rikolti

*rikolt/i (tr)

  1. Detranĉi kaj amasigi semitajn gramineojn, por la homa aŭ besta nutrado: rikolti grenon (Z), tritikon (Z), hordeon (Z), fojnon (Z); greno estis semata kaj elkreskadis kaj estis rikoltata (Z); kiam la tritiko estis rikoltita, oni faris feston (B); (abs) printempo semas, aŭtuno rikoltas (Z) (pf).
    draŝi, falĉi, kolekti, garbo, stako.
  1. (analoge) Deŝiri kaj amasigi por la konsumado la maturajn fruktojn de plantitaj kaj kultivataj vegetaĵoj: rikolti vinberojn (Z), pirojn, persikojn.
    kolekti.
  1. (f) Ricevi kiel rezulton de sia agado: kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon (X); mi rikoltis nenion, krom sendankeco; rikolti grandan aplaŭdon.
  • rikolto
    1. Ago de tiu, kiu rikoltas: kiel pluvo en tempo de rikolto (X); ĉe la festo de rikolto (Z); kio mem elkreskos post via rikolto, tion ne rikoltu (X); (f) la rikolto de prudento estas pli bona ol arĝento (X).
    1. Tio, kion oni rikoltas: faru honoron al Dio el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj (X); kia la semo, tia la rikolto (Z); konsternitaj ili estas pro la pereo de la rikolto sur la kampo (X); fragujoj, kiuj promesis riĉan rikolton (Z); (f) ĉirkaŭ tiu vorto elkreskis vasta rikolto da miskomprenoj; [KEMIO] la rikolto de iu procedo (ordinare esprimata en % de la elirmaterialo). SIN. rikoltaĵo.
  • rikoltado
    Agado de rikoltanto: frue, jam en la tempo de rikoltado (Z); la rikoltado de tritiko (X).
  • rikoltaĵo
    Io rikoltita.
  • *rikoltilo
    Malgranda falĉilo, kun mallonga tenilo kaj lunarka klingo: svingu la rikoltilon, ĉar la rikoltaĵo estas matura (X); la brilpuraj rikoltiloj brilis sur la grenkampoj (Z).
    serpo.
  • rikoltisto
    Laboristo, kiu rikoltas: permesu, ke mi kolektu apud la garboj, post la rikoltistoj (X).
  • rikoltmaŝino
    Malnova agrikultura maŝino, kiu detranĉadis la grenon.
    kombajno.
  • postrikolti
    Kolekti spikojn falintajn post la rikoltistoj. SIN. spikumi.
  • vinrikolto
    Rikolto de la vinberoj.


    Farmi je duono (donante al la proprietulo la duonon de ĉiu rikolto). Kia la semo, tia la rikolto. La malbona vetero malfruigis la rikolton. La malfrueco de la rikolto. Printempo semas, aŭtuno rikoltas. Tero abunda je rikoltoj. Tero promesas riĉan rikolton.
    agrikulturo. agro. agronomio. cerealo. Ceres, Demeter, Bakho, Dionizo. draŝaĵo. draŝilo. erpi. falĉi. farmi. faskigi grenon. fojnado. fojnorikolto. freŝa : nova, ne malboniĝinta; ĵus farita aŭ rikoltita. garbamaso. garbigi. garbo. grenejo, subtegmento. grenkuŝiĝo. kampo. korbo, dorsokorbo. kuvo. Magra rikolto. mueli. paŝfalĉaĵo. planti. plugi. plukti, deŝiri. postfojno. produkto. rendimento. rikoltaĵkonfisko. senkulmigi. spikumado. stapli. sterko. stoplo. ŝtelpluki. tretado, piedpremado, vinpremdo, elpremado. vinberrikolto.
    agrikulturo. akiri. aŭtuno. grenplanto. kampo. kolekti. kultivi.

    Iel rilatitaj:

    Ceres agrikulturx akirx aŭtunx grenplantx kampx kolektx kultivx kulturx plantx plugx semx somerx vinx