nukso

*nuks/o

  1. Frukto (akeno, guŝo), parto de frukto (de drupo) aŭ semo, havanta sekan, ofte malmolan ŝelon kaj manĝeblan kernon, ekz. avelo, kaŝtano, juglando, Brazila nukso, ternukso: Dio donas al ni la nuksojn, sed li ne disrompas ilin por ni (Z) (ni devas mem agi por profiti la okazojn, kiuj prezentiĝas). [VIDU] nuksrompilo, nuksrompulo.
  1. (evi) = akeno 2.
  1. [KUIRARTO] Karnoriĉa muskolbloko, troviĝanta ĉe la interna supra parto de la femuro de bovo, bovido ks. nuksoŝinko; stufita lardita bovidonukso.
    klabo 3.
  • Brazila nukso
    Malmolŝela, triflanka, malglata semo, enhavanta tre oleoriĉan kernon kaj produktata plurope en la globforma frukto de bertoletio.
  • akaĵunukso
    Vd akaĵuo.
  • areknukso
    Vd areko.
  • kolanukso
    Vd kolao.
  • ternukso
    1. [BOTANIKO] Sp. de arakido (ternuksa arakido), kultivata por subteraj guŝoj, enhavantaj tre nutrajn semojn po 1-3, manĝatajn plejofte rostitajn kaj salitajn kaj el kiuj oni ekstraktas oleon parte uzatan en margarin- kaj sap-fabrikado.
    1. [BOTANIKO] [KOMUNUZO] La guŝoj de ternukso 1.
  • vomnukso
    Vd vomi.

    nukso

    Bildvortaro


    212-43 -60 : nuksarboj kaj –arbustoj
    212-44 : juglandujo, juglandarbo
    212-45 : floranta juglandbranĉo
    212-46 : fruktofloro (inseksa floro)
    212-47 : stamenfloraro (virseksaj floroj)
    212-48 : nepare kunmetita folio
    212-49 : juglanda frukto, drupo
    212-50 : mola ŝelo (perikarpo)
    212-51 : juglando (nukso) kun semo
    212-52 : avelujo, averarbusto, ventpolenatulo
    212-53 : floranta avelbranĉo
    212-54 : stamenfloraro, amento
    212-55 : fruktofloraro (inseksa infloresko)
    212-56 : foliburĝono
    212-57 : fruktanta branĉo
    212-58 : avelo, nukso
    212-59 : kupulo
    212-60 : avelfolio

    Iel rilatitaj:

    akaĵux arakidx arbx baklavx bertoletix fruktx olex plantx