telegrafo

*telegraf/o


Aparato, optika aŭ elektra por transsendi, per interkonsentitaj signaloj, informojn je granda distanco: subtera, submara, aera telegrafo (kies lineoj troviĝas enterigitaj, kuŝantaj sur la marfundo aŭ alkroĉitaj ĉe fostoj laŭlonge de vojoj, fervojoj ks); bildiga telegrafo (transsendanta bildojn), neritma telegrafo (teletajpilo); tipopresa telegrafo (tradukanta aŭtomate la signalojn ricevitajn kaj presanta la informojn tipoprese sur paperbendon).
  • telegrafa
    Rilata al telegrafo; telegrafa depeŝo, adreso, kodo; (f) telegrafa stilo (tre konciza).
  • telegrafi (tr)
    Sciigi per telegrafo: mi telegrafos al vi morgaŭ, ĉu mi venos aŭ ne.
  • telegrafaĵo
    Informo, komunikita per telegrafo: lasthora telegrafaĵo de nia speciala sendito.
  • telegrafio
    Sistemo de transsendado de signaloj per optikaj aŭ elektraj ondoj: ambaŭsenca, bildiga, duope-kvarobla telegrafio; simultana, sonfrekvenca, subsona telegrafio.
  • telegrafia
    Rilata al telegrafio: la telegrafia administracio.
  • fototelegrafio
    Sistemo de transsendado de bildoj per telegrafio.
  • radiotelegrafio
    [TELEKOMUNIKOJ] Telegrafa sistemo, kiu uzas la elektromagnetajn ondojn; senfadena telegrafio.

    telegrafo


    Iel rilatitaj:

    elektrx plantx