kultivi

kultiv/i (tr) (Z)

  1. Kreskigi (plantojn), prilaborante la teron aŭ akvon kaj havigante plej favorajn kondiĉojn: mi kultivas sikomorojn (X); sovaĝaj kaj kultivitaj rozoj; kultivi legomojn sur likva nutraĵo, akvajn plantojn en akvario.
    ekspluati, forci, plugi. [VIDU] kultivi.
  1. Meti ion en favorajn kondiĉojn, por ke ĝi atingu plenan kreskon, multiĝon ktp: [BAKTERIOJ] [BIOLOGIO] kultivi mikrobojn en solvaĵo; kultivi histojn en nutra medio; kultivi perlojn; (analoge) kultivi siajn muskolojn, sian memoron; (f) kultivi la Z-an spiriton.
  • kultiv (ad)o
    Ago de tiu, kiu kultivas: kultivado de tulipoj, de terpomoj; alterna kultivado (laŭplana sinsekva kultivado de diversaj plantoj, por kiel eble plej racie ekspluati la grundon).
  • kultivaĵo
    1. Plantaro kultivata: kultivaĵo de tabako; ĝardenaj kultivaĵoj; subvitra kultivaĵo.
    1. La rezulto de kultivo 2: [BAKTERIOJ] kultivaĵo de pestaj baciloj.
  • kultivebla
    Tia, ke ĝi povas esti kultivata: facile kultivebla specio; kultivebligi regionon, marĉon.
  • kultivejo
    Loko, kie oni kultivas certan specion de plantoj.
    plantejo.
  • kultivisto
    Tiu, kies metio estas kultivado.
  • kultivatoro
    Erpmaŝino.
  • arbokultivo
    Kultivo de arboj kaj arbustoj.
  • arbarkultivo
    Arbokultivo, cele al (re)kreo de arbaro.
  • florkultivo
    Produktado de ornamaj floroj.
  • florkultivejo
    Loko, kie oni amase kultivas florojn.
  • forstokultivo
    [ARBARKULTIVO] Arbarkultivo.
  • fruktokultivo
    Produktado de fruktoj de kultivataj arboj kaj arbustoj.
  • sangokultivo
    [MEDICINO] Provo kultivi mikrobojn el sangspecimeno de malsanulo por diagnozi la malsanon.
  • plurkultivo
    Kultivo de pluraj specoj de vegetaĵoj, eĉ sur malgranda areo.
  • terkultivo (X) (evi) = terkulturvo.
  • unukultivo
    Kultivo de nur unu (aŭ preskaŭ nur unu) speco de vegetaĵo sur vastaj areoj.
  • vinberkultivisto
    Tiu, kiu metie kultivas vitojn.

    kultivi

    REVO: [kultivi]
    tero.grundo.parcelo.kampo.ĝardeno.bedo.vario.hortikulturo.fekunda.arida.forcejo.fosi.plugi.erpi.sterki.semi.prikli.buti.pioĉo.sarki.trudherbo.pluki.hipo.stuci.falĉi.rastilo.stako.garbo.draŝi.grundo.tero.novalo.rikolto.

    Iel rilatitaj:

    -il agrikulturx arbx edukx fosx kolonix kulturx plantx plugx rikoltx ĝardenx