prepari

*prepar/i (tr)

  1. Fari ĉion necesan, por ke ia stato aŭ ago povu efektiviĝi: se vi volas pacon, preparu pacon; prepari la vojon al la estonteco; prepari malicon en sia koro (X); kion, reĝo, vi nun por ni silente en la koro preparas? (Z); jes, sciu, reĝo, estas preparata sekreta trompo (Z).
  1. Fari ĉion necesan, por ke io povu poste esti utiligata: prepari al si provizon da ligno (Z); por la unua kongreso mi preparis du tre gravajn projektojn (Z); preĝon faru, sed farunon preparu (Z); super karboj kaj en vaporo estis preparataj rimarkindaj aĵoj (Z); dum en unu ĉambro la gastoj dancadis, en la duo ĉambro estis preparata la vespermanĝo: kiam la tablo estis preparita, oni invitis la gastojn al la tablo (Z).
    pretigi.
  1. Meti iun en taŭgan dispozicion, por akcepti novaĵon, trapasi ekzamenon ks: sin prepari por la diskuto, al skermado (Z), al la salto (B); ĉevalo preparata por la tago de milito (B); por fari nepreparite eksperimenton (Z); baras al vi la vojon via propra ne sufiĉa prepariteco (Z).
    agordi, trejni.
  1. (pasive) Atendi, antaŭvidi: mi estis preparita, ke mi trovos la tutmondecon de Volapük malforta (Z); oni povis esti preparita, ke lingvo, kreita arte en la kabineto de instruitulo, distingiĝos per plena manko de vivo (Z).
  1. [KOMPUTIKO] Registri sur komputilan diskon la gvidajn markojn kaj informojn necesajn por ĝia posta uzado kun difinitaj diskaparato kaj mastruma sistemo: prepari, reprepari disketon. SIN. strukturi.
    datenaranĝo.
  • preparo
    Ago de tiu, kiu preparas: ne valoras la faro la koston de l' preparo (Z); mekanika preparo de minaĵo (pecetigado, selektado ktp); preparo al la komunio, pri ekzameno; estas farataj nun preparoj por eldonado de gazetoj en la E-a lingvo (Z).
  • prepara
    Rilata al preparo: klaso prepara al bakalaŭreco; preparaj klopodoj, preparaj kursoj.
  • preparaĵo
    Io speciale preparita, ekz. medikamento far la apoteko. [MEDICINO] preskribo.
  • prepariĝi
    1. Iĝi preparata: prepariĝas gravaj okazaĵoj, diplomatia krizo.
    1. Sin prepari: ĉiu E-isto komencas prepariĝadi al la kongreso (Z); infano prepariĝanta por sankta festo (Z).
  • senprepara
    Ne preparita: senprepara tradukado de teksto.
    ekstemporalo.


    agordi. antaŭdesti. antaŭpensi, antaŭprepari, intenca murdo. antaŭpensi. Antaŭpreparita, armita betono. antaŭvidi. aranĝi, ordigi, ordometi,. atendi. dispozicii,. ekstemporalo: senprepara tradukado de teksto. faciligi la laboron. Fari, aranĝi, prepari la akcepton al iu, por iu. friti : prepari manĝaĵon en graso aŭ oleo per varmego. inrigi, komploti, manovri, maĥinacii, makinacii, insidi. insidi : sekrete prepari trompon aŭ malutilon. instali. instigi. kaĉo : ne tre densa manĝaĵo el faruno kaj lakto aŭ akvo (kun aŭ sen aldonaĵoj); manĝaĵo el dispremitaj fruktoj aŭ legomoj (ofte longe kuiritaj); (figure: ne sukcesinta aŭ malbone preparita manĝaĵo; senorda miksaĵo). kombini. komenci, eki, entrepreni, ataki. komposti : prepari tekston literon post litero por povi presi ĝin. konfiti : prepari fruktojn en densa sukersiropo; sukerigi. kruda : neprilaborita, nepreparita; maldelikata; malpreciza. lante, zorge kuiri. malfermi. malkrudigi, skizi. malobsruci, malembarasi. malplekti, malmiksi. maturigi. Milita parado, preparado, ago, kanto. organizi. pelto : preparita besta felo por fari veston. pioniro : iu, kiu preparas neniam kulturitan teron; soldato, kiu preparas la vojon por armeo: konstruas pontojn.; iu, kiu laboras por nova ideo. preskribo. pretigi. prizorgi. provizi. recepto : preciza priskribo, kiel prepari ion (manĝaĵon, kuracilon.). rezervi. ripari. rosti : prepari manĝon per varmego, aldonante nek akvon nek grason (sur krado, sur trapikilo.); prepari ion per varmego, preskaŭ bruligante ĝin (panon, kafograjnojn.). saŭco : likva preparaĵo por gustigi manĝaĵon. strukturi. traktadi. trejni.
    antaŭ. aranĝi. kuiri. preta. projekto.

    Iel rilatitaj:

    abruptx antaŭ aranĝx entreprenx facilx grasx kafx kuirx kulturx maturx pretx projektx rapidx strukturx