greno

*gren/o

  1. [BOTANIKO] (kn) Planto (ĝenerale el poacoj), kies grajnoj estas mueleblaj kaj ofte uzataj por fari farunon: sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno (Z); konsumi sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo (Z) (antaŭelspezi estontajn rentojn); vintra, printempa greno (semota en vintro, en printempo).
    cerealo, aveno, fagopiro, hordeo, mileo, rizo, sekalo, tritiko.
  1. [BOTANIKO] Grajnoj de tiuj plantoj: kia greno, tia pano (Z); oni amasigu manĝeblan grenon en la urboj kaj oni ĝin konservu (X); kiu retenas grenon (por spekulacii), tiun malbenas la popolo (X); nek gren' prosperas, nek la vino, sorĉistino! (U).
    ventumi.
  • *grenejo
    Domo, aŭ parto de domo, kie oni konservas draŝitan grenon: li kolektos sian tritikon en la grenejon (N); Jozef malfermis ĉiujn grenejojn kaj vendadis al la Egiptoj (X).
    silo, subtegmento.
  • grenero
    Grajno de greno.
  • verdgreno
    Duonmatura grajno de tritiko aŭ de spelto; vendata kiel senŝeligitaj grajnoj, grio an faruno: [KUIRARTO] verdgrena supo.

    greno


    Esprimoj

    Disŝuti grenon sur la kampo.
    Kia grano, tia pano.
    Kiam la vento blovas super la greno, ĉi tiu ondiĝas kiel maro.
    Konsumiu sian grenon antaŭ ĝia maturiĝo.
    Sur ĉiuj kampoj ĉirkaŭe kreskis greno.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    grenejo,grenero,grenkampa petroselino,grenkampo,grenmaltozaĵo,grenmezuro,greno,grenrozo,grenventumaĵo,verdgreno

    Vortoj uzitaj en la sama kunteksto

    draŝi
    kolekti
    ventumi

    aveno
    brano
    cerealo¿miri
    fagopiro
    faruno
    garbo
    grajno
    grio
    hordeo
    kanabo
    lino
    maizo
    malto
    mileo
    milio (mileo)
    pajlo
    poligono (fagopiro)
    rizo
    sekalo
    spelto
    spiko
    tritiko
    planto

    silo
    subtegmento

    Ankaŭ vidu:

    agrikulturo. arbo. frukto. grenplanto. kampo. legomo.

    Eble rilatitaj:

    amex, brandx, buŝelx, Ceres, domx, florx, manĝx, rozx, sakx,