timi
*tim/i (tr)
- (iun, ion) Senti timon antaŭ: ne timu hundon bojantan, timu hundon silentan (Z); min timas eĉ la regna konsilantaro (Z); kiu timas bestaron, ne iru arbaron (Z); timi la serpentojn, la musojn; mi timas neniun rivalon; timi sian propran ombron (Z); kial mi tiel timas tiun ĉi trapikantan pinton? (Z); korniko vundita propran voston timas (Z); volus kato fiŝojn, sed la akvon ĝi timas (Z); timi la morton, la suferojn, la mokojn (Z); sed tio estis nenio, kion oni devus timi (Z); ĉion ceteran oni ne bezonas timi (Z); de l' malamikoj vi estu timata! (Z); (abs) kiu ne krimas, tiu ne timas (Z); timi pri, pro sia havaĵo; mi timas pro mia Amalio (Z).
- (+ infinitivo) Heziti fari ion; provi eviti ion, de kio oni atendas ion malbonan: vi certe timas iri vespere tra la urbo (Z); mi timis konfesi tion al ŝi; li timis diri (Z); timi entrepreni vojaĝon (Z); ne timu servi al ili (Z); Jozef, [...] ne timu preni al vi vian edzinon Maria (N).
deziri.
- (+ subprop.) Havi la antaŭsenton, ke io malbona povus okazi pli-malpli baldaŭ: mi timas, ke oni vin aŭskultas (Z) (kaŝe); mi serĉos mian horloĝon sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos (Z); adiaŭ! mi timas, ke oni povos vin ĉi tie surprizi (Z); mi forte timas, ke tiu tago neniam venos (Z); la E-istoj ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri la deziro helpi al unuiĝo de la homaro (Z); mi timas, ke via indigno diktus al vi tro akrajn vortojn (Z); ŝi salutis neniun, oni povus pensi, ke ŝi timis, ke de saluto ŝi rompiĝus (Z); ne ekzistas ĉe la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus E-on (Z).
esperi.
RIM. 1 Foje Z. uzis la volitivon kun negacio: mi timas, ke li ne rakontu tion al iu (ke li rakontos). Pro la ebla konfuzo kun la normala nea formo (mi timas, ke li ne rakontos...) tiu dirmaniero estas evitinda. - [BIBLIO] (iun) Rigardi kun respekto kaj obeemo: bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon (X); vi elserĉu homojn bravajn, timantajn Dion, veramajn, neprofitamajn (X); la edzino timu sian edzon (N).
ne timi - Ne senti timon antaŭ iu aŭ io.
- Esti ŝirmita, imuna kontraŭ: malriĉulo ŝtelistojn ne timas (Z); malbona herbo froston ne timas (Z) (pf); kiu akvon evitas, droni ne timas (Z); ĉapelo, kiu ne timas la pluvon.
timo - Emocio estigata de ia okazaĵo, kies nekutimeco aŭ danĝereco surprizas, kaj al kiu oni ne kapablas trovi taŭgan reagon: timo havas grandajn okulojn (Z) (ĉion troigas); se malsato turmentas, lupo timon ne sentas (Z); fali en timon (Z); tremi de timo (Z); mi ne povas trankviliĝi de timo (Z); sed ial tiel, vi scias, kiam grandsinjoro parolas, oni sentas timon (Z); L. de timo elfaligas la cigaredon (Z); mi ne estas homo de pala timo (Z); premata de nedifinebla timo (Z).
- Atendado de neagrablaĵo, bedaŭrindaĵo: ĉu mi devas morti pro timo de turmenta vivo? (Z); transdoni la aferon al ies dispono sen timo, ke li lasos ĝin fali (Z); ŝi estis plena de timo, ke la infano mortos (Z); ŝi mallevis la okulojn pro timo, ke ŝi denove ne ridu (Z) (ke ŝi ridos; Vd RIM 1); ilin forpelas la timo, ke ili fariĝus kvazaŭ regatoj (Z); senti timon fari ion.
fobio.
- Respekta obeemeco: la komenco de la saĝo estas timo antaŭ Dio (Z); kun timo al Dio en sia koro (Z); servu al la Eternulo kun timo kaj ĝoju (X); servantoj, submetu vin al viaj sinjoroj kun ĉia timo (N).
RIM. 2 Post timo la prepozicio 'de'povas esti konfuza (la timo de la infano, la timo de la polico); por tion eviti oni uzu por la objekta suplemento aŭ 'antaŭ'(la timo antaŭ Dio) aŭ, kiam la tempa signifo de antaŭ estus ĝena, 'je'aŭ 'al': timo je aŭ al la baldaŭa morto. tima
Rilata al timo: tima krio, gesto; antaŭ tima (timanta) okulo potenciĝas eĉ kulo (Z). timegi
Tre forte timi: la pafojn timegis la anasoj; princo, kies ĉiuj pensoj estis direktitaj nur al tio, ke lia nomo estu timegata (Z); la pigoj kaj kornikoj timegiĝis de la krioj (Z). timego
Tre granda timo: kun timego batis la atendado en ĉies brusto (Z); kun timego ili forkuris de la terura loko (Z). timema
Inklina al timo: la timema knabino rampis en la angulon; timema kiel leporo; (analoge) ne prezenti ĝin en formo de timema cedo (Z); kun fiera forĵeto de ĉiu timema sinĝenado (Z); timeme ĝi tremis antaŭ ĉiuj vivantaj estaĵoj (Z). timem (ec)o
Eco de iu timema: la leporo kuris nur pro timemeco (Z); (min) pereigis la malbenita timemeco! (Z). timeto
Malgrava timo.
