el

el


I- Prepozicio montranta:
  1. La limigitan spacon aŭ la objekton, de kies interno ie, sin movas eksteren: forpeli iun el la domo; eliri el la urbo; flago pendis el la fenestro; depost lia reveno el Hispanujo (Z); vi prenos edzinon por mia filo el tie (B); atakoj de la nomadoj el la dezerto (Z); ni bezonas krudaĵojn el eksterlando; inter la fremduloj estis unu kantisto el nordo (Z); ne gutas mielo el la ĉielo (Z); li ŝtelis juvelojn el la trezorejo; tiri el kesto; ĉerpi el puto; trinki el glaso; voĉlegi el malnova libro (Z); forstreki el teksto; (f) per tio ŝi estis iom skuita el siaj revoj (Z); letero sendita el tre malproksime; l' animo via brilas el l' okuloj (Z); la lipoj ridetadis el (kontrastante kun) la nigra barbo (Z); la steloj eklumis el la klara etero (Z); el sub la kanapo la muso kuris sub la liton (Z); elirigi iun el sub la jugo (Z); belaj rakontoj el trans la montoj (Z); eliris fajro el antaŭ la Eternulo (Z); el inter la arbetaĵoj elvenis tuta svarmo da cignoj (Z); Dio parolis el meze de la fajro (X).
  1. La antaŭan staton de io, kio ŝanĝiĝis k aliiĝis: ĉio fariĝis el polvo k refariĝos polvo; ili forĝos el siaj glavoj plugilojn (Z); veki el dormo; tiri, eliri el embaraso; eksiĝi el la servo; levi sin el mizera situacio; ŝiri el iluzio; el la neceseco oni devas fari virton (Z); sendube via gloramo faras por vi el Danujo malliberejon (Z); kio fariĝis el vi?
    de, en 5.
  1. La abstraktan, metaforan originon, devenejon: rakonto el la Biblio; vortoj el la Fundamento; monumento el la antikva tempo; sciigi el la gazetaro; krii el la tuta gorĝo (Z); ami, bedaŭri el sia tuta koro; ili vivadis el ŝparo; li tion desegnis el la memoro; traduki el latino; mi donos al vi procentan profiton el la vendado.
  1. La kaŭzon de sento aŭ ideo, la bazon de rezono: mi ne scias, el kia kaŭzo (Z); tio, fariĝis el (pro) simpla senhelpa neceseco k ne el ia lingva leĝeco (Z); fari ion (pro) simpla kaprico (Z); el amo, el malĝojo, el principo; unuj el la aŭtoroj komencas sian entreprenon el simpla facilanimeco aŭ el gloramo, sen malhonestaj intencoj (Z); ni el tio vidas, konkludas, ke [...] ; el tiu reformo rezultis, ke [...] ; el la dirita regulo sekvas, ke [...] .
    de, pro.
  1. La aron, kies erojn oni deprenas aŭ abstraktas; la devenon de parto apartigita disde la tuto: unu el ili (Z); du el la plej fortaj; la plej fortaj el ĉiuj; kelkaj el la ĉefoj (Z); restis iom el la viando (Z); trinki el la vino (Z); doni al iu el sia pano; osto el miaj ostoj k karno el mia karno (X); la ĉefa el la devoj estas fari malbonon al neniu; de tie oni ĝuas vidaĵon el la plej kuriozaj; tio estas la lastaĵo el nia havo (Z); ŝi kantas plej bone el ĉiuj; el du malbonoj pli malgrandan elektu (Z); miaj kolegoj el la oficejo (Z); ŝi perdis la klientaron el la honorindaj sferoj (Z); kolektiĝis al li el la Izraelidoj granda amaso (X).
