radiko

*radik/o

  1. [BOTANIKO] (pp vaskulplantoj) Vegeta organo, malsupren kreskanta kaj maldikiĝanta, ĝenerale subtera, kiu fiksas la planton en la tero kaj sorbas akvon kaj solvitajn mineralajn nutraĵojn: adventiva, aera, pivoteca (= pivotradiko), tubera radiko; unuavica aŭ ĉefa radiko; duavica, pluravica radiko; [AGRIKULTURO] radikpropra (pp arbo ne greftita, sed kreskanta el propraj radikoj); arbo plantita ĉe akvo kaj etendanta siajn radikojn al torento (X); ŝi elfosis malsupre ĉirkaŭ la radikoj de la floroj kaj eltiris ilin (Z); la arbo elŝiriĝis kune kun la radikoj (Z); duone elteriĝintaj radikoj de kverko (Z); jam la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arbo (N); (f) branĉo elkreskos el ĝiaj (de Jiŝajo) radikoj (X); la radiko de virtuloj ne ŝanceliĝos (X).
    rizomo, tubero, kufo 3b, sorboharo.
  1. [ANATOMIO] Tiu parto de organo, per kiu ĝi estas fiksita en alia: radikoj de dento, de ungoj; de haroj; nazradiko, manradiko.
  1. [LINGVOSCIENCO] Leksika morfemo, de kiu diversaj vortoj formiĝas per aldono de afiksoj, fonema ŝanĝo aŭ alia procedo: la radikoj de la semidaj lingvoj konsistas plej ofte el tri konsonantoj; en E., por formi vortojn kunmetitajn; oni prenas ordinare la purajn radikojn (Z).
    radikalo.
  1. [KEMIO] Senŝanĝa parto de molekulo, kontraste kun ŝanĝebla kemia grupo; aranĝo de atomoj rigardata kiel tuto en la formulo de molekulo: ekz. metilo, fenilo.
    radikalo ².
  1. [MATEMATIKO] Nombro, kies kvadrato estas donita nombro: la radikoj de 4 estas

Õ 2 (Ä4 = Õ 2); radiksigno. SIN. kvadrata radiko.
  1. (pp polinomo) Nulejo.
  1. [MUZIKO] Baza noto de akordo.
  1. (f) Esenca fundamento, kiu naskas konsekvencojn: detrui la malbonon ĉe ĝia radiko; provi ekstermi la radikon de la milito.
    ĝermo, fonto, kaŭzo.
  • kuba radiko
    [MATEMATIKO] Nombro, kies kubo estas donita nombro.
  • kvadrata radiko
    Radiko 5.
  • n-a radiko
    [MATEMATIKO] Nombro tia, ke ia n-a potenco estas donita nombro; simbole
    x = 9 se xò = a (a estas la radikato, n la (radik)eksponento).
  • radika
    1. Rilata al radiko 1-4: la radika pinto; radika difektiĝo; radika konsonanto.
    1. (ark.) = radikala 1.
  • radiki (ntr)
    1. Havi radiko(j)n en: en tia roka grundo radikis kripla arbeto; (f) vilaĝeto, kies antikveco radikas en legenda tempo; profunde radikanta inklino (Z).
    1. [MATEMATIKO] (tr) Trovi la radikon de nombro.
  • radikaĵo
    Terbuleto, restanta ĉirkaŭ la radikoj de ĵus eltirita planto.
  • radikaro
    Tuto de la radikoj: [BOTANIKO] fibreca radikaro (konsistanta el multegaj maldikaj, ofte branĉiĝantaj radikoj, kontraste kun pivotradiko); [LINGVOSCIENCO] Z-a radikaro.
  • radiketo
    [BOTANIKO] ĉiu el la dua- aŭ plura-vicaj radikoj, precipe la plej malgrandaj.
  • radikingo
    [BOTANIKO] Koleorizo.
  • radikpropra
    Vd propra.
  • ekradiki (ntr)
    Komenci radiki en grundo: (f) malbona kutimo facile ekradikas.
  • elradikigi
    1. Eltiri el tero planton kune kun ĝiaj radikoj: (f) elradikigitaj kamparanoj.
    1. (f) Tute kaj plene neniigi: elradikigi alkoholismon; mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus (X); Ekron estos elradikigita (X).
  • elradikiĝi
    Iĝi elradikigita: mi blovis tian ventegon, ke plej maljunaj arboj elradikiĝis (Z).
  • enradikigi
    1. Fiksi planton en tero per ĝiaj radikoj, por ke ĝi plu kresku.
    1. (f) Firme fiksi: mi decidas pri popolo kaj pri regno, ke mi ĝin fortikigos kaj enradikigos (X); se oni penis enradikigi en via kapo la konvinkon, ke [...] (Z).
  • enradikiĝi
    1. Fiksiĝi en la tero per radikoj: la markoto jam enradikiĝis.
    1. (f) Firme kaj daŭre fiksiĝi: la restaĵo de Jehuda denove enradikiĝos malsupre kaj donos fruktojn supre (X); des pli profunde enradikiĝis la pieco de la Hebreoj (Z).
  • senradika
    1. Sen radiko.
    1. (f) Ne vivipova, nefirma, nefortika: nova senradika moro.
  • fiksradiketoj
    [BOTANIKO] (pp grimpaj plantoj) Adventivaj radikoj, fiksantaj la planton al ties substrato.
  • ĝermradiko
    Rudimenta radiko de la embrio de la semplantoj.
  • klabradikozo
    Plantmalsano de brasikacoj, kaŭzata de parazita 'fungo' (Plasmodiophora brassicae, nun taksita kiel protozoo), kiu produktas ŝvelaĵojn sur la radikoj, tiel ke la planto miskreskas.
  • manradiko = manartiko.
  • pivotradiko
    [BOTANIKO] Unuavica radiko konsiderinde pli granda kaj dika ol la duavicaj radikoj, ekz. ĉe karoto.
    radikaro.
  • spirradiko
    ĉiu el duavicaj, suprenkreskantaj radikoj de iuj arboj (ekz. rizoforo) kreskantaj en akvo aŭ en grundo malriĉa je oksigeno.
  • stilzoradiko
    Granda aera adventiva radiko, subtenanta la trunkon de arbo, ekz. ĉe rizoforo.
  • suĉradiko
    (pp semplantoj) Haŭstorio.
  • suĉradiketo
    (pp grimpaj plantoj) Adventiva radiko, finiĝanta per unu aŭ kelkaj alfiksaj diskoj.

    radiko


    Iel rilatitaj:

    adventivx afiksx agrikulturx amilx arbx arilx aspartx bazx betx bulbx lignx plantx terpomx ĉirx