sceno

*scen/o

  1. [SPEKTAKLO] Divido de akto, dum kiu la agado estas kontinua, aŭ (speciale en la franca teatro) ne okazas eniro aŭ eliro de roluloj: en la 3a sceno de Akto IIa; la sceno de la balkono en 'Romeo kaj Julieta'; la tuta sceno estas parolata per mallaŭtigita voĉo (Z); nokta sceno (Z); muta sceno (Z).
  1. (f) Priskribo kun pli-malpli abrupta komenco kaj fino, de parto de ies vivo ks: scenoj el la Bohemia vivo, el la vivo de ekleziulo; verko simpla, prezentanta unu el la scenoj de la ĉiutaga vivo (Z).
  1. (f) Okazo eksterordinara, emocia, interesa, kiu povus esti la temo de teatra prezento: M. observis la detalojn de la sceno, kiu havis rilaton kun ŝia propra situacio (Z); la rabeno trankvile observis tiun scenon (Z); la strato post kelke da sekundoj prezentis scenon bruan kaj tumultan (Z); (aparte) la edzino faris scenon (de akraj riproĉoj) al la edzo (B).
  1. (ark.) = scenejo: (patosa parolo, kiu) neniam estis donata sur la sceno (Z); oni aŭdas pafojn post la sceno (Z); (f) mia persono tute foriras de la sceno (Z).
  • scena
    Rilata al scen (ej)o: scenaj akcesoraĵoj; la scena arto.
  • scenaro
    Detala redaktaĵo de la diversaj scenoj de teatraĵo, filmo ks.
  • scenaristo
    Verkisto de filmaj scenaroj.
  • scenejo
    1. Parto de teatro, kie la aktoroj ludas antaŭ la publiko: Anna [...] enkuras sur la scenejon (Z); A. , Kl., K., sidante en la profundo de la scenejo (Z); ŝi postulis, ke oni ankaŭ ekster la scenejo honoru ŝin kiel reĝinon (Z); tiu okazo ŝovis la demandon pri E. sur la randon de la scenejo.
      kuliso, dekoracio. [VIDU] planklumoj, lumrondo.
    1. Loko de la agado: la scenejo estas en Madrido; la scenejo de la katastrofo troviĝas apud la rivero D.; la scenejo de la krimoj.
  • antaŭscenejo
    Parto de la scenejo, inter la kurteno kaj la orkestro. SIN. proscenio.
  • enscenigi
    Aranĝi por la teatra prezentado aŭ por la filmofotado: (f) li enscenigis al vi belan surprizon.
  • enscenigisto, surscenigisto
    Reĝisoro.
  • retrosceno
    [SPEKTAKLO] [FOTOGRAFIO] Plano aŭ sekvenco, kiu montras epizodon, okazintan antaŭ la tempo de la teatra aŭ filma ĉefintrigo.
  • tabulscenejo
    Primitiva scenejo, farita el simplaj tabuloj sur stabloj, dum foiraj prezentadoj ks.

    Iel rilatitaj:

    aktx antaŭ tabulx teatrx