    inter.
  1. La materialon, kiu konsistigas ion; la erojn de tuto: kolzono el perloj; statuo el marmoro; mantelo el veluro; manĝo el verdaĵo (Z); pudingo el pomoj; domo el brikoj; tegmento el verdaj folioj; plekti kronon el floroj (Z); vortaro el ĉirkaŭ mil vortoj (Z); haremo el dek virinoj; (f) nia urbo havas pasintecon el gloro; mia ĝojo estis kovrita de malhela vualo el malgajeco; la tuta trezoro el scienco amasigita de la homaro; heredaĵo el tradicioj; miksaĵo el timo k respekto; aro el eminentaj personoj (
    da); la verko konsistas el kvin partoj.
  • II- Memstara morfemo, uzata kun la senco 1 de la prep.:
  • ele
    Ekstere.
  • elen
    Eksteren: ĵeti ion elen (Z); la pluva akvo verŝiĝis en ŝiajn ŝuojn k elen (Z).
  • eligi
    Fari, ke io estiĝu el io: la reakcio eligas gason; eligi ĉirkaŭen agrablan varmon (Z); eligi fajreron el ŝtalo, kortuŝajn tonojn el violono; ĝi eligis duone sufokitan ĝemon (Z); oni rapide eligis lin el la malliberejo (X); ili estas eligitaj el la listo de la pastroj (X); la komputilo eligas la rezulton; eligadi odoron (Z).
    produkti, disvastigi, ellasi, elsendi, elradii.
  • eligo
    Ago eligi.
  • eligaĵo
    Io eligata, precipe signaloj el cirkvito aŭ datenoj el komputilo.
  • eligilo, eliga aparato
    [KOMPUTIKO] Flankaparato por eligi datenojn el komputilo, kiel ekz. ekrano aŭ presilo.
  • eliĝi
    Iri el io: eliĝas varmo; virino eliĝis, kaleŝo senpeziĝis (Z).
  • III- Pref. montranta:
    1. Direkton de la interno eksteren: elveturi; eltiri karbon el minejo; elbati najlon el tabulo (Z); elveni; elmeti; elpreni (Z); eltranĉi; elĉizigi en la roko loĝejon por si (Z); eldoni rezulton, libron; eldiri koran saluton; elparoli (Z) (prononci); mi decidis elpaŝi (esprimiĝi) publike kun la afero de homaranismo (Z); elŝiri (Z); elpremi vinberojn (Z); elvoki respekton, intereson, malordon, mokadon, suspektojn (Z); elterigi trezoron; elĉenigi hundon (Z).
    1. ĝisfinan plenumon de ago: eltrinki botelon (Z); ellerni (Z) (tute plene lerni); elkreski (Z); elfini; elĉerpi (Z) (ĉerpi, ĝis nenio restas); elkoni; ellabori (Z) (labori ĝis perfekteco); elaŭskulti (Z) (ĝisfine); elpagi (Z) (tute pagi); elmortigi; elporti (Z) (ĝisfine toleri); eluzi (Z) (uzi ĝisekstreme, difekti per la uzado); elfrotita (Z) (forigita, difektita per la frotado); elbruli (Z); elbaki (Z); neniu povas liajn okulojn elteni (Z).

