kilo

*kil/o

  1. [ŜIPOJ] Malsupra ĉeftrabego aŭ trabkunaĵo, kiu etendiĝas de la antaŭo ĝis la malantaŭo de la kareno, kaj sur kiu sin apogas la tuta ligna aŭ ŝtala strukturo de ŝipo: la kilo estas kvazaŭ la spino de la ŝipo.
    kilsono.
  1. a) [ZOOLOGIO] Elstara kresto, havanta la aspekton aŭ formon de ŝipkilo: kilo de skvamo de serpento.

b) (ĉe fiŝoj) Naĝilo kun maldikaj ostoj, servanta kiel kilo por teni la ekvilibron en la akvo.
  • antaŭkilo
    Steveno.
  • postkilo
    La posta parto de kilo, kadro de la helico.
  • bilĝa kilo
    Flanka kilo, troviĝanta ĉe la angulrando inter la horizontala kaj la vertikalaj partoj de la kareno.
  • kilo/
    1. [SCIENCOJ] Prefikso uzata antaŭ unuoj kaj signifanta 'milo' (10³); simbolo: k: *kilogramo, kiloherco, kilokalorio, *kilometro, kilovolto.
    1. [KOMPUTIKO] Prefikso signifanta 1024 (2¹à): kilobajto (kB), kilobito (kb).
      mili/, mega/.

    kilo


    Esprimoj:

    La kiloestas kvazaŭe la spino de la ŝipo.


    Kelkaj kunmetaĵoj:

    antaŭkilo, postkilo, bilĝa kilo


    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    ĉef trabego
    ĉarpento
    kareno
    kilsono
    steveno (= antaŭkilo)
    naĝilo

    bilĝo
    holdo

    Rilatitaj:


    Iel rilatitaj:

    antaŭ bilĝx holdx karenx kilsonx naĝx stevenx trabx ĉarpentx ŝipx