hejti

*hejt/i (tr)

  1. Estigi varmigan fajron aŭ elektran ardon en tiucela aparato: en vintro oni hejtas la fornojn (Z); hejti kamenon per briketoj (B); la forno estis tiel forte hejtita, ke ĝi estis arderuĝa (Z); vivi inter forno hejtita kaj tablo kovrita (Z); hejti la bobenon de radiosendilo.
  1. Varmigi per speciala aparato: hejti ĉambron (B), apartamenton, lokomotivon (Z); hejti maŝinon, ŝipon; (abs) la forno bone hejtas, ĉesas hejti (Z); oni hejtas per karbo, gaso, elektro k.a.
  • hejta
    Rilata al hejtado: la hejta surfaco de kaldrono de radiatoro; hejta aparato.
  • hejtado
    Ago de hejtanto aŭ efiko de hejtilo: loka, centra hejtado (hejtado per unu kaldrono, kondukiloj kaj radiatoroj); la elektra hejtado estas multekosta.
  • hejtaĵo
    Materialo, per kiu oni hejtas (ligno, karbo ktp).
    brulaĵo.
  • hejtilo
    ĉiaspeca aparato por hejti: gasa, elektra, varmaera hejtilo.
    forno, stovo.
  • hejtisto
    Tiu, kiu metie zorgas pri la hejtiloj.
  • antaŭhejti
    Hejti antaŭ la komenco de: antaŭhejti la reakcimiksaĵon.
  • superhejti
    Tro forte hejti.
  • akvohejtado
    Centra hejtado, en kiu oni cirkuligas en la radiatoroj varmigatan akvon.
  • banhejtilo
    Mura aparato por hejti la akvon de bano.
  • vaporhejtado
    Centra hejtado per akvovaporo.


    Asbesto estas varmizola materialo. Centra hejtado. Ekrano. Fajrhundo. Fendro. Kamenbreto. kameno, kiu tiras malbone. La elektra hejtado estas multekosta. Noĉostango. Vaporhejtado. Varmizoli.
    domo fenestro hejmo loĝx pordo urbo vetero

    Bildvortaro


    46-25 : hejtsistema dilatujo; ekspansia barelo
    46-26 : ŝtupeskalo kaj manrelo (27- 30)
    46-27 : flankdilo; fostodilo
    46-28 : ŝtupo
    46-29 : manrelo
    46-30 : manrela fosto
    46-31 : fulmlikejo; fulmoforigilo; fulmosuĉilo; fulmoŝirmilo
    46-32 : kamenpurigisto; kamenskrapisto; kamentubisto
    46-33 : fulgobroso kun frapglobo
    46-34 : ŝultrofero (plurcela kamenskrapilo)
    46-35 : fulgosako
    46-36 : tubobroso
    46-37 : balailo
    46-38 : balailtenilo; balailbastono
    46-39 : centra hejtado (40-86)
    46-40 : hejtejo
    46-41 : koaksforno (koakskaldrono)
    46-42 : cindruja pordeto
    46-43 : dukto al kamentubo
    46-44 : fajrostango (fajropikilo)
    46-45 : karboskrapilo
    46-46 : karboŝovelilo
    46-47 : oleohejtado
    46-48 : oleŭjo; mazutujo
    46-49 : servoŝakto
    46-50 : aperturkovrilo; ŝaktoaperturo
    46-51 : enverŝa surtubo
    46-52 : oleŭjokovrilo
    46-53 : valvo de suĉtubo
    46-54 : hejt-oleo; mazuto
    46-55 : aeruma tubo
    46-56 : aeruma klapo
    46-57 : oleoniveldukto
    46-58 : indikilo de olenivelo
    46-59 : suĉdukto
    46-60 : eldukto
    46-61 : kaldrono de centra hejtado (olea aŭ mazuta kaldrono)
    46-62 : olebruligilo
    46-63 : aerblovilo
    46-64 : elektromotoro
    46-65 : fermita flamajuto
    46-66 : ŝarga pordeto
    46-67 : observa aperturo; gvatoluketo
    46-68 : indikilo de akvonivelo
    46-69 : kaldrona termometro
    46-70 : krano por plenigo kaj malplenigo
    46-71 : kaldronsoklo
    46-72 : ŝaltotabulo
    46-73 : akvovarmigujo
    46-74 : elflutubo de sekuriga valvo
    46-75 : sekuriga valvo
    46-76 : ĉefa varmakva aldukto
    46-77 : izolaĵo
    46-78 : ĉefa valvo
    46-79 : aldukto por varma akvo
    46-80 : regvalvo
    46-81 : radiatoro
    46-82 : radiatororipoj
    46-83 : termostato
    46-84 : eldukto; revendukto
    46-85 : ĉefa revendukto; kolekta revendukto; eldukto
    46-86 : fumtubo

    Iel rilatitaj:

    alkoholx antaŭ bakx banx braĝx brulx domx fajrx fenestrx gasx hejmx kamenx karbx loĝx pordx saŭnx urbx vagonx varmx veterx ĝardenx