tuko

*tuk/o

Peco de teksaĵo, ordinare ortangula, por difinita uzo: tablon ornamas ne tuko, sed kuko (Z); li komencis lavi la piedojn de la disĉiploj kaj viŝi ilin per la tuko, per kiu li estis zonita (N); la pasamentoj de la altara tuko (Z); kiel bele ŝi aspektas en tiu malbelega tuko, kiun ŝi havas sur la kapo! (Z).
  • tukaĉo
    Pli-malpli disŝirita tuko.
    ĉifono.
  • *antaŭtuko
    Tuko, kiun oni portas antaŭ si, por ŝirmi la vestojn kontraŭ malpurigo: sian grizan tolan antaŭtukon ŝi suprenŝovis trans la kapon (Z).
  • brustotuko
    Indiena tuko, kiun la virinoj metas sur la ŝultroj kaj kruciĝas sur la brusto.
  • buŝtuko
    Tuko, kiun oni uzas, por ŝirmi la vestojn kaj viŝi la buŝon dum la manĝado: tri senfermentajn panojn ŝi kovras per buŝtuko (Z).
  • gudrotuko
    Peco el gudrita velo, servanta por kovri ferdek-aperturojn.
  • kovrotuko
    Tola tuko, per kiu en iuj orientaj landoj la virinoj kaj kelkaj viroj kovras sian vizaĝon: ŝi demetis siajn vestojn de vidvineco kaj kovris ĝin per kovrotuko (X); kiam Moseo ĉesis paroli al ili, li metis sur sian vizaĝon kovrotukon (X); se eĉ per via propra kovrotuko vi kovros la kulpulon (Z); tiam la profeto starigis antaŭ la reĝo sur la vojo kaj kovris per kovrotuko siajn okulojn (X).
    vualo.
  • lit (o)tuko
    ĉiu el la du tolaj aŭ kotonaj tukoj, inter kiuj dormas ordinare la okcident-eŭropanoj: ne trovante la vestojn, ili de timo envolvis ĝin en la litotukojn (Z).
  • mantuko
    Speco de tualettuko, uzata por viŝi la manojn kaj la vizaĝon.
  • mortotuko
    Tolaĵo, kiun oni volvas ĉirkaŭ mortinto.
  • naztuko, poŝtuko
    Kvadrata peco el tolo, kiun oni tenas en la poŝo kaj uzas, por viŝi al si la ŝviton, purigi la nazon kc: li havis teruran kataron, tiel ke li prefere povus uzi litotukon anstataŭ poŝtukon (Z); brodita poŝtuko (Z); (analoge) papera poŝtuko.
  • salivtuko
    Surbrusta tuketo por infano: ilia prezidanto (de la Akademio) [...] kun salivtuket'surbruste (ŝ).
  • telertuko
    Tuko por viŝi telerojn ks.
  • *telertuketo
    Malgranda tuko, uzata dum manĝado.
  • tualettuko
    Mantuko.
  • tablotuko
    Granda tola tuko, per kiu oni kovras manĝotablon: la tablon kovris diverskolore brodita tablotuko (Z).
  • vindotuko = vindaĵo.
  • viŝtuko
    Tuko, uzata por viŝi objektojn: viŝtuko por la mebloj, por la nigra tabulo.

    tuko


    Esprimoj

    Fari nodon sur sia tuko (por ne forgesi pri io).
    Svingi per la naztuko.
    Ŝanĝi la tukojn de sia lito.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    , , , , , , , , (o)tuko, , , , , , , , , , (et)o, , , , , ,

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    flanela
    higiena
    humida
    juta
    katafalka
    kaŭĉuka
    krispa
    leda
    menstrua
    nodita
    ornama

    viŝi
    ŝirmi

    drapo
    ekrano : blanka tuko
    fulardo
    kovrilo
    manviŝilo
    matrac-tego
    poŝo
    teksaĵo
    tolaĵo
    vesto
    vindaĵo
    vualo
    ĉifono
    ŝtofo

    Iel rilatitaj:

    amiktx antaŭ dormx drapx ekranx flanelx fulardx higienx humidx jutx katafalkx kaŭĉukx kovrx krispx ledx litx matracx menstrux nodx ornamx poŝx teksx telerx tolx vestx vindx viŝx vualx ĉifonx ĝardenx ŝirmx ŝtofx