zorgo, maltrankvilo. timig (ad)i
Fari, ke iu timu: brueto, venteto, ĉio lin timigis; ili timigas la E-istojn, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos de la E-istoj ilian liberecon! (Z); ke mia projekto faros malbonan impreson, tio ĉi tute ne devas nin timigi (Z); B. enrigardas tra la pordo kaj timigite sin kaŝas (Z); Helga tiel ofte timigadis ŝin per sia sovaĝeco! (Z); per la senenhava timigado vi mian kuraĝon ne venkos (Z).
teruri. timiĝi
Ektimi: ŝi timiĝis kaj iris returne (Z); kial do vi ne parolas?-Mi timiĝis, Via moŝto (Z). timinda
Tia, ke oni devas timi: timinda malamiko; timinda malsano (B). *timulo
Homo timema: kontraŭ muŝoj bravulo, kontraŭ homoj timulo (Z); li ne estas el la regimento de timuloj (Z).
poltrono. antaŭtimi
Akcentita formo de timi 3. ektimi
Subite timi: kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? (X); vian voĉon mi aŭdis en la ĝardeno, kaj mi ektimis, ĉar mi estas nuda (X); Kial vi tiel ektimis, sinjorino? (Z); per sia furiozo li ilin ektimigos (X); ili ektimigite saltis flanken (Z). fortimigi
Forpeli per timigo: fortimigi paseron (B); la belan S. li jam kelkfoje ĉirkaŭiris, ĉiufoje fortimigata de ŝia severa rigardo (Z); tio povos multajn personojn fortimigi de nia afero (Z); por ke la afero per sia akreco ne tro fortimigu la homojn [...] (Z). maltima
Ne inklina al timo: estu maltima kaj montru kuraĝon (Z); li maltime paŝis renkonte al ŝi (Z).
aŭdaca, brava, kuraĝa. netimigebla
Tia, ke oni ne povas lin/ŝin timigi: netimigebla kontraŭulo. sentima
Tia, ke li/ŝi ne sentas timon: renkontiĝis la kato kun sentima rato (Z); virtuloj estas sentimaj kiel leono (X). sentime
Ne sentante timon: kiu mensogas kutime, mensogas sentime (Z). tromaltima
Temerara. birdotimigilo
Objekto, kies formo, brilo aŭ skuiĝo fortimigas la birdojn for de semita grundo ks.
ĉifonfiguro. diotima
Respekte kaj obeeme pia: riĉa kaj diotima sinjorino (Z). diotimo
Sento de respekto kaj obeemo al Dio: profunde enradikiĝis la diotimo de la hebreoj de B. (Z). kulistimo
Timo, kiun aktoro, preleganto ks sentas, aperonte antaŭ publiko.
Esprimoj
Korniko vundita propran voston timas.
Kiu ne krimas, tiu ne timas.
Liaj dentoj klakas de timo.
Inklina al timo: antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo.
Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo.
La esperantistoj ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri la deziro helpi al la unuiĝo de la homaro.
La virtuloj estas sentimaj.
Mi timas, ke via indigno diktus al vi tro akrajn vortojn.
Mi timas, ĉu post tiel belaj promesoj vi ne kaŝas malpli sukcesajn rezultatojn.
Ne ekzistas eĉ la plej malgranda kaŭzo por timi, ke aperus ia nova lingvo, kiu elpuŝus Esperanton.
Timema kiel kuniklo, leporo.
Timulo timas eĉ sian propran ombron.
Vane vi timas, ke mi volas enkonduki novan ortografion.
Ĉu ni devas timi, ke nia tuta laborado fariĝos vana?
Kelkaj kunmetaĵoj
antaŭtimi,birdotimigilo,diotima,diotimo,ektimi,fortimigi,kulistimo,maltima,ne timi,netimigebla,sentima,sentime,tima,timegi,timego,timem(ec)o,timema,timeto,timi,timig(ad)i,timinda,timiĝi,timo,timulo,tromaltima,tuŝotima
Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto
abomeno
alarmi
anksio
bedaŭri
freneza
frostiĝi
harhirtige
heziti
hororo
konsternita
malsekura
maltrankvilo
minaci
obei
paniko
poltrono
respekti
rigidiĝi
senmoviĝi
stuporo
teruro (timego)
tremi
zorgo
ĉifonfiguro (birdotimigilo)
ŝtonigi
ŝviti
aŭdaca
brava
kovarda
kuraĝa
sekura
Ankaŭ vidu:
esperi, gvati, heziti, krimo, kulpa, militi
Iel rilatitaj:
abomenx
agorafobix
alarmx
angorx
anksix
antaŭ
aŭdacx
bedaŭrx
bravx
danĝerx
defix
demonstracix
esperx
figurx
frenezx
frostx
gvatx
ha!
hezitx
hirtx
hororx
karakterx
kondamnx
kondutx
konfuzx
konsternx
kovardx
krimx
kulpx
kuraĝx
militaferx
militx
minacx
movx
obex
panikx
poltronx
respektx
rigidx
sekurx
stuporx
suferx
terurx
trankvilx
tremx
zorgx
ĝardenx
ŝlosx
ŝtonx
ŝvitx