poleno

polen/o


[BOTANIKO] Fekundiga polvo de floroj, entenata en la anteroj de la stamenoj.
  • polena
    Rilata al poleno, de poleno: polena tubo.
  • poleni (tr)
    Transporti polenon de stameno ĝis stigmo: floroj polenataj de vento, de insektoj, de akvo, de homo.
    fekundigi.
  • polenado
    Ago poleni: polenado fare de vento, insektoj, birdoj.
  • polenero
    ĉiu el la grajnoj de la poleno.
    mikrosporo.
  • polenujo, polensako
    Ujo, en kiu formiĝas poleno: ĉe la semplantoj ĝenerale troviĝas kvar polensakoj en la antero.
  • polenologo
    Specialisto pri polenologio.
  • polenologio
    Scienco pri la poleno kaj vastasence ankaŭ pri la sporoj: [PALEONTOLOGIO] la studo de la fosiliaj polenoj en sedimentoj, precipa objekto de polenologio, ebligas rekrei la prahistoriajn pejzaĝojn kaj koni la pasintajn flaŭrojn kaj klimatojn.
  • polenozo
    [MEDICINO] Alergio al polenoj.
    teko.

    poleno


    Iel rilatitaj:

    alergix florx plantx sakx