korto

*kort/o

  1. Sentegmenta spaco, ĉirkaŭita de konstruoj, el kiu la ĉambroj ricevas lumon kaj aeron: hotela ĉambro donanta vidon al korto; el la malgranda kvadrata korto, kiu de du flankoj estis ĉirkaŭita de senfenestra muro kaj de la du aliaj-de malnovaj lignaj staloj kaj konservejoj (Z); ŝi malsupreniris sur la korton (Z); oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton (Z); staras la morto jam en la korto (Z) (preskaŭ en la ĉambro); universitata korto (Z); li konstruis la internan korton (X) (de la Templo).
  1. ĉirkaŭbarita spaco antaŭ, post aŭ ĉirkaŭ domo, precipe en vilaĝo: la kokina korto per tabulbarilo estis apartigita de alia korto, sur kiu kuŝis amaso da sterko (Z); en sia korto ĉiu kok' estas forta (Z); balaaĵon el korto eksteren ne elportu (Z). [VIDU] farmodomo.
  • korta
    Rilata al korto: la korta pordo (Z); kortaj birdoj (Z) (kokoj, anseroj ks).
  • *kortego
    Konstanta loĝejo de princo aŭ suvereno kaj tuto de la gravaj personoj, kiuj tie loĝas: la imperiestra kortego de Rusujo (Z); estu bonveninta en la kortego! (Z); fine aperis la unua ministro de la kortego (Z); mia homo estas konata ĉe la kortego (Z); (f) la kortego de la ĉielo (Dio, la anĝeloj kaj sanktuloj).
  • kortega
    Rilata al kortego: kortega konsilanto (Z); kortega klaĉo.
  • kortegano
    Grava persono, vivanta ĉe ies kortego: vi restu apud ni, amata nevo, unua kortegano (Z); la reĝo mem venis kun siaj plej eminentaj korteganoj (Z); en la grandan salonon iris la reĝidino, por ludi kun siaj korteganinoj (Z).
  • kortegestro (Z)
    ĉambelano.
  • kortisto (Z)
    Pordisto.
  • kortumo
    [JURO] Nomo de diversaj juĝinstancoj, precipe de supera nivelo: apelacia, kasacia kortumo; alta kortumo.
    tribunalo.
  • antaŭkorto
    Korto, troviĝanta antaŭ la ĉefa korto de granda domo.
  • birdokorto
    Speciala korto, rezervita al la domaj birdoj.

    korto


    Esprimoj

    En la grandan salonon iris la reĝidino, por ludi kun siaj korteganinoj (Z).
    En sia korto ĉiu kok' estas forta (Z).
    Estis malpermesite terni ĉe la hispana kortego.
    La asignito ne aperis antaŭ la kortumo.
    La jurisdikcio de la kasacia kortumo sin etendas sur la tuta teritorio de la regno.
    La kokinoj, la anasoj k la tuta loĝantaro de la najbara korto estas ja ankaŭ kreitaĵoj (Z).
    Sur la korto staras koko kun tri kokinoj (Z).

    Kelkaj kunmetaĵoj

    antaŭkorto, birdokorto ,korta,kortega,kortegano,kortegestro,kortego, korthundo ,kortisto,korto, kortobirdo ,kortumo, ŝirmkorto

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    bruto
    farmdomo
    kralo
    palisaro
    tribunalo (kortumo)

    kortobirdaro

    Ankaŭ vidu:

    domo

    Iel rilatitaj:

    ambulatorix anasx anserx antaŭ atrix birdx bonazix brutx domx farmx hundx kampx klaŭstrx kokx kortumx kralx meleagrx palisx pordx tribunalx ĉambelanx ŝirmx