ĉef-
*ĉef/
I- Prefikso signifanta: - ke la koncerna persono havas honoran superecon, plej ofte kun decidpovo, super siaj samranguloj: ĉefanĝelo (Z), ĉefepiskopo (Z), ĉefinĝeniero, ĉefleŭtenanto (Z); ĉefministro (Z), ĉefpastro (Z), ĉefredaktoro (Z), ĉefserĝento (Z) ktp.
estr.
- ke la koncerna afero estas iarilate pli grava ol ĝiaj samkategoriaĵoj: ĉefaltaro (Z), ĉefmanĝo (Z), ĉefmasto, ĉefparto (Z), ĉefpreĝejo (Z), ĉefturo (Z), ĉefurbo (Z), ĉefvojo ktp.
eg.
II- Samsignifa memstare uzata morfemo: ĉefo
Tiu, kiu estas ĉe supera, unua rango, precipe pro honoro, havante ordinare ankaŭ ordon· povon: vi estas ja la ĉefo de la familio (Z); la ekzistado de ia konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas nur la karakteron de unuiganta standardo (Z); timante, ke ili devus rigardi min kiel sian moralan ĉefon (Z); neniu povas plendi, ke iaj ĉefoj (E-aj) prezentas al la voĉdonado nur tion, kion ili deziras (Z); li prenis kun si la ĉefojn de la tuta militistaro (X); vi sanktoleos lin kiel ĉefon super Mia popolo (X); la ĉefo (titolo de iuj modernaj diktatoroj). ĉefa
La plej grava; precipa, havanta la unuan rangon: al ĝi estis dediĉita la ĉefa ĉapitro (Z); la supre dirita punkto estas la ĉefa, kiun mi postulas (Z); la ĉefa ideo de mia tuta regularo (Z); du verkojn ĉefajn ni bezonas (Z); havi la ĉefan voĉon (Z); kiel malfeliĉa por nia afero estas la reciproka malamo inter ĝiaj ĉefaj batalantoj (Z); komitato el la ĉefaj Parizaj esperantistoj (Z). ĉefi (ntr) - Esti ĉe la unua rango.
- Esti la plej grava afero.
ĉefe
Precipe, antaŭ ĉio. ĉefaĵo
La ĉefa afero. ĉefeco
Eco de iu, io ĉefa: ne pro mia oportuneco mi forrifuzis la ĉefecon: se mi scius, ke mia ĉefeco estas utila, mi certe ĝin ne forrifuzus (Z). malĉefa, neĉefa
Duaranga, negrava; flanka, akcesora.
Iel rilatitaj:
akcesorx
antaŭ
flankx
gravx
ordonx
povx
precipx
prefiksx
super