destinita por morti; knabo certe destinita por iam fari venĝon por la patro (Z).
    1. Antaŭdecidi, kion iu spertos aŭ faros: se la sorto al mi destinis vivi k agadi (Z); al mi la sorto baldaŭ destinis ŝipveturadi (Z); la sorto destinis, ke mi vivu (Z); la dioj do destinas, ke mi estu la sciiganto (Z); Josuo destinis al ili, ke ili estu lignohakistoj por la komunumo (X).
    1. Antaŭdecidi: mi de tempo antikva tion destinis (X); ĝis la fina, destinita pereo (Z); estis tiel destinite de Dio (X); tiel destinis la sorto (Z).
    1. Elekti por difinita rolo: Josuo alvokis la 12 virojn, kiujn li destinis el la Izraelidoj (X); ili destinos konstantajn homojn, kiuj irados tra la lando (X); li pretigis buĉoferon k destinis la invititojn (X).
      asigni, dediĉi, disponi, decidi.
  • destinitaĵo
    Io destinita: tio estu por vi k viaj filoj eterna destinitaĵo (X).
  • antaŭdestin (ism)o
    [KRISTANISMO] Doktrino, laŭ kiu Dio deeterne intencas gvidi iujn homojn al savo: la antaŭdestinismo ricevis ekstreman esprimon en kalvinismo.
    determinismo, fatalismo. [VIDU] remonstranto.

    destinx


    Iel rilatitaj:

    al antaŭ donx por