bakterio

  1. [BAKTERIOJ] (vs) Prokariota mikrobo, el la regnoj (aŭ eĉ domanioj) de bakterioj (SIN. eŭbakterioj) aŭ de prabakterioj, kiu multobliĝas per simpla dupartiĝo; kelkaj prezentas primitivan formon de sekseco.
  1. [BAKTERIOJ] (ss) Eŭbakterio.
    bacilo, koko, mikrobo, protozoo, fado, viruso.
  • bakterioj
    Eŭbakterioj.
  • bakteria
    Rilata al bakterio (j): bakteria malsano; bakteria armilo; bakteria milito (uzanta bakteriojn estigantaj kontaĝajn malsanojn).
  • acetigaj bakterioj
    Acetbakterioj.
  • nitroksidaj bakterioj
    Grupo de aerbezonaj eŭbakterioj, kiuj produktas energion per oksidado de amonio al nitrito (nitritigaj bakterioj) aŭ de nitrito al nitrato (nitratigaj bakterioj) k grave rolas en la nitrogena ciklo de la biosfero.
    nitrobaktero, nitrozomonado.
  • nitrogenfiksaj bakterioj
    Grupo de aertoleraj eŭbakterioj, kiuj fiksas la aeran nitrogenon (N 2 ).
    azotobaktero, rizobio.
  • nitratreduktaj bakterioj , sennitratigaj bakterioj
    Grupo de bakterioj, kiuj transformas nitraton al nitrito, amonio aŭ eĉ nitrogeno (N 2 ).
  • bakteriologo
    Sciencisto pri bakteriologio.
  • bakteriologio
    La scienco pri la bakterioj vs.
    mikrobiologio.
  • eŭbakterioj
    Regno aŭ eĉ imperio (Bacteria, SIN. Eubacteria) de senklorofilaj aŭ (
    cianobakterioj, proklorofitoj) klorofilohavaj prokariotaj mikroboj. SIN. bakterioj ss.
  • prabakterioj
    Regno aŭ eĉ domanio (Archaea, SIN. Archaebacteria) de senklorofilaj, aernetoleraj prokariotaj mikroboj, supraĵe similaj al bakterioj, sed biokemie tre diferencaj, ofte vivantaj en ekstremaj kondiĉoj (ekz. varmega k/aŭ tre acida akvo). SIN. arkeoj.
  • acetbakterioj
    Grupo de aerbezonaj bakterioj, kiuj oksidas alkoholojn al acetata k.a. acidoj (k poste eventuale al karbondioksido k akvo): acetbakterioj (ekz. Acetobacter aceti) transformas vinon en vinagron. SIN. acetigaj bakterioj.
  • agrobakterio
    Unuspecia g. (Agrobacterium tumefaciens), kiu estigas krongajlon k estas uzata en planta gentekniko.
  • baston (et)bakterio
    Bakterio en formo de rekta bastoneto. SIN. bacilo 2.
  • bifidobakterio
    G. (Bifidobacterium el aktinomicetoj) de bastonetformaj eŭbakterioj, konsistigantoj de la intesta flaŭro de la homo k aliaj mamuloj, produktantaj laktatan acidon k same uzataj kiel laktobacilo.
  • blubakterioj
    Cianobakterioj.
  • cianobakterioj
    Grupo (Cyanobacteria) de fotosintezaj eŭbakterioj produktantaj oksigenon, iam klasifikitaj en algoj (blualgoj), unuĉelaj, koloniaj aŭ filamentaj, karakterizataj de klorofilo a k kroma verdblua pigmento, al kiuj aldoniĝas ruĝa pigmento ĉe iuj sp-oj; tre multaj sp-oj, dolĉakvaj, maraj, aeraj, en tre diversaspecaj biotopoj; multaj sp-oj nitrogenfiksaj.
    prokloro, algo. [VIDU] stromatolito.
  • enterobakterioj
    Grupo de aertoleraj, bastonetformaj eŭbakterioj, el kiuj pluraj patogenaj al la homo, ekz. salmonelo k kojlobacilo.
  • ferbakterioj
    1. Grupo de kemisintezaj eŭbakterioj, kiuj produktas energion per oksidado de ferozaj al ferikaj jonoj.
      tiobacilo.
    1. = gainbakterioj.
  • gainbakterioj
    Grupo de akvejaj eŭbakterioj, kun ĉeloj ariĝintaj en katenetojn aŭ filamentojn ĉirkaŭitajn de gaino, kiu akumulas ferikajn k manganikajn oksidojn.
  • globbakterio
    Bakterio en formo de globeto. SIN. koko 4.
  • grapolbakterio
    Bakterio kies pli-malpli globaj ĉeloj estas ariĝintaj en kompaktajn grupojn, iom similajn al grapoloj de vinbero.
    stafilokoko.
  • katenbakterio
    Bakterio, kies pli-malpli globaj ĉeloj estas ariĝintaj en katenetojn.
    streptokoko.
  • laktobakterioj
    Grupo de diversgenraj eŭbakterioj, kapablaj transformi sukerojn al laktata acido.
    laktobacilo.
  • metanbakterioj
    Grupo de prabakterioj, kiuj produktas metanon el hidrogeno k karbondioksido aŭ organikaj acidoj; vivas en senaeraj subakvaj sedimentoj k produktas grandan parton de la marĉaj gasoj.
  • purpurbakterioj
    Grupo de fotosintezaj eŭbakterioj, kun bakterioklorofilo k ruĝa pigmento: sulfuraj purpurbakterioj (aernetoleraj, oksidantaj sulfidojn al sulfuro), nesulfuraj purpurbakterioj (aertoleraj).
  • salegbakterioj
    Grupo de prabakterioj kreskantaj en ege salaj akvoj (120-300 g/l da natria klorido).
  • saprobakterio
    [BAKTERIOJ] Bakterio, vivanta nur el sapro, sed povanta vegeti en organismo sen malutilo por ĉi tiu: iuj saprobakterioj povas sub iuj kondiĉoj fariĝi patogenaj. SIN. saprofito 2.
  • tiobakterio
    G. (Thiobacterium) de acidtoleraj eŭbakterioj, kiuj produktas energion per oksidado de sulfuro aŭ tiosulfato al sulfato.
    tiobacilo.
  • varmbakterioj
    Grupo de eŭbakterioj kreskantaj en la profundaj k varmaj subakvaj sedimentoj.
  • varmegbakterioj
    Grupo de prabakterioj kreskantaj en ege varmaj (80-105°C), akvoj.
  • verdbakterioj
    Grupo de fotosintezaj eŭbakterioj, aernetoleraj, kun bakterioklorofilo, sen ruĝa pigmento, oksidantaj sulfidojn al sulfuro k eventuale al sulfato.
    bakterio

    bakterio


    Iel rilatitaj:

    aktinomicetx algx antibiotikx arkex armx aŭtotrofx bacilx baktericidx bakteriofaĝx botulx brucelx en fadx gainx kojlx kokx malsanx mikrobx militx patogenx plantx prokariotx proklorx protozox rizobix salmonelx sterilizx streptokokx stromatolitx virusx