halti

*halt/i (ntr)

ĉesi iri, moviĝi, agi (plejofte sk. 'provizore'): post dekhora marŝo la regimento haltis (B); dum la dormo la funkcioj de l' organismo ne haltas (B); nun ĝi forkuras: haltu! haltu! (X); muelilo haltas, muelisto eksaltas (Z); hoko eksaltis, afero haltis (Z); la oratoro haltis, interrompita de granda bruo (B); ĉe la vorto 'drinkos' Hans haltis kun sia tamburado (Z); (f) sur unu el ili ŝia rigardo haltis (Z).
intermiti, paŭzi, ripozi, striki, frostiĝi.
  • halto
    Ago de haltanto, stato de haltinto: nur kvinminuta halto! (interjekcie) ho halt'! (Z).
  • haltadi
    Restadi haltinte: la policanoj kriis al la homamaso: ne haltadu!
  • haltejo
    Loko, kie oni haltas: bataliona haltejo; [TRAFIKO] fervoja, aŭtobusa haltejo.
    etapo, stacio, stadio.
  • haltigi
    ĉesigi iron, moviĝon, agon de iu aŭ io: oni lin ne haltigu! (X); kaj mi diris: ho Eternulo, volu haltigi! (X); haltigi preterpasanton (B), ĉevalon, maŝinon, larmojn (Z); haltigi oratoron per kriaĉoj; haltigi korespondadon kun iu, la propagandon, la kurson de aerveturilo; haltigi amikan rigardon sur ies vizaĝo (Z).
    stopi.
  • haltigilo
    1. Aparato por haltigi maŝinon ks: (f) tio estis haltigilo por lia entuziasmo.
    1. Bremso.
  • haltilo
    [TEKNIKOJ] Organo, limiganta la iron de maŝinparto, aŭ movebla parto de aparato, ekz. de montrilo (nadlo), de mezurinstrumento.
  • antaŭhaltigi
    Malhelpi, ke io evitinda povu okazi: antaŭhaltigi la revenon de malsano, ies parolon (Z).
  • nehaltigebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin haltigi: raŭka, nehaltigebla tusado (Z).
  • senhalta
    Senĉesa, seninterrompa: senhalta laborado, eldonado (Z), propagando (Z); senhalta trajno (kiu iras rekte al la destinita loko, ne haltante dumvoje); nia afero kreskas regule kaj senhalte (Z).
    daŭra, konstanta, kontinua.
  • batalhalto
    Provizora interrompo de batalo.
    armistico.
  • navighalto
    Loko, kie dum kelka tempo haltas ŝipo aŭ aviadilo en sia kurso.
  • nokthaltejo
    Loko, kie karavano, trupo ks povas halti por la nokto.
    pasloĝi.
  • spirhalto
    Interrompo en la spirado: li parolis sen spirhalto (Z); ŝi eldiris tiun torenton da vortoj rapide preskaŭ sen spirhalto (Z).
  • ŝiphalto
    Haveno, kie ŝipo haltas en sia kurso.
    staplourbo.


    Avancado haltigita. nehaltigebla, konvulsia tusado. Neniu volis halti por preterlasi la aliajn. Paroli el la profundeco de sia koro, per vortoj kovritaj, per gestoj, tra la nazo, kontraŭ sia penso, kun flameco, kun vervo, kun impeto, el alta selo, senspirhalto, por si mem, en la vento, dolĉe en la orelon. Pluvas, pluvas senfine, senhalte.
    ankriĝi, ankrumi. armistico. bremsi. bridi. ĉesi. digo. embargo. etapo. ferio. forpermeso. interakto. interĉeso. intermezo. interrompo. intertempo. intervalo. kvaranteno. libertempo. limtempo, templimo. malfruo. mutigi. obstaklo, barilo. panei. paŭzi. prokrasto. reteni. ripozi.
    ĉesi. malaktiva obstaklo

    Iel rilatitaj:

    abortx antaŭ armisticx bremsx butex daŭrx etapx havenx helpx horloĝx interrompx irx limx loĝx malaktivx noktx obstaklx stacix ĉesx