    RIM. Oni ne ĉiam povas uzi 'el' en tiu senco, ĉar povas ekzisti konfuzo inter la propra k la aspekta signifoj de 'el' (ekz. eldoni ); oni provis aliajn pref-ojn ('tra-', 'sat-' (B), 'fin-' (B), 'tut-'), sed neniu estis sufiĉe taŭga, por ĝeneraligi.
    1. Ricevon, akiron de io per la ago montrita de la rad.: elpeti (Z) (ricevi per petoj); elflati (Z); elalmozi panon (Z); elforĝi mensogon (Z); elaŭdi iun (Z) (plenumi lian peton); eldevigi monon el iu (Z); elpensi (Z); eltrovi (Z); sin elturni (Z) (eliri el malfacila situacio); elkalkuli (ricevi rezulton per kalkulo).
      per, pri.

    el

    PMEG: [el]

    Esprimoj

    Forpeli iun el la domo.
    Trinki el glaso.
    Veki el dormo.
    Rakonto el la Biblio.
    El du malbonoj pli malgrandan elektu.
    Stagtuo el marmoro<.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    elakompani,elakviĝi,elartikiĝo,elataki,elaĉeti,elaĉeto,elaŭdi,elaŭskulti,elbabili,elbalai,elbareligi,elbati,elbaza,elblovi,elcent(aĵ)o,elcento,elcentosigno,elcentra,elcentra disko,elcitozo,eldemandi,eldevigi,eldiri,eldoganigi,eldomigi,eldonado,eldonejo,eldoni,eldonisto,eldonkvanto,eldono,eldorloti,ele,elefanta,elefantedoj,elefantestro,elefantosto,elen,elesplori,eletendi,elfali,elfaligi,elfandi,elfari,elfazigi,elfendi,elfiltri,elflari,elflati,elfleksita,elflugi,elflui,elfluilo,elflukvanto,elfluo,elfontigi,elforĝi,elfosi,elfrostigi,elfrostiĝi,elfroti,elfumi,elgliti,elglitiĝi,elgorĝigi,elgrati,elgrimpi,elguti,elhaki,eliga aparato,eligaĵo,eligi,eligilo,eligo,elingigi,eliri,eliro,eliĝi,eljungi,elkalkuli,elkapti,elkatedre,elkavatoro,elkavigi,elkavigo,elkestigi,elkliki,elklikiĝi,elklini,elkombi,elkombitaĵo,elkonduki,elkora,elkorpigi,elkovi,elkoviĝi,elkrani,elkraĉi,elkrepuskiĝi,elkreskadi,elkreskaĵo,elkreski,elkreskigi,elkrii,elkriptigi,elkristaliĝi,elkuri,elkursigi,ellaborado,ellaboraĵo,ellabori,ellaboriĝi,elladigilo,ellasi,ellasilo,ellaso,ellastubo,ellavi,ellerni,elliberigi,ellitiĝi,ellogi,elmarŝi,elmemore,elmet(ad)o,elmetaĵo,elmeteja,elmetejo,elmeti,elmigr(ad)o,elmigri,elmilo,elmilo,elmodiĝi,elmontrado,elmontri,elmontriĝema,elmontriĝi,elmordi,elmoviĝi,elmuldigi,elnaĝi,elnodiĝo,elnombri,elosmozo,eloviĝi,elpaki,elpalpebrumi,elparoli,elpatrujigi,elpaŝ(ad)i,elpeli,elpelo,elpendaĵo,elpendi,elpensi,elpensinto,elpenso,elperfidi,elpeti,elpiki,elplugi,elpoenti,elporti,elpoŝigi,elpremi,elpremilo,elpreni,elprov(ad)o,elprovi,elprovita,elpumpi,elpurigi,elpuŝi,elradii,elradikigi,elradikiĝi,elradiometro,elrampi,elrektigi,elrektiĝi,elreliĝi,elrevigi,elreviĝi,elreviĝo,elrigardi,elrodiĝi,elrompiĝi,elruliĝi,elsaligi,elsalti,elsaltulo,elsarki,elsekigi,elsekiĝi,elsekrecii,elseligi,elsendi,elsendo,elserĉado,elserĉi,elskui,elsonori,elsorĉi,elspezema,elspezi,elspeziga,elspezo,elspiri,elspiro,elspurado,elstara,elstaraĵo,elstareco,elstari,elstariĝi,elstreki,elsuĉi,elsvingi,eltajpilo,elteni,elterigi,elteriĝi,eltir(ad)o,eltir(aĵ)o,eltiri,eltirilo,eltombigi,eltondi,eltordi,eltorni,eltrakiĝi,eltranĉi,eltranĉo,eltreni,eltrinki,eltrovi,eltrovo,eltruda,eltrudi,eltruigi,elturmenti,elturni sin,elturniĝema,elturniĝi,elturniĝo,eluzi,eluziĝi,elvagi,elvaporilo,elvaporiĝi,elvejo,elvendi,elveni,elventriĝo,elverŝi,elverŝiĝi,elveturi,elvidiĝi,elvido,elvindiĝi,elviŝi,elviŝiĝi,elvoki,elvokiva,elvoko,elvolvaĵo,elvolvi,elvomi,elvringi,elĉenigi,elĉeniĝi,elĉerpa,elĉerpi,elĉerpiĝi,elĝemi,elĵetaĵo,elĵeti,elĵetseĝo,elĵetulo,elŝalti,elŝarĝi,elŝelaĵi,elŝeligi,elŝeliĝi,elŝipejo,elŝipiĝi,elŝiri,elŝiriĝi,elŝovi,elŝpruci,elŝteliĝi,elŝuti,elŝutiĝi,elŝvitaĵo,elŝviti,elŝvitiĝi

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    antaŭa stato
    bazo
    de
    depreni
    deveno
    eksteren
    en
    inter
    interno
    kaŭzo
    konsisti
    origino
    pro
    rezulto

    Ankaŭ vidu:

    ekster, inter, prepozicio, rolvorto

    Iel rilatitaj:

    antaŭ bazx de devenx ekster en inter internx kaŭzx konsistx originx pozicix poŝx prenx prepozicix pro rezultx rolx veturx